Esperanto-movado en Hungario

El Vikipedio, la libera enciklopedio

1887-1914

Hungario. Malgranda nacio kun lingvo neapartenanta al la hindoeŭropa lingvofamilio, popolo vivanta en la multlingva Mez-Eŭropo: jen bona tereno por lingvo internacia, tamen Esperanto atingis la landon nur en 1897.

Unuaj esperantistoj kaj grupoj

La unua Esperantisto estis d-ro Gábor Bálint, universitata profesoro en Kolozsvár (nun Cluj-Napoca en Rumanio), varbita por Esperanto verŝajne per la propaganda laboro de Louis de Beaufront. En 1897 Bálint eldonis litografite la regulojn de Esperanto kaj gvidis kurson por universitataj studentoj. Partoprenis ĝin ankaŭ juna ĵurnalisto Ábel Barabás, kiu verkis kaj en 1898 eldonis la unuan Esperanto-lernolibron en hungara lingvo. La instiganto kaj verkinto de la antaŭparolo estis mem Bálint, kiu sprite kaj energie rifuzis la atakojn kaj mokojn, dirante inter alie, ke manion havas tiu, kiu ne kredas la progreson de la homaro kaj kiu preferas la disigon de la homaro per ĉinaj muroj.

Sekvis multaj artikoloj atakaj en la gazetaro, nur malmultaj defendaj, kaj mem la gramatikon aĉetis nur kelkaj, inter ili Pál Lengyel, posedanto de malgranda presejo en Szekszárd. Li fariĝis tiel fervora Esperantisto, ke en 1900 li transprenis la eldonadon kaj presadon de la gazeto "Lingvo Internacia", eĉ en 1904 elmigris al Parizo, por kunfondi kaj direkti la "Presa Esperantista Societo"n (PES).

Intertempe dum 1901 en Budapeŝto ekfunkciis la unua Esperanto-grupo, kun gvidanto József Miletz; tie eklaboris ankaŭ Ágost Marich. La kunvenoj okazis en la trinkejo (Kecskeméti Borház, Dobstrato 100), pri kiuj Géza Nyulászy skribis en "Hungarlanda Informilo" (1912) jene:

"Malhela petrollampo pendis suben de la plafono kaj per flama lumo videbligis la riĉan meblaron, kiu konsistis el nerabotita tablo, kovrita per tuko jam du semajnojn ne purigita, apud la muroj benkoj, sur kiuj sidis la unuaj "hirundoj" de Esperanto. Fervora junulo, Johannes Süssmuth instruis la lingvon, sed la animo de la tuta societo estis J. Miletz. La 10 krejceraj kotizaĵoj de ĉ. 20 membroj kaj la "grandaj" donacoj ebligis al ni aĉeti malgrandan tabulon, kreton kaj spongon."

Hungarlanda Esperantista Societo (HES) - 1905-1911

En 1903 jam aperis la dua gramatiko, verkita de Lengyel, Schwörer kaj Miletz, kaj en la sama jaro fondiĝis la Unuiĝo de la Hungaraj Esperantistoj; prezidanto Miletz. La Unuiĝo en 1904 eldonis litografitan gazeton: "Esperanto", de la dua n-ro sub la titolo "Hungara Esperanto", red. Miletz.

La grupo de Kolozsvár en 1907

En 1905 Ágoston Marich fondis la Hungarlandan Esperantistan Societon (HES) kaj en majo 1905 aperis la unua presita propaganda gazeto per subteno de Lud. Makay en Budapeŝto sub la titolo "Esperanto", kiu post du jaroj ŝanĝis la titolon je "La Verda Standardo" (LVSt). En tiu tempo funkciis grupoj aŭ rondoj en Versec (kie prof. Pál Tholt laboris tre ageme), Szeged, Debrecen kaj Kolozsvár. Vizitoj de kelkaj eksterlandanoj, kiel tiu de Paul Fruictier en 190?, prof. Albert Offret el Lyon en 1903, G. Kolowrat el Ruslando en 1904 estis bonefikaj. La propagando estis fekunda ĉefe ĉe la stenografoj, Lajos Jakab kaj Zoltán Baranyai en 1907 sukcesis voĉdonigi la stenografian societon en Szeged (v. Stenografio). La propagando havis sukceson ankaŭ okaze de la Internacia Kuracista Kongreso en 1909 (d-roj Róbert Schatz, Leó Loránd kaj József Kovács).

En tiu tempo jam laboras tute grandskale Marich, kiu ĝis la Unua mondmilito restis la plej agema hungara Esperantisto. Li laboris tre multe, vojaĝis tra la tuta lando, faris propagandajn paroladojn, kolektis monon, aranĝis kursojn, eldonis kaj redaktis la gazeton La Verda Standardo, kiu estis bonega en kelkaj rilatoj. LVSt en okt. 1908 jam anoncis, ke ĝi havas 1400 abonantojn, de majo 1905 ĝis majo 1910 la enspezoj de la gazeto, kiu estis ne nur gazeto, sed ankaŭ propaganda servo kaj libera organizaĵo, estis 20.544 kronoj. "La sumon – tiel skribis Marich – ni kunskrapis per niaj dek ungoj." Laŭ lia artikolo en "Közbiztonság" (1908) Esperanto havis tiam 13.5 milionojn (!) da adeptoj. En la marta n-ro de LVSt li komunikis novan statistikon, laŭ kiu en 1887 estis 100 kaj en 1910 8.550.000 Esperantistoj. En la januara n-ro li skribis: se ĉiu el la abonantoj akiros po unu 13 novajn abonantojn, en junio LVSt jam povas aperi kiel taggazeto. En la sama jaro li komunikis, ke lasttempe li instruis Esperanton en 16 diversaj lernejoj.

La vigla kaj ampleksa agado de Marich donis fortan puŝon al la movado, kvankam kelkaj strangaj flankoj de tiu ĉi agado kaŭzis ankaŭ malbonŝancajn konsekvencojn. Jam en 1909 granda parto de la HES-anoj estis malkontenta pri la agado de Marich, kaj pro tio ili elektis novan prezidanton: ĉefapelacian juĝiston Dezső Szentmáriay. Marich kaj liaj amikoj eksiĝis, restis nur 98 anoj, sed jam en 1910 la laboro de la societo plivigliĝis kaj la membraro duobliĝis. Tiam jam aperis la periodaĵo "Hungara Esperantisto", posteulo de la litografita "La Sciiganto", redaktita de János Medgyesi, poste de Schatz.

Hungarlanda Esperanto-Societo (HES) - ekde 1911

La 24-an de majo 1911 la du disigitaj societoj kunfandiĝis sub nomo de Hungarlanda Esperanto-Societo kun la sama mallongigo HES, kaj prezidanto fariĝis tutlande konata politikisto, gvidanto de sociaj reformmovadoj, d-ro Sándor Giesswein, kiu restis prezidanto, de ĉiuj estimata, ĝis sia morto en 1923. Jam 23-an majo 1911 Giesswein pledis en Parlamento por la instruado de Esperanto, kaj li ricevis komision reprezenti la ministron de la edukado dum la 7-a Universala Kongreso (UK) en Antverpeno kaj poste dum la 8-a UK en Krakovo.

Okazis tiutempe vizitadoj de kelkaj konataj eksterlandaj Esperantistoj. Donald Parrish en nov. 1911, Giorgi Ciklauri (ps. Ciklari aŭ Tiflisano) kaj Edmond Privat komence de 1912 restadis en Hungario. La eldonejo de Ludoviko Kókai komencis eldoni Esperanto-librojn eĉ aranĝis literaturan konkurson en 19l2, la konkurson gajnis Jenő Forster per Mikszáth-traduko.

Hungaraj Esperanto-Kongresoj

La movado estis jam tiel fortiĝinta, ke de la 21–a ĝis 23-a de aŭgusto 1912 oni povis aranĝi en la ĉefurbo Budapeŝto la unuan Hungaran Esperanto-kongreson, kiun ĉeestis ankaŭ multaj alilandanoj, venintaj de la 8-a UK en Krakovo. La kongreso bone sukcesis, oni prezentis en la Urania teatro la komedion triaktan "Tri Gardistoj" de Ferenc Herczeg en la traduko kaj ĉefrolo de Olga Liebner. Samokaze estis en Budapeŝto ankaŭ la Tria Katolika Esperanto-Kongreso. La dua landa kongreso okazis en 1913 en Arad, la tria en 1914 en Szeged, kie kaŭzis akran debaton la problemo, ĉu la sekva kongreso okazu en Pozsony (nun Bratislavo en Slovakio) kune kun la aŭstria kongreso; fine la plimulto (52: 16) aprobis la komunan aranĝon. Ĝi tamen ne okazis pro la milito.

Esperantistoj sukcese propagandis ankaŭ ĉe internaciaj kongresoj de feministoj, stenografiistoj kaj libroeldonistoj, okazintaj ĉiuj tri en 1913. En kongreso de komerca instruado estis Esperanto-ekspozicio aranĝita de Pál Balkányi, kiu tiam funkciis unue, kiel memstara propagandisto. Majoro Mavro Ŝpicer aranĝis publikan ludon de la "Espero" per milit-orkestro en kafejĝardeno. Esperanto atingis ankoraŭ aliajn sukcesojn. "Hungara Esperantisto" en 1909 ricevis ŝtatan subvencion por presigo de kajero pri hungaraj banlokoj (1500 ekz.), en 1910 komenciĝis la propaganda laboro ĉe la Printempa Foiro, estis ebleco gvidi kelkajn kursojn en lernejoj, eĉ en la universitato de Budapeŝto, mem la rektoro en 1912 teologia prof. d-ro János Kiss, estis Esperantisto.

La vasta laborado alportis siajn fruktojn ankaŭ en la provinco. Eble la plej vigla movado estis en Pozsony / Pressburg (nun Bratislavo), kie la 2-an de junio 1912 okazis standardofesto, partoprenita ankaŭ de Esperantistoj el Vieno.

Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL)

En 1913 fondiĝis la Hungara Esperantista Societo Laborista (HESL - pliajn detalojn vd. tie). La fondiĝkunvenon partoprenis 30 personoj, prezidanto fariĝis Izsó Polgár, la ĉefa iniciatoro kaj en la fondo havis gravan rolon ankoraŭ József Nagy, Pál Balkányi, Mihály Zsámboky ktp. HESL eklaboris vigle, ne timante pro la malhelpoj, el kiuj unu tiutempe kaŭzis publikan pritraktadon. En Székesfehérvár la polico malpermesis la propagandan kunvenon, kun la motivo, ke Esperanto estas kvazaŭ ŝtelista lingvo ("slango"). Kiam kelkaj gazetoj atakis la policestron, lia nova motivo estis "Estas nepermesate, ke laboristoj lernu lingvon, kiun ne komprenus la labordonanto". Giesswein la 5-an de novembro 1913 faris interpelacion en la parlamento kun sufiĉa sukceso. HESL eklaboris ankaŭ province, en Kassa (Košice) Julio Baghy havis sian unuan kurson en la HESL-grupo.

1914-1933

Meze de 1914 la movado montris konstantan progreson, sed la militeksplodo igis duonsvena la tutan movadon. Ĝi mutigis la plej entuziasmajn Esperantistojn per la cenzuro, malhelpis jam de la militkomenco la Esperant-lingvan korespondadon kun la eksterlando, distranĉis la internaciajn rilatojn ("Hungara Esperantisto" 1918 okt. kaj 1919 apr.). La Verda Standardo aperis ankoraŭ kaj ĝi petis foje "la militistajn s-anojn, ke ili en la milito ĉiam portu la Esperantan stelon", sed ankaŭ ĝi ĉesis en oktobro 1915.

Nur en 1917 montriĝis kelkaj signoj de la reviviĝo. En 1918 en la milit-ekspozicio sur la Margaretinsulo (en Budapeŝto) estis ŝranko (aranĝita de Balkányi) - apud grenado de 42 cma kanono! - kiu montris interesajn dokumentojn pri la milita rolo de Esperanto. Samloke okazis vesperkunveno por honori la malnovajn pionirojn, d-rojn Loránd kaj Schatz, kiuj revenis el la militkaptiteco. László Izsó komencis presigi abunde flugfoliojn pri Esperanto. Komenciĝis regulaj grupkunvenoj, precipe laboris Geiger Elek Tolnai, Balkányi kaj Béla Rácz. En julio aperis la "Hungara Esperantisto", red. kaj eld. Péter Turzci en Szeged; kaj tiu ĉi ligilo donis freŝan forton al la movado. Ankaŭ la "Orienta Foiro" denove donis lokon por Esperanto-ekspozicio. Okazis komuna ekspozicio de filatelio kaj Esperanto.

Tuj post la militfino eklaboris sub afergvidado de d-ro Béla Rácz la Komitato por Disvastigo de Lingvo Internacia, kies ĉefa viviganto estis Balkányi, inter la membroj famaj protektantoj: Frigyes Karinthy, prof. József Balassa, prof. Zsigmond Simonyi k. a. Propagando vigla, kursoj multloke. Refortiĝo ankaŭ en la provinco. La 9-an marto 1919 okazis Esperanto-tago en Budapeŝto.

Pri la tempo de la soveta reĝimo (21 marto – 1 aŭg. 1919) ni legas en "Hungara Esperantisto" (1919, n-ro 5.), ke la publikinstruada popolkomisarejo eldonis unufoje 25.000, dufoje 5.000 flugfoliojn kaj 5.000 propagandajn glumarkojn pri Esperanto, permesis la instruadon en la alt- kaj mezlernejoj, kreis apartan Esperanto-Oficejon ĉe la poŝto, oni instruis Esperanton en 12 lernejoj kaj oficiale ĉe kelkaj institucioj, HESL eldonis kajeron en multmil ekzempleroj pri la komunistaj celadoj, ricevis belan klubejon, ktp. Sed Esperanto estis uzata ankaŭ de la kontraŭrevolucia registaro en Szeged, kie tri Esperantistoj estis envokataj en la ministerion por propagandaj aferoj.

La politiko, ĉefe la dispecigo de Hungarlando per la Traktato de Trianon, influis la Esperanto-movadon ankaŭ en la postaj jaroj. La naciismo plifortiĝis kaj kelkaj gravaj institucioj, kiel la Universitato en Budapeŝto, Scienca Akademio aperigis siajn broŝurojn kontraŭ la trianona traktato ankaŭ en Esperanto. Tiaspecan broŝuron eldonis jam ankaŭ la bolŝevika registaro, tiun celon havis la 5 n-roj de la "Hungara Revuo", sed la plej ampleksan laboron plenumis de 1928 la Hungara Nacia Asocio, kiu aranĝis eksterlandajn vojaĝojn de d-ro Gyula Lukács kaj István Puskás, sendis flugfoliojn al miloj da adresoj de Esperantistoj ktp.

La reorganizo de la societoj post la militaj kaj revoluciaj tempoj okazis kontentige. La budapeŝta grupo de HES akiris por jaroj konstantan kunvenejon en la Socia Muzeo, kie oni aranĝis regule kursojn, kunvenojn, literaturajn vesperojn. En januaro 1921 Julio Baghy revenis el la siberia militkaptiteco kaj gvidis kurson en HES (poste multajn aliajn), kies partoprenantoj fondis la grupon ERA. Ĝiaj 18-25 membroj laboris tre aktive dum kelkaj jaroj (1921–1924), gvidis kursojn, aranĝis la gazetservon Esperanto-festenojn. La redakta komitato de la periodaĵo "Literatura Mondo" varbiĝis plejparte el tiu ĉi grupo: J. Baghy, Balkányi, Béla Bayer (la lasta verkis gramatikon por la revuo "Tolnai Világtapja"). En 1921 post la 13-a UK en Prago okazis bone vizitata postkongreso en Budapeŝto, per la persista laborado de ERA, kun multaj aranĝaĵoj.

Kongresoj (1922-1934)

En 1922 oni jam aranĝis la IV-an landan kongreson en Miskolc, kie ĉeestis 214 E-istoj el 19 lokoj. Tiuokaze oni fondis la Hungaran Esperanto-Instituton, kiu funkciis dum kelkaj jaroj, sub la gvidado de polic-kapitano d-ro Vince Tóth kaj ĝia ĉefa merito estis, ke ĝi eldonis unu el la ĉefverkoj de la hungara literaturo, "La Tragedio de l' Homo", de Imre Madách, en la majstra traduko de Kálmán Kalocsay. Kaj de tiu ĉi tempo la literaturo havis gravan rolon en la hungara movado, almenaŭ pro la fakto, ke Baghy kaj Kalocsay, du eminentaj verkistoj de Esperanto, estas hungaroj, kaj mem Literatura Mondo (LM) aperis de oktobro 1922 en Budapeŝto, (unua eldonanto de LM estis d-ro Tivadar Schwartz). En 1923 la V-a hungara kongreso okazis en Pécs, kiun partoprenis 190 anoj (el Pécs 90, el Budapeŝto 30, el Miskolc 14, el Kaposvár 7, el Szeged 5, el Szombathely 4 Esperantistoj ktp.). Ankaŭ la sekvaj kongresoj la VI-a en Szombathely 1924, la VII-a en Budapeŝto 1925 (tiam la nova budapeŝta radio ebligis tuthoran koncerton de LM), la VIII-a en Gyöngyös 1926 faris plimalpli da propagando. En 1924 post la 16-a UK en Vieno la budapeŝtaj Esperantistoj denove aranĝis postkongreson, kiu revekis multajn izolajn Esperantistojn, kiujn ne interesas la propagandaj aŭ organizaj laboroj.

La terenoj de la laborista societo estis ĉefe la sindikatoj, la organizaĵoj de la socialdemokrata partio. Ĝis 1921 HESL fondis 6, ĝis 1929 30 grupojn, el kiuj tiam funkciis 22 grupoj. HESL superis en kelkaj rilatoj la neŭtralan societon: la instruado, la supera kurso (gvidita dum jaroj de Baghy), la biblioteka afero, la propagando estis prizorgataj pli sisteme, la societo havis eĉ kantistaron de 1922 ĝis 1927, sub profesia gvidado, eble la unuan Esperanto-kantistaron tiom ampleksan en la mondo. La ĉefan organizan kaj administran laboron de HESL plenumis de 1924-1930 kiel oficista Vilmos Bleier.

Statistiko

Jen kelkaj ciferoj pri la evoluo de la du societoj. HES havis en 1909 100 en 1910 200, en 1912 241, en 1913 128, en 1914 113, en 1921 98, en 1922 329 anojn (9 grupoj), en 1923 435, en 1924 537, en 1925 524, en 1928 105, en 1929 116, en 1930 132, en 1931 123, en 1932 214 anojn. HESL havis en 1922 1000 anojn, en 12 grupoj, en 1923 510 anojn, en 1924 836 anojn, el kiuj 702 estis aktivaj, 134 subtenantaj, en 1925 1097 (852 kaj 245), en 1926 1415 (947 kaj 468) en l927 1467 (868 kaj 599), en 1928 1331 (868 kaj 463) en 1929 1397 (948 kaj 440), en 1930 234, en 1931 372, en 1932 697, en 1933 826 anojn. En 1928 el la 868 aktivaj anoj estis 699 viroj kaj 169 virinoj; la subtenantaj anoj estis ĝenerale kursanoj.

Rilatoj al ŝtataj instancoj

La sinteno de la magistratoj ne estis unueca rilate al Esperanto. Ekz. HESL laŭ interveno de la socialdemokrata partio ricevis de la ĉefurbo de 1926 ĝis 1931 jaran subvencion, sed samtempe en multaj provincaj lokoj diversaj magistratoj malhelpis la organizan laboron. Eĉ la neŭtrala HES devis plendi kelkfoje. En 1923 oni anoncis el Debrecen, ke la "grupfondiĝon malhelpas la konduto de la polico kaj oficialaj rondoj". En 1925 la departementa magistrato malpermesis la fondon de HES-grupo en Mezőkövesd, kaj la motivoj estis i. a., ke la klereco de la loĝantaro havas tiel primitivan gradon, ke eĉ la elementa instruado ne havis kaj ne havas la deziratan rezulton; ke la instruhorojn oni uzos eble por disvastigi kontraŭŝtatajn klopodojn ktp.: kaj la direktoro de la loka realgimnazio ne donis ejon por kurso, "ĉar la Esperantistoj estas komunistoj".

Ĝenerale ĉefe en la unuaj postmilitaj jaroj la kvinpinta verda stelo kaŭzis multajn suspektojn, eĉ kelkfoje ofendojn. Mem la laborista societo konstante plendis pro burokrataj malhelpoj kaj kelkaj socialdemokrataj deputitoj Anna Kéthly, F. Reisinger, K. Peyer, L. Kabok kaj G. Malasits parolis pri la malhelpadoj en la parlamento. Ili menciis ankaŭ la motivojn de la malpermesoj, ekz. "la loka grupo en Pécs havas nur 26 tiajn anojn, kiuj havas anoncitan loĝejon, pro ĉi tiu malgranda anaro la loka grupo ne povas servi la komunan intereson, eble nur la individuajn interesojn de la anoj" (1927); "estas pli necesa la instruado de la hungara lingvo kaj la ortografio" (Tótkomlós, 1927); "la laboristaro havas tute sufiĉan terenon por la memklerigado eĉ krom la scio de Esperanto" (Pomáz, 1927); "la Esperantistoj antaŭvideble interrilatiĝos kun eksterlandanoj" (Orosháza, 1929) "kurso en privataj loĝejoj ne estas permesebla pro higienaj motivoj kaj ankaŭ pro tio, ĉar tie la polica kontrola estus neebla" (Újszentiván, 1927). Kelkloke oni konfiskis eĉ la Esperanto-lernolibrojn, ekz. en Miskolc en 1925. (Vidu: Hungara Heroldo, 1929. B. 6. Halka: Historio de HESL). En 1928 la estraro de la vilaĝo Csév alvokis la Naturamikan Societon en Újpest, kiu apud la vilaĝo konstruis "Esperanto-fonton", ke la fonton oni senprokraste malkonstruu kaj la Esperanto-surskribon oni deprenu, aŭ la fonto ricevu alian nomon. Nur post unujara batalo oni sukcesis savi la Esperanto-surskribon, sed la fonton mem kelkaj vilaĝanoj detruis. Plej interese estis, ke la ministerio por internaj aferoj ne konfirmis la regularon de la Hungara Oficista Esperanto-Ligo, kiu fondiĝis la 30-an de oktobro 1927, kaj kies preskaŭ ĉiuj anoj estis konservativuloj.

Sed ne ĉie kaj ĉiurilate montriĝis nekomprenemo aŭ malamikeco, restis multaj eblecoj por la laborado. En 1926 la organiza forto de HES grave refalis, "Hungara Esperantisto" ĉesis aperi, ankaŭ Hungara Esperanto-Instituto bankrotis kune kun LM, kiu reaperis nur en 1931; jam en januaro 1926 fondiĝis la gazeto Hungara Heroldo (Lajos Kökény), 22-an jun. ĉefe laŭ iniciato de deputito Frahwirth Hungara Katolika Esperanto-Societo, kelkaj famuloj, kiel Rákosi, Karinthy, Vikár, Surányi, Hegedüs, Falu aperigis amikajn artikolojn pri Esperanto.

Esperanto en hungara turismo kaj komerco

La fremdultrafikaj oficejoj kaj la Internacia Foiro eldonis jaron post jaro tre multajn prospektojn. La prospekto de la Ĉefurba Fremdultrafika Oficejo (Budapest V., Deák Ferenc u. 2.) "Vizitu Budapeŝton, la Reĝinon de la Danubo" en 1931 aperis en 20.000 ekzempleroj, kaj ankaŭ en la antaŭaj kaj postaj jaroj oni eldonis grandegan kvanton da prospektoj, ekz. la "Plano de Budapeŝto" kun detalaj klarigoj aperis en 1931 en 5.000 ekzempleroj. La Budapeŝta Internacia Foiro (V., Alkotmány u. 8.) laŭ sia oficiala komuniko ricevas jare ĉ. 1.000 leterojn kaj kartojn en Esperanto, kaj en 1932 la eldonnombro de la Esperant-lingvaj afiŝoj: prospektoj, kalendaretoj, glumarkoj superis 45.000. Per la Esperanto-propagando la Foiro ricevas vizitantojn precipe el la najbaraj landoj. Ambaŭ institucioj estas kontentaj pri la uzo de Esperanto, kaj tiu ĉi daŭra sukceso estas dankebla precipe al Balkányi.

En 1928 kelkaj kongresoj (stenografia, fremdultrafika, finnugra) donis bonan okazon paroli pri aŭ en Esperanto. La Fontaine Literatura Societo aranĝis dufoje sukcesajn Esperanto-koncertojn. Mezeŭropa Konferenco de Esperanto en Budapeŝto en 1928 akcentis la internaciajn rilatojn de Esperanto. Dumtempe multaj grupoj de HES disfalis, inter la restintaj la grupo en Debrecen sukcesis akiri sufiĉan aŭtoritaton, eĉ ĝeneralan helpon de la loka gazetaro.

21-a UK Budapeŝto 1929

Komence de aŭg. 1929 estis abunda rikolto de la multaj semadoj: al la 21-a UK en Budapeŝto oni venigis ĉ. 1000 eksterlandajn samideanojn krom la enlandanoj. Granda aro da laboruloj, inter ili ĉefe la prez., József Mihalik, sekretarioj Pál Tolnai kaj Balkányi la kasisto Elek Tolnai, faris certa la eksterordinaran sukceson. Kvankam ne ĉiuj magistratoj helpis la gravegan fremdultrafikan aranĝon, aliaj kontribuis sufiĉan subtenon, eĉ subvencion de la ĉefurbo kaj de la ministerio por edukado. La kongreson oficiale invitis la ĉefurbo kaj la Societo Budapeŝto-Banurbo. Kiel kutime, tre multaj altranguloj aŭ famuloj estis patronoj (nur la ŝtatestro Miklós Horthy ne akceptis) aŭ honoraj anoj, la gazetaro skribis multe pri la kongreso, la plej amika sinteno montriĝis ĉe la gazeto "Magyarság", kiu enpresis ĉiutage unu-dupaĝajn artikolojn dum la kongreso en hungara kaj Esperanta lingvoj. La film-oficejo faris kinofilmon, la radio peris koncerton kaj intervjuon de fremduloj. Certe la UK estis la plej efika propagando dum la tuta ekzisto de Esperanto en Hungario.

Similaj, sed relative malgrandaj aranĝaĵoj, kiel la XV-a Katolika Kongreso en 1930 (d-ro Lukács kaj István Zöldy) kaj la postkongreso en 1931 (Béla Szász kaj d-ro Ferenc Szilágyi) estis ankaŭ sukcesaj. La enketo, aranĝita de la "Hungara Esperanto-Jarlibro", en 1931, pruvis, ke Esperanto jam havas multajn amikojn inter la verkistoj, scienculoj kaj pedagogoj. HES ricevis en 1930 subvencion da 2000 pengoj de la ĉefministerio, 800 pengojn en 1931 de la ĉefurbo.

Tamen en kelkaj rilatoj ĝi ne havis sukcesojn. Ekz. la instruado en mezlernejoj estas permesata per ministra ordono jam de 1920, sed ĉiujare oni instruis Esperanton nur en kelkaj lernejoj kaj kun malgranda sukceso. Kaŭzoj: laŭ la ordono HES rajtas aranĝi kursojn por la lernantoj, sed ne rajtas postuli lernkotizon kaj la ministerio ne publikigas la permeson en sia oficiala organo. Alia grava batalkampo estas la radio, sed ĝis nun oni dissendis nur kelkfoje Esperanto-paroladojn.

Skoltoj

Multe pli sukcesa estas la laboro ĉe la skoltoj, nova tre sukcesa tereno de Balkányi. En 1931 estis malgranda internacia tendaro apud Budapeŝto, oficiale invitita de Hungara Skolta Federacio. De 1931 oni aranĝis multajn kursojn inter la skoltoj, por uzi ĝin dum la mondtendaro en aŭg. 1933 en Gödöllő (apud Budapeŝto); la ĵamboreo alportis rimarkindan sukceson por Esperanto.

En sept. 1932 laŭ iniciato de HES (Kökény) fondiĝis Esperanta Ekzamena Komitato, sub prezido de eksministro d-ro Ágost Benárd. En okt. 1932 la Hungara Esperanto-Muzeo en Nagymaros fondiĝis sub gvidado de d-ro József Takács (ĉefsekretario kaj gvidanto de la HES-laboro ĝis 1927). En dec. 1932 József Miĥalik fondis la Hungaran Esperanto-Pedagogian Societon. En februrao 1933 aperis grava verko, la Hungara Antologio, unu el la plej valoraj samspecaj libroj. En majo 1933 la hungara poŝto 1aŭ iniciato de la ĝeneraldirektoro barono Szatay eldonis oficialajn poŝtkartojn kun Esperanto-teksto. Esperanto estas daŭre uzata ankaŭ en la stenografa oficejo de la Parlamento, kie kun subteno de la ĉefo d-ro Siklóssy oni aranĝis pere de Esperanto internacian profesian enketon kaj fondiĝis kolektejo de profesiaj dokumentoj.

Malgraŭ la krizaj tempoj kaj ĉefe la senlaboreco, Esperanto ŝajnas konservi sian ĝisnunan staton (t.e. stato de 1933), eĉ sukcesoj montriĝas en diversaj rilatoj, sed la nuna socia kaj politika stato ne donas esperon por rapida progreso de Esperanto en Hungario.

Pliaj menciindaj esperantistoj aktivaj antaŭ 1914

Esperantistoj, kiuj multe laboris antaŭ la unua mondmilito (krom la menciataj aliloke) alfabete laŭ hungaraj lok-nomoj:

En la unuaj jaroj post 1918 en Vác Rafael Bartal, en Miskolc la fratoj Győri-Nagy, poste prof. Lajos König, en Diósgyőr-vasgyár L. Szabó, en Füzesabony Erno Reinitz, en Győr György Steiner estis la gvidantoj de la laboro.

Pluaj fervoraj anoj de ERA estis: Lászlo Zimmermann, d-ro Jozsef Mátéffy, Imre Redely, Erzsébet Székely, Károly Bodó, Lajos Totsche.

Ĉefaj centraj gvidantoj de HESL estis de 1918 Mihály Zsamboky, Gyula Kethly, Áron Mészáros, János Toman K. Schreiter Artur Schwarez, János Sturm, Laszlo Izso, Le& Hercz, Bela Schuller, Ferenc Csikos, József Nagy, József Batta, György Tóth, Katalin Hámán, Ferenc Polgár, Vilmos Bleier, Béla Bleier, Ferenc Farkas, Béla Farkas, Tibor Czitrom, Boriska Szerémi, Andor Glanez, Miklós Kertész (parlamentano), Ernő Langfelder, Ferenc Kabok, Imre Baranyat, Dezsö Sándor, Ferenc Prohászka, Károly Stern, Sándor Berger, Antal Schlesinger, Géza Horváth, Ferenc Braun, Zoltán Fürst, Gyula Piller, Pál Sztricskovics, Zsigmond Tieder, d-ro Ferenc Szilágyi, Géza Zachar, Ede Gischitz, Antal Szilágyi.

En provinco: Imre Tombacz (Szeged), Ferenc Korányi (Szombathely), Sándor Szalay (presisto) kaj József Tóth (Kaposvár), Mihály Szverlet, Pal Dobrovszky (Orosháza), Jozset Ruzsics (Pecs), Róza Szatmári (Hódmezővásárhely), Piroska Hadel (Békéscsaba), László Tóth kaj Lajos Kiss (Debrecen), Imre Gold kaj László Bergl (Győr), Péter Butry (Tatabánya), János Daneza (Eger) ktp.

Ĉefaj laborantoj ĉe la neŭtrala movado en Debrecen: Péter Török (mortis), d-ro István Joó, Géza Berki, d-ro Gyula Zempléni, József Mátyás, József Boczán ktp.

Stato de la Societoj en 1931

HES. Patrono eksministro dro Georgo Lukács, prez. Fr. Karinthy, afergvid. vicprez. Kökény, vicprez. d-ro Loránd, ĉefsekr. kaj prokuroro d-ro Jeno Szilágyi sekr. Miklós Klein, kontr. Elek Tolnai, bibl. s-ino Sári John, red. d-ro Takács, klubmastro Mária Kleinberger Enspezoj en 1931 651.26 pengoj (P) (kotizoj 388.30 P, en 1932 721.53 P (kotizoj 665,- P). Elspezoj en 1931 1537.68 P, en 1932 1267.11 P. Stato de la centra biblioteko 980 volumoj.

HESL. Prez. Arthur Schwartz, sekr. Ede Gischitz, red. Lászlo Bergl. Komitatanoj: János Csuti, Jenő Molnár, József Gémesi, Zsigmond Pap, Károly Finzler, Káoly Szabó, Károly Ernszt, Gyula Szekeres. HESL laboris ĝis febr. 1934 en la kadro de la socialdemokrata partio kaj de la sindikatoj; tiam la nomitaj faktoroj "pro materialaj kaj rilataj moralaj kaŭzoj" eksigis la societon kaj plimulto de la socialistaj E-istoj nun agadas en la partio kaj sindikatoj por E.

Katolika Esperanto-Societo. Prez. M. Frühwirfh, vicprez. St. Zöldy kaj d-ro A. Marczelf, ĉefsekr. Imre Károly Kovarc.

Hungara Esperanto-Pedagogia Asocio. Prez. Miĥalik, vicprez s-inoj Szvoboda kaj Ilona Barabás (Reiszmann), ĉefsekr. István Ferenczy, kas. Valéria Péteri (Politzer).

Esperanto-Sekcio de Hungara Nacia Asocio. Gvidanto d-ro St. Puskás, anoj Zöldy, Marczell, Kovarcz.

Skolta Esperanto-Rondo. Prez. O. Schelken, gvidantoj. P. Balkányi kaj I. Papp, sekr. Garam, Thuranszky kaj Ritter.

Literaturo

Aŭtoroj de propagandaj broŝuroj: Altenburger, Boda, Kovacs, Kökény, Lombos, Marich, Mihalik, Pázmány, Schuller, Takács, Tholt, Tieder. Aperis 40 diversaj lerniloj hungaraj. Aŭtoroj de la pli grandaj lernolibroj Baghy, Bano (ankaŭ por blinduloj), Barabás, Lengyel, Medgyesi, Polgár, Szilágyi, Török, Lernolibro de HESL; tiuj de vortaroj: Takács (E-H, H-E), Toman (E-H, H-E), Török, Schatz. – Pli gravaj tradukaĵoj el la hungara literaturo: Hungara Antologio, red. de Kálmán Kalocsay, Imre Madách: Tragedio de l' Homo, Sándor Petőfi: Johano, la brava: Frigyes Karinthy: Morgaŭ matene; ĉiuj tri tradukitaj de Kalocsay; Karinthy: Norda vento; Mihály Babits: La cikonikalifo, ambaŭ trad. de Bodó; Herczeg: La marĉfloro, trad. de Göltl; Kálmán Mikszáth: La fantomo de Lublo, trad. de Forster; Mór Jókai: Du noveloj, trad. de Lutzenbacher, ktp.

Rimarko. La artikolon tralegis aŭ kompletigis Baghy, Balkányi, König, Loránd, Rózsi Tolnai-Göndör. J. TAKÁCS.

1933-1945

1945-

Post la falo de la socialisma reĝimo elformiĝis pluralismo ankaŭ en la Esperanto-movado. Fondiĝis pluraj, agemaj organizaĵoj - jure samrangaj al la antaŭa landa asocio - kaj anstataŭ la pli frua centrisma sistemo elformiĝis paraleleca strukturo.

En la jaro 1990. memstariĝis la antaŭa junulara sekcio, kaj estis juĝeje registrita Hungara Esperanta Junulara Asocio (6.Pk.62350/3 - 2445/1990.07.17). HEJ estas membro de TEJO, kaj nombras ĉ. 800 membrojn. Ekde 1987 estas ĉiujare organizata de HEJ fama internacia aranĝo IJS, Internacia Junulara Semajno.

Same en la jaro 1990 estis fondita Kultura Esperanto-Asocio, en internacia medio poste konata kiel "Esperanto-Centro Eventoj", inter kies membroj troviĝas ekonomikistoj, inĝenieroj, entreprenuloj kaj komputilaj fakuloj. Ĝia prezidanto ekde la fondo estas Szilvási László.

Inter 1991-1993 fondiĝis deko da fakaj, regionaj aŭ urbaj E-societoj. Granda parto de ili post kelkaj jaroj estas malfondita, sed kelkaj daŭras funkcii ankaŭ nun.

La 11-a de aprilo, 2004: mortas la ĉefsekretario de HEA, Hungaria Esperanto-Asocio, Oszkár Princz

Ĉiujare 6000 ŝtate rekonitaj ekzamenoj

En Hungario okazas ŝtate rekonitaj ekzamenoj pri Esperanto. Studentoj bezonas por fini siajn studojn, depende de la altlernejo, konfirmon pri lingvokono en unu aŭ du fremdaj lingvoj libere elekteblaj. Eblas elekti ankaŭ Esperanton. Inter 1995 kaj 1999 okazis jare ĉ. 500 tiaj ekzamenoj, ekde 2000 okazis kresko kaj ekde 2002 ĉiujare estas ĉ. 6000 ekzamenoj. La kaŭzo estas malpli la entuziasmo pri la lingvo mem - ĉefe kaŭzas tion, ke Esperanto estas lernebla multe pli rapide ol aliaj lingvoj. Sume ĝis 2007 tiel okazis pli ol 40.000 ekzamenoj. Necesas konscii, ke tio ne signifas same multajn personojn, eble nur 30.000, ĉar la nombro inkluzivas la malsukcesojn kaj sekve la ripetojn. Pli detala teksto el 2005 sur Instruado de Esperanto en Hungario, krome raportoj 1 kaj 2 el 2007.

Resumo

  • 1897 la unua esperanta lingvokurso en Hungario gvidata de Gábor Bálint, profesoro pri lingvisliko de la Universitato de Kolozsvár (Cluj-Napoca)
  • 1902 fondo de Unuiĝo de l’Hungaraj Esperantistoj (Magyar Eszperantisták Egyesülése), la kvara tutlanda esperanto-organizo en la mondo.
  • 1911 fondo de Hungarlanda Esperanto-Societo (Magyar Országos Eszperantó Egyesület - MOEE), inter ĝiaj prezidantoj troviĝis ankaŭ la fama verkisto Frigyes Karinthy (kvankam li mem neniam parolis la internacian lingvon)
  • 1922 apero de la gravega revuo de beletro, Literatura Mondo, redaktoroj: Julio Baghy kaj Kálmán Kalocsay
  • 1929 la 21a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 1200 partoprenantoj
  • 1930 fondo de la Internacia Esperanto Instituto en Hago kun la celo disvastigi la specialajn instrumetodojn de la pastro Andreo Cseh
  • 1950 MOEE malfondas sin pro oficiala ŝtata devigo
  • 1955 fondo de Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (Magyarországi Eszperantó Tanács), unua ekspiro post paso de la stalinisma diktaturo en Hungario
  • 1960 fondo de Hungara Esperanto-Asocio (Magyar Eszperantó Szövetség - MESZ), la sekvan jaron HEA fariĝas Landa Sekcio de UEA
  • 1961 apero de Hungara Vivo, grava kultura revuo de Esperantio dum dudekkvin jaroj, ĉefredaktoro: Ludoviko KÖKÉNY
  • 1966 la 51a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 3975 partoprenantoj kaj la 22a Internacia Junulara Kongreso en Pécs kun 900 partoprenantoj; eko de esperantologia fako en la universitato ELTE (Budapeŝto) kun la gvido de István Szerdahelyi
  • 1980 apero de Plena Analiza Gramatiko, komuna verko de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay
  • 1983 la 68a Universala Kongreso en Budapeŝto kun 4834 partoprenantoj kaj la 39a Internacia Junulara Kongreso en Debrecen kun 672 partoprenantoj
  • 1987 komenco de la konata internacia aranĝo-serio Internacia Junulara Semajno, IJS.
  • 1989-1990 post la reĝimŝanĝo elformiĝo de pluralisma sistemo ankaŭ en Esperanta movado. Naskiĝo de novaj Esperanto-organizoj sendependaj de la antaŭa centrisma HEA.
  • 1990 naskiĝo de la asocioj Hungara Esperanto-Junularo (HEJ, Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség, landa sekcio de TEJO) kaj Kultura Esperanto-Asocio KEA (konata kiel Esperanto-Centro Eventoj)
  • 1992 apero de la plej ofta Esperantlingva gazeto, Eventoj, ĉefredaktoro estas László Szilvási; redaktadon de Esperanto, oficiala organo de UEA transprenas alia hungaro: István Ertl.
  • 1993 Internacia PEN Klubo akceptas la aliĝon de Esperanta Sekcio, ĝia prezidanto estas la konata verkisto István Nemere
  • 1999 la 55a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Veszprém
  • 2000 La instanco "Fremdlingva Kleriga Centro" (Idegennyelvi Továbbképző Központ, ITK) ricevas akredititan rajton organizi ŝtate rekonitan ekzamenojn ankaŭ pri Esperanto, kaj per tio komenciĝas la amasa lernado de la lingvo
  • 2004 Lingvoscienca Instituo de Hungara Scienca Akademio deklaras, ke Esperanto apartenas al la kategorio de vivaj lingvoj.
  • 2008 la 64a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Szombathely (Sabatejo)

Literaturo

  • 1993: Rátkai, Arpád. Historio de Hungaria Esperanto-Movado. Kondoros: [IEK] 1993. 1 aŭdkasedo (daŭro 90 minutojn) Kondoros, 19-07-1993.
  • 1989: Rátkai, Arpád. Kiu estas kiu? La distingitoj pro esperantista agado en Hungario. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio 1989, 55 p.
  • 1987: Esperantaj libroj el Hungario. Budapest: HEA 1987, 16 p.

Vidu ankaŭ