Esperanto-movado en la Filipinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Filipinaj insuloj neniam havis grandan Esperanto-movadon.

Informoj laŭ Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

La unuaj pioniroj estis (1901) d-ro Jemans, S. García Roxas, f-inoj Felicidad kaj María Paz Zamora, ĉiuj en Manilo. Aktiva propagando kaj vigla agado montriĝis en 1907, kiam estis fondita en Manila Esperanto-Societo, kiu eldonis la gazeton Filipina Esperantisto. Samjare la administranto de Popola Klerigo W. Shuster kaj komitatano pri la klerigado C. Torbes fariĝis membroj de la societo; granda ilustrita revuo "The Far Eastern Review" presis lecionojn de Esperanto, eĉ oni povis legi tiam pri lernejo, kie oni volas instrui Esperanton al lepruloj. Dum la sekvaj jaroj la movado preskaŭ tute formortis. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 estis esperantistoj nur en du lokoj. En 1933 estis UEA-delegito kaj Esperanto-grupo en Manilo.

Posta movado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto - movado en Filipinoj (1) en retgazeto Nia Mondo