Esperanto-gazeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana Esperantisto, januaro 1905
Dosiero:Kontakto2007-3.jpg
Kontakto, revuo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Titolpaĝo de Dia Regno
Monato, majo 2008
Jongeren Esperanto Nieuws, JEN, nuntempa junulara gazeto el Nederlando
Dosiero:LK 000 kovrilo.jpg
La Karavelo

Esperanto-gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publikigaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongreslibroj, regule aperantaj adreslibroj kaj similaj.

La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple letero, folioj, informilo, cirkulero, gazeto, revuo, ĵurnalo, magazino kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.

De la unua Esperanto-periodaĵo, La Esperantisto, aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.

Klasifikoj

Oni povas klasifiki Esperanto-periodaĵojn laŭ multaj aspektoj, ekzemple laŭ:

  • temo: ekzemple literatura, faka, movada, politika, prireligia, porjunulara, porinfana, kaj tiel plu
  • eldonisto: ekzemple (internacia aŭ nacia) Esperanto-organizaĵo, komerca Esperanto-entrepreno, ekstermovada instanco kiel ŝtata informejo, kaj tiel plu
  • nombro da redaktoroj: periodaĵo de unuopulo aŭ de skipo
  • profesieco: amatora, profesia
  • ankoraŭ aperanta aŭ malaperinta
  • aper-ritmo: regula / laŭokaza, taga, semajna, monata, dumonata, trimonata aŭ sesmonata
  • aper-periodoj: ekzemple frua Esperanto-gazetaro (antaŭ la unua mondmilito), intermilita periodo, 1950-aj jaroj, kaj tiel plu
  • eldon-loko: laŭ landoj, regionoj, urboj, kaj tiel plu
  • eldon-formo: manskribita, stencilita, kopiita, presita, elektronika, reta, kaj tiel plu kun aŭ sen ilustraĵoj
  • prilaboriteco: ekzemple kun aŭ sen jarindekso, registrita aŭ ne en elektronikaj bibliografioj, kaj tiel plu

Ŝanĝo de la gazetara merkato

La merkato de Esperanto-periodaĵoj ĉiam estis ŝanĝema kaj ekzistas nur malmultaj konstante dum multaj jaroj aperintaj gazetoj, kiel ekzemple Heroldo de EsperantoMonato. Dum la lastaj jaroj malaperis pluraj konataj periodaĵoj. Post la kolapso de la iama soveta bloko en 1989/1990, malaperis preskaŭ ĉiuj periodaĵoj el tiuj landoj, post kiam la antaŭaj ŝtataj subvencioj forfalis (tipa ekzemplo estas Hungara Vivo). Sed ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ĉesis aperi periodaĵoj kun eĉ jardeke longa tradicio, kiel ekzemple La Brita Esperantisto de la tiea Esperanto-organizo aŭ La Espero de la Sveda Esperanto-Federacio. La laborista Esperanto-gazetaro hodiaŭ estas multe malpli forta ol dum la 1930-aj1950-aj jaroj. Pri la kialoj ne ekzistas tute klara bildo. Rolon povas ludi ebla malfortiĝo de la landaj kaj aliaj Esperanto-organizoj, sed ankaŭ la kreskanta disvastiĝo de aliaj inform-kanaloj kiel la reto, retpoŝtaj dissendolistoj, kaj tiel plu. Multaj gazetoj jam tute ne plu aperas en papera, sed nur en elektronika formo (ekzemple El Popola Ĉinio); aliaj havas eldonojn en ambaŭ formoj (ekzemple Esperantologio, Berlina informilo); tria grupo ankoraŭ restas nur kiel tradiciaj, presitaj komunikiloj. Tia evoluo ne estas aparta fenomeno de la esperanta gazetaro, sed simile trafas ankaŭ la ekstermovadan.

Konservado de Esperanto-gazetoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Esperanto-arkivo kaj Esperanto-biblioteko.

La plej gravaj Esperanto-bibliotekoj ankaŭ kolektas kaj registras Esperanto-periodaĵojn.

Konservado de Esperanto-gazetoj estas malfacila, kapital-intensa kaj urĝa tasko, ĉar dum preskaŭ cent jaroj ili estis presita sur acida papero, kiu facile detruiĝas kaj disfalas. Por savi ilin de pereo kaj facile alirigi ilin oni tial komencis kopii aŭ skani Esperanto-periodaĵojn. Fine de la 2008 ekzistis precipe du priaj projektoj: Gazetoteko Lanti kaj La Esperanta Gazetejo.

Baza literaturo

La faka literaturo pri Esperanto-periodaĵoj estas tiel ampleksa, ke ne eblas listigi ĝin iel komplete. Plej bazaj konsult-verkoj estas:

La plej facile konsultebla bibliografio de Esperanto-periodaĵoj estas la datumbazo "Trovanto" de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo

Listo de Esperanto-periodaĵoj

Jen la listo de kelkaj Esperanto-periodaĵoj, ordigita alfabete laŭ kategorioj, ignorante la artikolon la. Se vi skribas novan artikolon pri gazeto, bonvolu forigu la ekstervikipedian ligilon en ĉi tiu paĝo.

Beletraj

  • Beletra Almanako [1]
  • Fenestro - reta ĉiumonata internacia literatura revuo.
  • Komencanto - dumonata internacia papera revuo por komencantaj aŭtoroj kaj komencantaj esperantistoj. Vidu pli rete: [2]
  • La Gazeto (papera revuo, sed ankaŭ rete : [3]) - La Gazeto, mondkultura revuo en Esperanto: eseoj, rakontoj, tradukoj, recenzoj, ktp.
  • La Karavelo - dumonata kultura revuo en Esperanto, ĉefe beletra.
  • Literatura Foiro - dumonata kultura revuo en Esperanto
  • Penseo, CN, beletra
  • Scienco kaj Kulturo - internacia dumonata esperantlingva revuo pri literaturo, kulturo kaj aktualaj problemoj de scienco

Fakaj

Tutmondaj

Listo laŭ kontinentoj

Afriko

Ameriko

Brazilo
Kanado
Kolombio
Meksiko
Usono
  • Ĉizilo, retrevuo ĉe la Universitato de Kostariko

Azio kaj Oceanio

Aŭstralio kaj Nov-Zelando
Ĉinio
  • El Popola Ĉinio jam nur rete[18]- Magazino kun diversaj rubrikoj: novaĵoj pri Ĉinio kaj esperanta movado, ĝeneralaj informoj pri Ĉinio (kulturo, turismo, ktp.)
Irano
Israelo
Japanio
Koreio

Eŭropo

Belgio
Britio
Ĉeĥio

kultura suplemento Antaŭen

Finnlando
Francio
Germanio
Hispanio
Irlando
Italio
Kroatio
Litovio
Nederlando
Norvegio
Pollando
Rumanio
Rusio
Svedio
Svislando

Songazetoj

Retgazetoj

Novaĵagentejoj

Paperaj

En la TTT

Nacilingvaj/informaj

Malaperintaj/ĉesintaj gazetoj

Historiaj Esperanto-gazetoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frua Esperanto-gazetaro.

Naciaj aŭ aliregionaj:

Internaciaj, fakaj, politikaj:

Eksteraj ligiloj