Esperanto-italaj vortaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-itala vortaro estas vortaro, kiu provizas la leganton per tradukoj el la itala lingvo al Esperanto, aŭ male.

Historio

Pasintece eldoniĝis pluraj vortaroj Esperanto-itala.

  • Vocabolario esperanto-italiano. Umberto Broccatelli. Milano, 1991 (represo de 1984). 16+482 paĝoj, 21 cm. Vortaro kun preskaŭ ĉiuj radikoj de Plena Ilustrita Vortaro.
  • Vocabolario italiano-esperanto. Carlo Minnaja. Milano, 1996. 1438 paĝoj, 22 cm. Probable la plej granda nacilingva-Esperanta vortaro. Tre detala distingo de signifoj, multnombraj esprimoj kaj sintagmoj. Antaŭparolo de Joshua Fishman. Bindita.
  • Fotografia fakvortaro. Kun perdiskede anglaj kaj italaj ekvivalentoj. Giuseppe Valente. Triesto, 1997. 38 paĝoj, 21 cm. Ĉirkaŭ 700 kapvortoj. Libro kun diskedo.

hVortaro

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo hVortaro.

Ekde januaro 2010, danke al la dispono de la esperantista informadikisto Danio Manetta kaj al konsento de Itala Esperanto-Federacio (kiu senpage donacis sian kopirajton), haveblas komputila programo kiu enhavas la tutan radikaron de la Vocabolario italiano-esperanto de Carlo Minnaja (1996), konstante korektata kaj ĝisdatigata de pria laborgrupo. La programo estis nomita hVortaro (hipervortaro), kaj elŝuteblas senpage ĉe la retadreso http://hvortaro.altervista.org.

Eksteraj ligiloj

greke Vortaroj ĉe dmoz greke Reta versio de la Itala-Esperanto Vortaro de Carlo Minnaja www.lernado.it