Esperanto-movado en Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-movado de Hungario konsistas de multaj individuoj kaj organizoj. La jena priskribo ĉefe venas de la artikolo pri Hungario en Enciklopedio de Esperanto (EdE) – fakte eldonita en Budapeŝto, Hungario, 1934.

La unua hungara esperantisto estis lingvoprofesoro Gábor Bálint en la malfrua 1890-aj jaroj. Du eminentaj esperantoverkistoj, Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay estis hungaroj – fakto kiu ankaŭ donis gravan rolon al literaturo en la landa movado. Hungaria Esperanto-Asocio estas esperantista asocio de Hungario, kaj Hungara Esperantista Societo Laborista estis laborista esperanto-asocio de la lando. La Verda Standardo kaj Hungara Esperantisto estis fruaj influaj gazetoj.

La Universala kongreso en Krakovo 1912 okazis en tiama Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pollando, tamen ne en la hungara parto de tiu ŝtato. La universalaj kongresoj en Budapeŝto en Budapeŝto en 1929, UK 1966 kaj UK 1983 okazis en Hungario.

En Hungario ekzistas en la lernejoj ŝtate rekonitaj ekzamenoj pri Esperanto.

Hungario estis laŭ EdE: ”Malgranda nacio kun lingvo neapartenanta al la hindoeŭropa lingvofamilio, popolo vivanta en la multlingva Mez-Eŭropo: jen bona tereno por lingvo internacia, tamen Esperanto atingis la landon nur en 1897.”

Por superrigardo de la historio de la Esperanto-movado en Hungario, ankaŭ vidu Datoj de la hungara Esperanto-movado.

Ŝtate rekonitaj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

En Hungario okazas ŝtate rekonitaj ekzamenoj pri Esperanto. Studentoj bezonas por fini siajn studojn, depende de la altlernejo, konfirmon pri lingvokono en unu aŭ du fremdaj lingvoj libere elekteblaj. Eblas elekti ankaŭ Esperanton. Inter 1995 kaj 1999 okazis jare ĉ. 500 tiaj ekzamenoj, ekde 2000 okazis kresko kaj ekde 2002 ĉiujare estas ĉ. 6000 ekzamenoj. La kaŭzo estas malpli la entuziasmo pri la lingvo mem – ĉefe kaŭzas tion, ke Esperanto estas lernebla multe pli rapide ol aliaj lingvoj.

Sume ĝis 2007 tiel okazis pli ol 40 000 ekzamenoj. Necesas konscii, ke tio ne signifas same multajn personojn, eble nur 30 000, ĉar la nombro inkluzivas la malsukcesojn kaj sekve la ripetojn.[1]

Societoj[redakti | redakti fonton]

Emblemo de Hungaria Esperanto-Asocio
Vidu ankaŭ Hungaria Esperanto-Asocio – Membro-organizaĵoj

La ĉefa esperantoorganizo de Hungario estas Hungaria Esperanto-Asocio, HEA (en EdE ’HES’), fondiĝita en 1902, kiu havas pluraj membro-organizoj, krom lokaj grupoj inkluinte Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj, Hungara Fervojista Esperanto-Asocio kaj aliaj. Alia grava frua organizo estis Hungara Esperantista Societo Laborista, HESL.

Krom HEA[k 1] kaj HESL,[k 2] ekzistis la jenajn societojn en la frua 1930-a jardeko:

  • Katolika Esperanto-Societo – fondiĝita la 22-an junio 1926, ĉefe iniciita de deputito Frahwirth/M. Frühwirfh – ankaŭ prez., vicprez. St. Zöldy kaj d-ro A. Marczelf, ĉefsekr. Imre Károly Kovarc
  • Hungara Esperanto-Pedagogia Asocio – prez. Miĥalik, vicprez s-inoj Szvoboda kaj Ilona Barabás (Reiszmann), ĉefsekr. István Ferenczy, kas. Valéria Péteri (Politzer) (vidu ankaŭ Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj)
  • Esperanto-Sekcio de Hungara Nacia Asocio – gvidanto d-ro St. Puskás, anoj Zöldy, Marczell, Kovarcz
  • Skolta Esperanto-Rondo – prez. O. Schelken, gvidantoj. P. Balkányi kaj I. Papp, sekr. Garam, Thuranszky kaj Ritter
  • Hungara Oficista Esperanto-Ligo – fondiĝita la 30-an de oktobro 1927, konsistanta ĉefe de konservativuloj

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj esperantistoj kaj grupoj[redakti | redakti fonton]

La unua esperantisto en Hungario estis Gábor Bálint, universitata profesoro en tiam hungarlanda Kolozsvár, ŝajne varbita de la propagando de Beaufront. En 1897 Bálint eldonis litografite la regulojn de Esperanto kaj gvidis kurson por universitataj studentoj. La juna Ábel Barabás partoprenis, kaj verkis en 1898 la unuan hungarlingvan Esperanto-lernolibron, kun sprite defendita antaŭparolo de Bálint.

Sekvis multaj artikoloj atakaj en la gazetaro kaj malmultaj defendaj. La gramatikon aĉetis nur kelkaj, inter ili la presejposedanto Pál Lengyel, kiu tamen fariĝis fervoran esperantiston. En 1900 li transprenis la eldonadon de la gazeto Lingvo Internacia, kaj pli malfrue kunfondis kaj direktis la Presa Esperantista Societon en Parizo.

Dum 1901 en Budapeŝto ekfunkciis la unua Esperanto-grupo, kun gvidanto József Miletz; tie eklaboris ankaŭ Ágost Marich. La kunvenoj okazis en la trinkejo Kecskeméti Borház, Dobstrato 100, pri kiuj Géza Nyulászy skribis en Hungarlanda Informilo (1912) jene:

”Malhela petrollampo pendis suben de la plafono kaj per flama lumo videbligis la riĉan meblaron, kiu konsistis el nerabotita tablo, kovrita per tuko jam du semajnojn ne purigita, apud la muroj benkoj, sur kiuj sidis la unuaj ’hirundoj’ de Esperanto. Fervora junulo, Johannes Süssmuth instruis la lingvon, sed la animo de la tuta societo estis J. Miletz. La 10 krejceraj kotizaĵoj de ĉ. 20 membroj kaj la ’grandaj’ donacoj ebligis al ni aĉeti malgrandan tabulon, kreton kaj spongon.”

En 1903 jam aperis la dua gramatiko, verkita de Lengyel, Schwörer kaj József Miletz, kaj en la sama jaro fondiĝis la Unuiĝo de la Hungaraj Esperantistoj. La Unuiĝo en 1904 eldonis la litografitan gazeton Esperanto, de la dua numero sub la titolo Hungara Esperanto. Redaktisto, kaj prezidanto de la Unuiĝo, estis Miletz.

La frua 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La grupo en Kolozsvár en 1907
Ágoston Marich, fondinto de HES
Sándor Giesswein, prezidanto post kunfandiĝo

En 1905 Ágoston Marich fondis la Hungarlandan Esperantistan Societon (HES) kaj en majo 1905 aperis la unua presita propaganda gazeto sub la titolo Esperanto, kiu post du jaroj ŝanĝis la titolon je La Verda Standardo (LVSt), ambaŭ redaktitaj de Marich. La gazeto, kiu estis ankaŭ propaganda servo kaj libera organizaĵo, jam havis 1400 abonantojn en oktobro 1908.

En la frua 20-a jarcento funkciis grupoj aŭ rondoj en Versec, kie profesoro Pál Tholt laboris tre ageme, Szeged, Debrecen kaj Kolozsvár. La propagando estis fekunda ĉefe ĉe la stenografoj, Lajos Jakab kaj Zoltán Baranyai en 1907 sukcesis voĉdonigi la stenografian societon en Szeged. La propagando havis sukceson ankaŭ okaze de la Internacia Kuracista Kongreso en 1909 (d-roj Róbert Schatz, Leó Loránd kaj József Kovács).

En tiu tempo jam laboras tute grandskale Marich, kiu ĝis la Unua mondmilito restis la plej agema hungara esperantisto. Li vojaĝis tra la tuta lando, faris propagando-paroladojn, kolektis monon, aranĝis kursojn, eldonis kaj redaktis LVSt.

La vigla kaj ampleksa agado de Marich donis fortan puŝon al la movado, kvankam kelkaj strangaj flankoj de tiu ĉi agado kaŭzis ankaŭ malbonŝancajn konsekvencojn. Jam en 1909 granda parto de la HES-anoj estis malkontenta pri la agado de Marich, kaj pro tio ili elektis novan prezidanton: ĉefapelacian juĝiston Dezső Szentmáriay. Marich kaj liaj amikoj eksiĝis, restis nur 98 anoj, sed jam en 1910 la laboro de la societo plivigliĝis kaj la membraro duobliĝis.

La 24-an de majo 1911 la du disigitaj societoj kunfandiĝis sub nomo de Hungarlanda Esperanto-Societo kun la sama mallongigo HES, kaj prezidanto fariĝis tutlande konata politikisto, gvidanto de sociaj reformmovadoj, Sándor Giesswein. Li restis vaste estimata prezidanto ĝis sia morto en 1923. Jam la tago antaŭ la kunfandiĝo Giesswein pledis en Parlamento por la instruado de Esperanto, kaj li ricevis komision reprezenti la ministron de la edukado dum la Universala Kongreso en Antverpeno 1911 kaj la UK en Krakovo 1912.[k 3]

Vizitoj de kelkaj eksterlandanoj, kiel tiu de francaj Paul Fruictier, ankaŭ franca profesoro Albert Offret en 1903, kaj de G. Kolowrat el Rusio en 1904 estis bonefikaj. Ĉirkaŭ la kongresoj, kelkaj aliaj konataj esperantistoj vizitis la lando. La usona Donald Parrish en novembro 1911, la kartvela Giorgi Ciklauri (ps. Tiflisano) kaj la svisa Edmond Privat komence de 1912 restadis en Hungario.

La eldonejo de Ludoviko Kókai komencis eldoni Esperanto-librojn kaj aranĝis literaturan konkurson en 1912. La konkurson gajnis Jenő Forster per Mikszáth-traduko.

Landaj kongresoj kaj UK 1912[redakti | redakti fonton]

La UK 1912 okazis en Krakovo, Aŭstrio-Hungario

La Universala kongreso 1912 estis aranĝita la 11-a ĝis la 18-a aŭgusto en Krakovo, tiam en la Aŭstria parto de Aŭstrio-Hungario. Ĝi havis ĉirkaŭ 1000 aliĝintojn.

Jam de la 21–a ĝis 23-a de aŭgusto 1912, nur kelkaj tagoj post la UK, oni povis aranĝi en la ĉefurbo Budapeŝto la unuan hungaran Esperanto-kongreson, kiun ĉeestis ankaŭ multaj alilandanoj, venintaj de la samjara UK en Krakovo. La kongreso bone sukcesis, oni prezentis en la Urania teatro la komedion triaktan Tri Gardistoj de Ferenc Herczeg en la traduko kaj ĉefrolo de Olga Liebner. Samokaze estis en Budapeŝto ankaŭ la Tria Katolika Esperanto-Kongreso. La dua landa kongreso okazis en 1913 en Arad, la tria en 1914 en Szeged, kie kaŭzis akran debaton la problemo, ĉu la sekva kongreso okazu en Bratislavo kune kun la aŭstria kongreso. Fine la plimulto (52:16) aprobis la komunan aranĝon, sed pro la milito ĝi tamen ne okazis.

Esperantistoj sukcese propagandis ankaŭ ĉe internaciaj kongresoj de feministoj, stenografiistoj kaj libroeldonistoj, okazintaj ĉiuj tri en 1913. En kongreso de komerca instruado estis Esperanto-ekspozicio aranĝita de Pál Balkányi, kiu tiam funkciis unue, kiel memstara propagandisto. Majoro Mavro Ŝpicer aranĝis publikan ludon de La Espero per milit-orkestro en kafejĝardeno.

Esperanto atingis ankoraŭ aliajn sukcesojn. Hungara Esperantisto en 1909 ricevis ŝtatan subvencion por presigo de kajero pri hungaraj banlokoj (1500 ekz.), en 1910 komenciĝis la propaganda laboro ĉe la Printempa Foiro, estis ebleco gvidi kelkajn kursojn en lernejoj, eĉ en la universitato de Budapeŝto. Mem la rektoro, teologia profesoro János Kiss, estis esperantisto.

La vasta laborado alportis siajn fruktojn ankaŭ en la provinco. Eble la plej vigla movado estis en Bratislavo, kie la 2-an de junio 1912 okazis standardofesto, partoprenita ankaŭ de esperantistoj el Vieno.

Post la Unua mondmilito, en 1922 oni jam aranĝis la 4-an landan kongreson en Miskolc, kie ĉeestis 214 esperantistoj el 19 lokoj. En 1923 la venonta hungara kongreso okazis en Pécs, kiun partoprenis 190 anoj.[k 4] Ankaŭ la sekvaj kongresoj en Szombathely 1924, Budapeŝto 1925, kaj la 8-a en Gyöngyös 1926 faris plimalpli da propagando. En 1924, post la UK en Vieno, la budapeŝtaj esperantistoj denove aranĝis postkongreson, kiu revekis multajn izolajn esperantistojn, kiujn ne interesas la propagandaj aŭ organizaj laboroj.

HESL kaj konfliktoj kun la ŝtato[redakti | redakti fonton]

En 1913[mankas fonto] fondiĝis la Hungaria Esperantista Societo Laborista (HESL). HESL eklaboris vigle, ne timante pro la malhelpoj, el kiuj unu tiutempe kaŭzis publikan pritraktadon. En Székesfehérvár la polico malpermesis la propagandan kunvenon, kun la motivo, ke Esperanto estas kvazaŭ ŝtelista lingvo ("slango"). Post gazetaj kritikoj, la policestro argumentis ke "Estas nepermesate, ke laboristoj lernu lingvon, kiun ne komprenus la labordonanto". Giesswein en novembro 1913 faris interpelacion en la parlamento kun sufiĉa sukceso.[k 5] HESL eklaboris ankaŭ province.

La terenoj de la laborista societo estis ĉefe la sindikatoj, la organizaĵoj de la socialdemokrata partio. HESL superis laŭ EdE en kelkaj rilatoj la neŭtralan societon: interalie instruado kaj propagando estis prizorgataj pli sisteme, kaj 1922–1927 la societo eĉ havis kantistaron sub profesia gvidado.

La unua mondmilito kaj poste[redakti | redakti fonton]

Meze de 1914 la movado montris konstantan progreson, sed la militeksplodo igis duonsvena la tutan movadon. Ĝi mutigis la plej entuziasmajn esperantistojn per la cenzuro, malhelpis jam de la militkomenco la Esperant-lingvan korespondadon kun la eksterlando, distranĉis la internaciajn rilatojn.[2] La Verda Standardo aperis ankoraŭ kaj ĝi petis foje "la militistajn s-anojn, ke ili en la milito ĉiam portu la Esperantan stelon", sed ankaŭ ĝi ĉesis en oktobro 1915.

Nur en 1917 montriĝis kelkaj signoj de la reviviĝo. En 1918 en la milit-ekspozicio sur la Margaretinsulo en Budapeŝto estis ŝranko (aranĝita de Balkányi) – apud grenado de 42-centimetra kanono! – kiu montris interesajn dokumentojn pri la milita rolo de Esperanto. Samloke okazis vesperkunveno por honori la malnovajn pionirojn, d-rojn Loránd kaj Schatz, kiuj revenis el la militkaptiteco. László Izsó komencis presigi abunde flugfoliojn pri Esperanto. Komenciĝis regulaj grupkunvenoj, precipe laboris Geiger Elek Tolnai, Balkányi kaj Béla Rácz. En julio aperis la Hungara Esperantisto, redaktita de Péter Turzci, kaj tiu ĉi donis freŝan forton al la movado. Ankaŭ la "Orienta Foiro" denove donis lokon por Esperanto-ekspozicio. Okazis komuna ekspozicio de filatelio kaj Esperanto.

Tuj post la militfino eklaboris sub afergvidado de d-ro Béla Rácz la Komitato por Disvastigo de Lingvo Internacia, kies ĉefa viviganto estis Balkányi, inter la membroj famaj protektantoj: Frigyes Karinthy, profesoroj József Balassa kaj Zsigmond Simonyi, kaj aliaj. Propagando vigla, kursoj multloke. Refortiĝo ankaŭ en la provinco. La 9-an marto 1919 okazis Esperanto-tago en Budapeŝto.

Pri la tempo de la soveta reĝimo (21 marto–1 aŭgusto 1919), la publikinstruada popolkomisarejo eldonis unufoje 25 000, dufoje 5000 flugfoliojn kaj 5000 propagandajn glumarkojn pri Esperanto, permesis la instruadon en la alt- kaj mezlernejoj, kreis apartan Esperanto-Oficejon ĉe la poŝto, oni instruis Esperanton en 12 lernejoj kaj oficiale ĉe kelkaj institucioj, HESL eldonis kajeron en multmil ekzempleroj pri la komunistaj celadoj, ricevis belan klubejon, ktp. Sed Esperanto estis uzata ankaŭ de la kontraŭrevolucia registaro en Szeged, kie tri esperantistoj estis envokataj en la ministerion por propagandaj aferoj.[3]

Trianona traktato kaj ERA[redakti | redakti fonton]

La politiko, ĉefe la dispecigo de Hungario per la Traktato de Trianon, influis la Esperanto-movadon ankaŭ en la postaj jaroj. La naciismo plifortiĝis kaj kelkaj gravaj institucioj, kiel la Universitato en Budapeŝto, Scienca Akademio aperigis siajn broŝurojn kontraŭ la trianona traktato ankaŭ en Esperanto. Tiaspecan broŝuron eldonis jam ankaŭ la bolŝevika registaro, tiun celon havis la 5 n-roj de la Hungara Revuo, sed la plej ampleksan laboron plenumis de 1928 la Hungara Nacia Asocio, kiu aranĝis eksterlandajn vojaĝojn de d-ro Gyula Lukács kaj István Puskás, sendis flugfoliojn al miloj da adresoj de esperantistoj ktp.

La reorganizo de la societoj post la militaj kaj revoluciaj tempoj okazis kontentige. La budapeŝta grupo de HES akiris por jaroj konstantan kunvenejon en la Socia Muzeo, kie oni aranĝis regule kursojn, kunvenojn, literaturajn vesperojn. En januaro 1921 Julio Baghy revenis el la siberia militkaptiteco kaj gvidis kurson en HES (poste multajn aliajn), kies partoprenantoj fondis la grupon ERA. Ĝiaj 18-25 membroj laboris tre aktive dum kelkaj jaroj (1921–1924), gvidis kursojn, aranĝis la gazetservon Esperanto-festenojn. La redakta komitato de la periodaĵo Literatura Mondo varbiĝis plejparte el tiu ĉi grupo: Julio Baghy, Balkányi, Béla Bayer.[k 6] En 1921 post la UK en Prago okazis bone vizitata postkongreso en Budapeŝto, per la persista laborado de ERA, kun multaj aranĝaĵoj.

Dum la landan kongreson 1922 oni fondis la Hungaran Esperanto-Instituton, gvidita de polic-kapitano Vince Tóth. La organizo funkciis dum kelkaj jaroj, kaj ĝia ĉefa merito estis, ke ĝi eldonis unu el la ĉefverkoj de la hungara literaturo, La tragedio de l' homo de Imre Madách, majstre tradukita de Kálmán Kalocsay. De tiu ĉi tempo la literaturo havis gravan rolon en la hungara movado, almenaŭ pro la fakto, ke Baghy kaj Kalocsay, du eminentaj esperantoverkistoj, estis hungaroj, kaj mem Literatura Mondo aperis de oktobro 1922 en Budapeŝto. Dum la landa konferenco en Budapeŝto 1925, la nova budapeŝta radio ebligis tuthoran koncerton de la gazeto.[klarigu]

Rilatoj al ŝtataj instancoj[redakti | redakti fonton]

La sinteno de la magistratoj ne estis unueca rilate al Esperanto. Ekzemple HESL laŭ interveno de la socialdemokrata partio ricevis de la ĉefurbo de 1926 ĝis 1931 jaran subvencion, sed samtempe en multaj provincaj lokoj diversaj magistratoj malhelpis la organizan laboron. Eĉ la neŭtrala HES devis plendi kelkfoje. En 1923 oni anoncis el Debrecen, ke la "grupfondiĝon malhelpas la konduto de la polico kaj oficialaj rondoj". En 1925 la departementa magistrato malpermesis la fondon de HES-grupo en Mezőkövesd, kaj la motivoj estis i. a., ke la klereco de la loĝantaro havas tiel primitivan gradon, ke eĉ la elementa instruado ne havis kaj ne havas la deziratan rezulton; ke la instruhorojn oni uzos eble por disvastigi kontraŭŝtatajn klopodojn ktp.: kaj la direktoro de la loka realgimnazio ne donis ejon por kurso, "ĉar la Esperantistoj estas komunistoj".

Ĝenerale ĉefe en la unuaj postmilitaj jaroj la kvinpinta verda stelo kaŭzis multajn suspektojn, eĉ kelkfoje ofendojn. Mem la laborista societo konstante plendis pro burokrataj malhelpoj kaj kelkaj socialdemokrataj deputitoj Anna Kéthly, F. Reisinger, K. Peyer, L. Kabok kaj G. Malasits parolis pri la malhelpadoj en la parlamento. Ili menciis ankaŭ la motivojn de la malpermesoj, ekz. "la loka grupo en Pécs havas nur 26 tiajn anojn, kiuj havas anoncitan loĝejon, pro ĉi tiu malgranda anaro la loka grupo ne povas servi la komunan intereson, eble nur la individuajn interesojn de la anoj" (1927); "estas pli necesa la instruado de la hungara lingvo kaj la ortografio" (Tótkomlós, 1927); "la laboristaro havas tute sufiĉan terenon por la memklerigado eĉ krom la scio de Esperanto" (Pomáz, 1927); "la Esperantistoj antaŭvideble interrilatiĝos kun eksterlandanoj" (Orosháza, 1929) "kurso en privataj loĝejoj ne estas permesebla pro higienaj motivoj kaj ankaŭ pro tio, ĉar tie la polica kontrola estus neebla" (Újszentiván, 1927).

Kelkloke oni konfiskis eĉ la Esperanto-lernolibrojn, ekz. en Miskolc en 1925. En 1928 la estraro de la vilaĝo Csév alvokis la Naturamikan Societon en Újpest, kiu apud la vilaĝo konstruis "Esperanto-fonton", ke la fonton oni senprokraste malkonstruu kaj la Esperanto-surskribon oni deprenu, aŭ la fonto ricevu alian nomon. Nur post unujara batalo oni sukcesis savi la Esperanto-surskribon, sed la fonton mem kelkaj vilaĝanoj detruis. Plej interese estis, ke la ministerio por internaj aferoj ne konfirmis la regularon de la Hungara Oficista Esperanto-Ligo, kies preskaŭ ĉiuj anoj estis konservativuloj.

Sed ne ĉie kaj ĉiurilate montriĝis nekomprenemo aŭ malamikeco, restis multaj eblecoj por la laborado. En 1926 la organiza forto de HES grave refalis, Hungara Esperantisto ĉesis aperi, ankaŭ Hungara Esperanto-Instituto bankrotis kune kun Literatura Mondo, kiu tamen reaperis en 1931. Jam en januaro 1926 fondiĝis la gazeto Hungara Heroldo, en junio aperis Hungara Katolika Esperanto-Societo, kaj kelkaj famuloj[k 7] aperigis amikajn artikolojn pri Esperanto.

En hungara turismo kaj komerco[redakti | redakti fonton]

La fremdultrafikaj oficejoj kaj la Internacia Foiro eldonis jaron post jaro tre multajn prospektojn. La prospekto de la Ĉefurba Fremdultrafika Oficejo (Budapest V., Deák Ferenc u. 2.) "Vizitu Budapeŝton, la Reĝinon de la Danubo" en 1931 aperis en 20 000 ekzempleroj, kaj ankaŭ en la antaŭaj kaj postaj jaroj oni eldonis grandegan kvanton da prospektoj, ekz. la "Plano de Budapeŝto" kun detalaj klarigoj aperis en 1931 en 5000 ekzempleroj. La Budapeŝta Internacia Foiro ricevis jare ĉ. 1000 leterojn kaj kartojn en Esperanto, kaj en 1932 la eldonnombro de la Esperant-lingvaj afiŝoj: prospektoj, kalendaretoj, glumarkoj superis 45 000. Per la Esperanto-propagando la Foiro ricevas vizitantojn precipe el la najbaraj landoj. Ambaŭ institucioj estas kontentaj pri la uzo de Esperanto, kaj tiu ĉi daŭra sukceso estas dankebla precipe al Balkányi.

En 1928 kelkaj kongresoj (stenografia, fremdultrafika, finnugra) donis bonan okazon paroli pri aŭ en Esperanto. La Fontaine Literatura Societo aranĝis dufoje sukcesajn Esperanto-koncertojn. Mezeŭropa Konferenco de Esperanto en Budapeŝto en 1928 akcentis la internaciajn rilatojn de Esperanto. Dumtempe multaj grupoj de HES disfalis, inter la restintaj la grupo en Debrecen sukcesis akiri sufiĉan aŭtoritaton, eĉ ĝeneralan helpon de la loka gazetaro.

UK en Budapeŝto 1929[redakti | redakti fonton]

UK en Budapeŝto 1929
La palaco Vigadó estis kongresejo

Komence de aŭgusto 1929 estis abunda rikolto de la multaj semadoj: al la 21-a UK en Budapeŝto oni venigis ĉ. 1000 eksterlandajn samideanojn krom la enlandanoj. La kongreson ricevis subvencion de la ĉefurbo kaj la ministerio por edukado, kaj EdE priskribas ĝin kiel ”eksterordinaran sukceson”. Tre multaj altranguloj aŭ famuloj estis patronoj – nur la ŝtatestro Miklós Horthy ne akceptis – aŭ honoraj anoj. La gazetaro skribis multe pri la kongreso, kaj "Magyarság" enpresis ĉiutage unu-dupaĝajn artikolojn dum la kongreso en hungara kaj Esperanta lingvoj. La film-oficejo faris kinofilmon, kaj la radio peris koncerton kaj intervjuon de fremduloj. Ĉe la kongreso oni eĉ aranĝis beleckonkurson por inoj, Miss Esperanto – la venkinto estis Veronika Eksta.[4] Laŭ EdE, la kongreso ”estis la plej efika propagando dum la tuta ekzisto de Esperanto en Hungario.”

Similaj, sed relative malgrandaj aranĝaĵoj, kiel la XV-a Katolika Kongreso en 1930 (d-ro Lukács kaj István Zöldy) kaj la postkongreso en 1931 (Béla Szász kaj d-ro Ferenc Szilágyi) estis ankaŭ sukcesaj. La enketo, aranĝita de la Hungara Esperanto-Jarlibro, en 1931, pruvis, ke Esperanto jam havas multajn amikojn inter la verkistoj, scienculoj kaj pedagogoj. HES ricevis en 1930 subvencion da 2000 pengoj de la ĉefministerio, 800 pengojn en 1931 de la ĉefurbo.

Tamen en kelkaj rilatoj ĝi ne havis sukcesojn. Ekzemple la instruado en mezlernejoj estis permesata per ministra ordono jam de 1920, sed ĉiujare oni instruis Esperanton nur en kelkaj lernejoj kaj kun malgranda sukceso. Kaŭzoj: laŭ la ordono HES rajtas aranĝi kursojn por la lernantoj, sed ne rajtas postuli lernkotizon kaj la ministerio ne publikigas la permeson en sia oficiala organo. Alia grava batalkampo estas la radio, sed ĝis nun oni dissendis nur kelkfoje Esperanto-paroladojn.

Skoltoj kaj ekzamena komitato[redakti | redakti fonton]

Multe pli sukcesa estas la laboro ĉe la skoltoj, nova tre sukcesa tereno de Balkányi. En 1931 estis malgranda internacia tendaro apud Budapeŝto, oficiale invitita de Hungara Skolta Federacio. De 1931 oni aranĝis multajn kursojn inter la skoltoj, por uzi ĝin dum la mondtendaro en aŭgusto 1933 en Gödöllő apud Budapeŝto; la ĵamboreo alportis rimarkindan sukceson por Esperanto.

En septembro 1932 laŭ iniciato de HES (Kökény) fondiĝis Esperanta Ekzamena Komitato, sub prezido de eksministro d-ro Ágost Benárd. En oktobro 1932 la Hungara Esperanto-Muzeo en Nagymaros fondiĝis sub gvidado de d-ro József Takács (ĉefsekretario kaj gvidanto de la HES-laboro ĝis 1927). En decembro 1932 József Miĥalik fondis la Hungaran Esperanto-Pedagogian Societon. En februrao 1933 aperis grava verko, la Hungara Antologio, unu el la plej valoraj samspecaj libroj. En majo 1933 la hungara poŝto 1aŭ iniciato de la ĝeneraldirektoro barono Szatay eldonis oficialajn poŝtkartojn kun Esperanto-teksto. Esperanto estas daŭre uzata ankaŭ en la stenografa oficejo de la Parlamento, kie kun subteno de la ĉefo d-ro Siklóssy oni aranĝis pere de Esperanto internacian profesian enketon kaj fondiĝis kolektejo de profesiaj dokumentoj.

Malgraŭ la krizaj tempoj kaj ĉefe la senlaboreco, Esperanto ŝajnis konservi sian ĝistiaman staton, eĉ sukcesoj montriĝas en diversaj rilatoj, sed la socia kaj politika stato ne donis esperon por rapida progreso de Esperanto en Hungario.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la Malvarma milito[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la socialisma reĝimo elformiĝis pluralismo ankaŭ en la Esperanto-movado. Fondiĝis pluraj, agemaj organizaĵoj – jure samrangaj al la antaŭa landa asocio – kaj anstataŭ la pli frua centrisma sistemo elformiĝis paraleleca strukturo.

En la jaro 1990 memstariĝis la antaŭa junulara sekcio, kaj estis juĝeje registrita Hungara Esperanta Junulara Asocio, HEJ.[5] HEJ estas membro de TEJO, kaj nombras ĉ. 800 membrojn. Ekde 1987 estas ĉiujare organizata de HEJ fama internacia aranĝo IJS, Internacia Junulara Semajno.

Same en la jaro 1990 estis fondita Kultura Esperanto-Asocio, en internacia medio poste konata kiel "Esperanto-Centro Eventoj", inter kies membroj troviĝas ekonomikistoj, inĝenieroj, entreprenuloj kaj komputilaj fakuloj. Ĝia prezidanto ekde la fondo estas Szilvási László.

Inter 1991–1993 fondiĝis deko da fakaj, regionaj aŭ urbaj esperantosocietoj. Granda parto de ili post kelkaj jaroj estas malfondita, sed kelkaj daŭras funkcii ankaŭ nun.

La denaska esperantisto kaj blogisto Stela Besenyei-Merger estas hungarino.

La 11-a de aprilo 2004 mortis Oszkár Princz, ĉefsekretario de Hungaria Esperanto-Asocio.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Datoj de la hungara Esperanto-movado.
  • 1897 la unua esperanta lingvokurso en Hungario gvidata de Gábor Bálint, profesoro pri lingvisliko de la Universitato de Kolozsvár (Cluj-Napoca)
  • 1902 fondo de Unuiĝo de l’Hungaraj Esperantistoj (Magyar Eszperantisták Egyesülése), la kvara tutlanda esperanto-organizo en la mondo.
  • 1911 fondo de Hungarlanda Esperanto-Societo (Magyar Országos Eszperantó Egyesület - MOEE), inter ĝiaj prezidantoj troviĝis ankaŭ la fama verkisto Frigyes Karinthy (kvankam li mem neniam parolis la internacian lingvon)
  • 1922 apero de la gravega revuo de beletro, Literatura Mondo, redaktoroj: Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay
  • 1929 la 21a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 1200 partoprenantoj
  • 1930 fondo de la Internacia Esperanto Instituto en Hago kun la celo disvastigi la specialajn instrumetodojn de la pastro Andreo Cseh
  • 1950 MOEE malfondas sin pro oficiala ŝtata devigo
  • 1955 fondo de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (Magyarországi Eszperantó Tanács), unua ekspiro post paso de la stalinisma diktaturo en Hungario
  • 1960 fondo de Hungara Esperanto-Asocio (Magyar Eszperantó Szövetség - MESZ), la sekvan jaron HEA fariĝas Landa Sekcio de UEA
  • 1961 apero de Hungara Vivo, grava kultura revuo de Esperantio dum dudekkvin jaroj, ĉefredaktoro: Ludoviko KÖKÉNY
  • 1966 la 51a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 3975 partoprenantoj kaj la 22a Internacia Junulara Kongreso en Pécs kun 900 partoprenantoj; eko de esperantologia fako en la universitato ELTE (Budapeŝto) kun la gvido de István Szerdahelyi
  • 1980 apero de Plena Analiza Gramatiko, komuna verko de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay
  • 1983 la 68a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 4834 partoprenantoj kaj la 39a Internacia Junulara Kongreso en Debrecen kun 672 partoprenantoj
  • 1987 komenco de la konata internacia aranĝo-serio Internacia Junulara Semajno, IJS.
  • 1989-1990 post la reĝimŝanĝo elformiĝo de pluralisma sistemo ankaŭ en Esperanta movado. Naskiĝo de novaj Esperanto-organizoj sendependaj de la antaŭa centrisma HEA.
  • 1990 naskiĝo de la asocioj Hungara Esperanto-Junularo (HEJ, Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség, landa sekcio de TEJO) kaj Kultura Esperanto-Asocio KEA (konata kiel Esperanto-Centro Eventoj)
  • 1992 apero de la plej ofta Esperantlingva gazeto, Eventoj, ĉefredaktoro estas László Szilvási; redaktadon de Esperanto, oficiala organo de UEA transprenas alia hungaro: István Ertl.
  • 1993 Internacia PEN Klubo akceptas la aliĝon de Esperanta Sekcio, ĝia prezidanto estas la konata verkisto István Nemere
  • 1999 la 55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Veszprém
  • 2000 La instanco "Fremdlingva Kleriga Centro" (Idegennyelvi Továbbképző Központ, ITK) ricevas akredititan rajton organizi ŝtate rekonitan ekzamenojn ankaŭ pri Esperanto, kaj per tio komenciĝas la amasa lernado de la lingvo
  • 2004 Lingvoscienca Instituo de Hungara Scienca Akademio deklaras, ke Esperanto apartenas al la kategorio de vivaj lingvoj.
  • 2008 la 64a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Szombathely (Sabatejo)

Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

Aŭtoroj de propagandaj broŝuroj: Altenburger, Boda, Kovacs, Kökény, Lombos, Marich, Mihalik, Pázmány, Schuller, Takács, Tholt, Tieder. Aperis 40 diversaj lerniloj hungaraj.

Aŭtoroj de la pli grandaj lernolibroj Baghy, Bano (ankaŭ por blinduloj), Barabás, Lengyel, Medgyesi, Polgár, Szilágyi, Török, Lernolibro de HESL; tiuj de vortaroj: Takács (E-H, H-E), Toman (E-H, H-E), Török, Schatz.

Pli gravaj tradukaĵoj el la hungara literaturo: Hungara Antologio, red. de Kálmán Kalocsay, Imre Madách: Tragedio de l' Homo, Sándor Petőfi: Johano, la brava: Frigyes Karinthy: Morgaŭ matene; ĉiuj tri tradukitaj de Kalocsay; Karinthy: Norda vento; Mihály Babits: La cikonikalifo, ambaŭ trad. de Bodó; Herczeg: La marĉfloro, trad. de Göltl; Kálmán Mikszáth: La fantomo de Lublo, trad. de Forster; Mór Jókai: Du noveloj, trad. de Lutzenbacher, ktp.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ciferoj pri la frua evoluo de HES kaj HESL. Akt. signifas aktivaj kaj Subt. subtenantaj.

HES HESL
Jaro Anoj Anoj Akt. Subt.
1909 100
1910 200
1912 241
1913 128
1914 113
1921 98
1922 329 1000
1923 435 510
1924 537 836 702 134
1925 524 1097 852 245
1926 1415 947 468
1927 1467 868 599
1928 105 1331 868 463
1929 116 1397 948 440
1930 132 234
1931 123 372
1932 214 697
1933 826

En 1922, HES koncistis de 9 grupoj, kaj HESL de 12 grupoj. En 1928 el la 868 aktivaj anoj de HESL estis 699 viroj kaj 169 virinoj; la subtenantaj anoj estis ĝenerale kursanoj.

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • 1993: Rátkai, Arpád. Historio de Hungaria Esperanto-Movado. Kondoros: [IEK] 1993. 1 aŭdkasedo (daŭro 90 minutojn) Kondoros, 19-07-1993.
  • 1989: Rátkai, Arpád. Kiu estas kiu? La distingitoj pro esperantista agado en Hungario. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio 1989, 55 p.
  • 1987: Esperantaj libroj el Hungario. Budapest: HEA 1987, 16 p.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  1. HEA en 1931: Patrono eksministro dro Georgo Lukács, prez. Fr. Karinthy, afergvid. vicprez. Kökény, vicprez. d-ro Loránd, ĉefsekr. kaj prokuroro d-ro Jeno Szilágyi sekr. Miklós Klein, kontr. Elek Tolnai, bibl. s-ino Sári John, red. d-ro Takács, klubmastro Mária Kleinberger Enspezoj en 1931 651.26 pengoj (P) (kotizoj 388.30 P, en 1932 721.53 P (kotizoj 665,- P). Elspezoj en 1931 1537.68 P, en 1932 1267.11 P. Stato de la centra biblioteko 980 volumoj.
  2. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj hesl; $2
  3. La pledo do okazis 23-an majo 1911
  4. el Pécs 90, el Budapeŝto 30, el Miskolc 14, el Kaposvár 7, el Szeged 5, el Szombathely 4 esperantistoj ktp.
  5. La 5-an de novembro 1913
  6. Bayer ankaŭ verkis gramatikon por la revuo Tolnai Világtapja
  7. kiel Rákosi, Karinthy, Vikár, Surányi, Hegedüs, Falu

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungarujo en EdE, 1934 – artikolo verkita de Josef Takács; Baghy, Balkányi, König, Loránd, Rózsi Tolnai-Göndör tralegis aŭ kompletigis
  1. Pli detala teksto el 2005 sur Instruado de Esperanto en Hungario (arkiva kopio de 2007), krome raportoj 1[rompita ligilo] kaj 2[rompita ligilo] el 2007.
  2. Hungara Esperantisto 1918 oktobro kaj 1919 aprilo
  3. EdE skribas ke la informo pri la soveta reĝimo estas laŭ Hungara Esperantisto, numero 5, 1919
  4. Miss Esperanto en EdE
  5. 6.Pk.62350/3 – 2445/1990.07.17

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]