Esperanto-klubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-kluboEsperanto-grupo estas klubo, kiu celas disvastigi aŭ utiligi Esperanton same kiel Esperanto-asocio, sed estas ĝenerale pli loka kaj ofte malpli formala. Esperanto-kluboj ofte havas kunvenojn por lerni aŭ paroli kun aliaj esperantistoj.

Por foliumi la vikipediajn artikolojn pri unuopaj Esperanto-grupoj, ekzistas Listo de Esperanto-kluboj.

Bildkarto eldonita en 1914 de Esperantista Klubo en Rakovnik (Bohemio)

Historio de Esperanto-kluboj[redakti | redakti fonton]

La unua Esperanto-klubo estis la volapukista klubo de Nurenbergo, grava germana societo fondita la 18-an de februaro 1885; en 1888, sub la influo de la agado de Einstein, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de la prezidanto Christian Schmidt post varma diskutado, ĝi konvertis sin tuta al Esperanto. En oktobro 1889, tiu klubo ankaŭ fondis la unuan Esperanto-gazeton, La Esperantisto. En sia unua jaro tiu gazeto raportas nur pri la fondo de grupeto en Moskvo kaj de klubo en Sofia, kiuj tamen disfalis.

Projekto de Ligo E-ista por la disvastigo de la lingvo per fondo de grupoj aŭ kluboj estis longe ekzamenata en kelkaj numeroj de La Esperantisto. Zamenhof apogis tiun projekton, ĉar li vidis en la estonta Ligo la leĝdonanton de Esperanto, kiu decidus pri ĉiuj ŝanĝoj en la lingvo; tiel la Ligo fariĝus ne por-propaganda grupiĝo, sed Akademio.

Jen la unuaj grupoj laŭ tempordo (inter krampoj la fondintoj) laŭ la Historio de Esperanto de Adam Zakrzewski:

  • 1888
  • 1889
    • Moskva, Sofia (Bogdanov)
  • 1890
  • 1891
    • München, "Societo E-isto-ja", fond. de L. E. Meyer Nürnberg (Int. Klubo de Korespondado)
    • Uppsala (S. Lundström)
    • Murom (W. Brzozowski)
    • Freiburg en Badenujo (d-ro Haas)
    • Peterburg (Art. Florell) (so-lena malferma kunveno 24 marto 1892)
  • 1892
    • Malaga
    • Göteborg (G. Backman)
    • Osterby (Ossian Holmquist)
    • Erlangen (Fr. v. Brtesen)
    • Schweinfurt (P. Kramer, Kirschner, Brand)
    • Vilno (A Naumann)
  • 1893
  • 1894
    • Steneby (Lindgven)
    • Odessa (Gernet, Borovko)
    • Reims-Soissons (Huisson)
    • Helsingfors (W. Fagershom)
  • 1895
    • Vladimir (V. Solodiĥin)

El tiuj societoj restis nur tri en fino de 1904: Uppsala, Peterburg kaj Odessa. Kelkaj estis nur kelkmonataj, kiel la grupo de Reims-Soissons, kiu konsistis el junaj liceanoj.

En januaro 1897 Chavet kun Dannen-muller (du junaj liceanoj) fondis la Esperantistan Klubon de Louhans (Francio). Tiu societo konsistis el kelkaj junuloj en Louhans (kun Alice Roux); sed baldaŭ ili propagandis eksteren, kaj la societo kreskadis. Ĝi ĉesis en 1898, kiam Beaufront fondis SPPE, en kiun ĝi fandiĝis. Se oni esceptos la negravan danan societon Esperantistan, fonditan la 20-an de aprilo 1897, SPPE estis la unua Esperantista Societo, kies agemo etendiĝis sur tuta lando, kaj eĉ sur alilanduloj. Ĝia jarlibro por 1899-1900 enhavas 313 nomojn, el kiuj nur 169 en Francio kaj kolonioj, kaj la aliaj en 16 aliaj landoj.

El la plej antikvaj Esperanto-kluboj kiuj ankoraŭ funkcias estas la Londona Esperanto-Klubo, fondita en 1903.

Nuntempaj Esperanto-kluboj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Esperanto-kluboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.