Esperanto-informado
Esperanto-informado estas la disponigo de informoj pri Esperanto al la ĝenerala (neesperantista) publiko.
Enhavo |
[redakti] Dislimigo de aliaj terminoj
Informado ŝajnas signifi la samon kiel publikaj rilatoj. Propagando estas uzata ĉefe kiel negativa esprimo, pro la historiaj spertoj kun politika propagando de ekstremistoj. Tamen Esperanto-propagando estas vaste uzata en la malnova literaturo.
[redakti] Kapabloj de informadanto
Estas dezirinde ke Esperanto-informadanto havu certajn kapablojn, nome
- scipovu la lingvon Esperanto je bona nivelo kaj laŭeble havu sciojn pri la gramatiko;
- konu la Esperanto-komunumon kaj ties lingvon;
- sciu pri interlingvistiko kaj la lingvoj en la mondo;
- povu adekvate agadi kun kaj al aliaj homoj, ankaŭ neesperantistoj;
- bone scipovu la koncernan nacian lingvon uzatan;
- kapablu uzi diversajn teknikajn helpilojn.
Tio ne siginifas ke ĉiu devas kapabli ĉion. Sed por pliboniĝi ekzistas lernolibroj en naciaj lingvoj, ankaŭ parte ankaŭ en Esperanto. Foje Esperanto-asocio ofertas seminariojn por pliboniĝi en informado.
[redakti] Laborterenoj
Informadanto devas
- havi bazan koncepton pri prezentinda Esperanto;
- prepari informilojn por diversaj celoj;
- serĉi la publikon / celgrupojn;
- adekvate interrilati: ne estas celo transdoni laŭeble multe da informoj, sed interrilati tiel, ke la alparolato agrable rememoras la kontakton.
[redakti] Informado kaj organizoj
Ankaŭ individuoj povas informadi, fakte ofte eĉ devas, kiam ekzemple amiko demandas pri tiu hobio. Sed en la Esperanto-movado ekzistas ankaŭ organizaj strukturoj kun rilato al informado. En multaj naciaj Esperanto-asocioj ekzistas estrarano aŭ almenaŭ komisiito pri informado, krome en internaciaj asocioj kiel UEA kaj TEJO.
[redakti] Vidu ankau
- Esperanto-propagando
- Principaro de Frostavallen
- Historio de Esperanto
- Sektecaj trajtoj en la Esperanto-movado
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Literaturo
- Esperanto sen mitoj
- Ziko van Dijk: Informado praktike, Antwerpen 2007
