Esperanto-movado en Katalunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La lulilo de Esperanto estis la ĉefurbo Barcelono, kvankam la unuaj Esperantistoj aperis en proksimaj Katalunaj urbetoj. Barcelono, ĝiaj najbaraj urboj Sabadell, Terrassa kaj Manresa ĉiam liveris al la nacia Esperanto-movado la plej grandan nombron de batalantoj kaj pioniroj. La movadon nutris du grandaj kaj romantikaj idealoj, kiuj ofte konvulsie subskuis la ordon regantan en tiu tempo: proletoj kaj katalunaj naciistoj. Ambaŭ trovis en la alpreno de lingvo internacia partan solvon de iliaj idealistaj sopiroj. La proletoj vidis en Esperanto la plej praktikan solvon por la starigo de solida interrilato kun samklasaj eksterlandanoj.

La direktado de la movado ĉiam estis en la manoj de tiuj personoj, kiuj en la ne-Esperanta vivo estis sentemaj patriotoj, kaj ilia agado en la Esperantista kampo estis vole-nevole iom saturita de iliaj patriotaj kredoj, kiuj forte akcentiĝis, kiam iu afero ektuŝis la prilingvan demandon. "Kataluna lingvo la unua, Esperanto la dua lingvo por ĉiuj", estis ambaŭ esprimoj, kiuj pulsis en iliaj koroj kaj elfluis el iliaj lipoj. La hispana lingvo oficiala kaj deviga lingvo en tiu tempo estis sisteme flankenlasata. Egale okazis ĉe la tiam ekzistantaj Esperanto-organizaĵoj "Espero Kataluna" kaj KEF, kiuj ĉiam zorge konservis sian sendependecon kaj rekte interrilatis kun la Centra Oficejo de Paris.

Antaŭ 1900[redakti | redakti fonton]

La ideo pri lingvoj universalaj interesis en ĉiuj tempoj multajn eminentulojn katalunajn, el kiuj elstaras, pro iliaj projektitaj sistemoj, Ramon Llull, filozofo de la 13-a jarcento, kaj Sinibald DE MAS, aŭtoro de atentinda pazigrafio en l863. Ankaŭ en 1833, la poeto de la kataluna literatura renaskiĝo, Bonaventura Carles Aribau pledis pri alpreno de lingvo universala.

En la lastaj jaroj de la 19-a jarcento apenaŭ ekzistis Esperantistoj en Katalunio. La malmultaj volapukistoj, kiujn enkalkulis Katalunio, aŭ tute forlasis sian aferon, aŭ nur tre malfrue aliĝis al Esperanto. Ekzemple doktoro Josep Bŭó el Montcada nur ĝis l903 enviciĝis al Esperanto, eble kiam jam ne plu ekzistis al Volapuk espero pri savo.

La unua Esperantisto en Katalunio. certe estis Josep Vidal Llopart el Vilanova i la Geltrú, kiu skribis diversajn artikolojn en Esperanto por gazeto "Esperanto" aperinta en Santander. Krom tio, li fondis rondeton Esperatistan en sia naskiĝloko, kie li mortis en 1905, transdoninte sian Esperanto-bibliotekon al la tiea "Biblioteca-Museu Balaguer". Ekzistis en tiuj komencaj tempoj ankaŭ diversaj pastroj, kiuj konis Esperanton, sed iliajn nomojn oni trovas nenie, kvankam ili faris meritan taskon en siaj rondoj, precipe en la ordeno skolapiuloj (Escoles Pies).

Unuaj tempoj (1900-1907)[redakti | redakti fonton]

En dec. 1901 aperis la sola persono, kiu donis efektivan puŝon al E: Alfons Sabadell el Barcelono. Li fariĝis E-isto pere de Almanako de librejo Hachette el Parizo, en kies paĝoj aperis kurso de E. Li tuj sentis sin kaptita, ne nur de la facileco de la lingvo, sed de ĝia enblovita "interna ideo", kiu liveris al li ĉiujn konvinkajn argumentojn por altiri novajn simpatiantojn, inter kiuj troviĝis Vicente Inglada Ors, staba kapitano kiu, loĝante tiam en K., multe helpis al 1a disvastigo de E. Baldaŭ ĉiuj simpatiantoj kuniĝis kaj fondis la unuan grupon en K. (1904), kies prez. fariĝis Sabadell; kunlaboris Inglada, Ribot, González de Escadón kaj aliaj, plejparte el ili militistoj. Oni aperigis artikolojn pri E en diversaj K-aj gazetoj, kaj iom post iom la unuaj semoj fruktiĝis en Sabadell, Terrassa, Manresa, Figueres, Igualada, Vilanova i la Geltrú, Cardona kaj aliaj ne tiom gravaj urbetoj.

La nova grupo preparis la unuan publikan kurson. Inglada estis gvidanto de 25 partoprenantoj, en unu ĉambro de "Academia de Taquigrafia", ĉe strato Portaferrissa. Post tiu kurso la grupo akiris freŝajn fortojn, inter kiuj rimarkinde laboris Rosals kaj d-ro Bremon. Sed jam de la komenco ekestis disputoj inter la grupanoj, pro la klarigado de la kursoj en hispana lingvo anstataŭ en kataluna. Por eviti disfalon de la grupo, Sabadell kreis novan grupon por la nekontentuloj kun la nomo "Verda Ĉambro", sed ĝi malaperis post mallonga tempo.

Intertempe fondiĝis novaj grupoj en Manresa kaj Cardona, kaj novaj batalantoj aperis en multaj K-aj urbetoj, en ilia plejnombro pastroj. La kvanto de K-aj E-istoj en tiu frua tempo (dec. 1903) atingis apenaŭ la nombron 100.

En la lastaj monatoj de 1904 aperis nova pioniro, Paul Berthelot, kiu sentis fortan simpation al la tiutempa katalunisma movado kaj faris multajn klopodojn por arigi la K-ajn E-istojn ĉu apartenantajn al la franca aŭ hispana ŝtatoj. En dec. 1901 li starigis en Ceret (Fran.), la urbo kie li loĝis, la Ligon kun la nomo "Aplec Esperantista de Catalunya". Sekvis tiun fondon la apero de ĝia organo "Espero de Katalunujo" (aperis nur trifoje), la unua E-ista gazeto aperanta en K. Tiu "Aplec" baldaŭ enkalkulis 100 membrojn, dissemitajn en ambaŭ flankoj de la Pirenea montaro, Delegitoj en Barcelona, Perpinyà, Manresa, Cardona, Béziers, Ceret, k a. komencis labori por la nova landa societo, kiu jam anoncis por la pentekosto de 1905 sian unuan ĝeneralan kunvenon aŭ kongreseton en Barcelona. Dudek francoj veturis al Barcelona, inter kiuj, krom Berthelot, troviĝis Emile_BOIRAC, Théophile Cart, Jeanne Flaurence, k. a. Tiu kunveno ne vekis ian intereson ekster la ne E-ista publiko, ĉar ĉiuj kunvenoj kaj festoj okazis tre intime inter ili. En societo "Esquerra de l'Eixample" oni okazigis literaturan feston, kiu konsistis el deklamoj, kantoj, paroladoj en franca lingvo, hispana lingvo, kataluna lingvo kaj E-a lingvoj, kaj fine oni reprezentis komedieton de Samuel Meyer "La Supujo", tradukitan de Berthelot. Vespere, kiel kunfrata adiaŭo, oni aranĝis festenon en la restoracio "Maison Dorée", kie regis entuziasmo kaj amikeco inter la E-istoj, apartenantaj al tri nacioj: francoj, hispanoj kaj katalunoj.

Kelkajn monatojn poste okazis en Boulogne-sur-Mer la UK 1905 (1905), K. havis sian reprezentanton en tiu kongreso Sabadell, kiu revenis en sian urbon kun kapo ŝtopita de novaj ideoj kaj propagandplanoj, kaj preta rakonti siajn impresojn al siaj kamaradoj.

Intertempe en Barcelona unu el la novaj varbitoj de Sabadell faris rimarkindan propagandon por E de la kolonoj de la revuo "Joventut", organo de la katalunisma movado. La redaktoro de tiu revuo, konata verkisto kaj unu el la tiamaj gvidantoj de la katalunisma movado, Frederic Pujulà i Vallès, fariĝis fervora E-isto kaj li direktis la propagandon grandparte en la katalunismajn mediojn. Al paroladoj, malfermo de E-istaj rubrikoj en multaj gazetoj, artikoloj, ktp. estas prefere dediĉata lia tuta laboro. Du monatojn post la kongreso de BsM li malfermis kurson en la katalunisma societo "Progrés", antaŭ multa ĉeestantaro. Sed la 25 nov. de 1905 okazis kontraŭkataluna ribelo de hispanaj militistoj kaj ĉiuj katalunisma gazetoj kaj societoj estis malpermesataj. La kurso en "Progrés" ĉesis, Pujulà devis forkuri en Francujon kaj resti en ekzilo dum kelkaj jaroj.

Malgraŭ tiuj subitaj malagrablaĵoj, unu monaton (dec.) post lia foriro, estis fondata la unua serioza societo E-ista, kiu rapide etendas siajn radikojn tra la tuta lando: "Espero Kataluna", kiu dum 1906-07 disvolvis grandan propagandon. Pujulà (kvazaŭ patro de tiu societo), daŭrigis sian laboradon el sia ekzilo mem. Aperis artikoloj kaj E-rubrikoj en diversaj ĵurnaloj, kaj li ankaŭ finpretigis la unuan E-gramatikon en K-a lingvo. En multaj urboj, urbetoj kaj vilaĝoj fondiĝis novaj grupoj, kies inaŭguran feston partoprenis, en ilia plejmulto, kelkaj pioniroj de "Espero Kataluna", doninte tiamaniere pli altan reliefon al la fondo.

Antaŭmilita epoko (1908-14). En jan. 1908 aperis "Tutmonda Espero", organo de la sociefo "Espero K-a", gazeto kiu de 1'unua momento kunligis ĉiujn K-ajn E-istojn; ĝi aperis ĉiumonate ĝis fino de 1914, en formato 20/25, 16-paĝa kaj ĝi estis unu el la plej gravaj en la tiama E-ista gazetaro, ne nur pro ĝiaj direktantoj, sed pro la abunda literaturo kaj lingvaĵo uzata. En tiu sama jaro aperis ses numeroj de scienca kaj arta revuo nomata "Stelo Kataluna" kaj eldonita en urbo Igualda. Ankaŭ aperis kelkaj E-gramatikoj en K-a kaj H-a lingvoj, tradukoj de la K-a aŭtoro Santiago Russinyol faritaj de Sabadell kaj vortaro EK prilaborita de Pujulà, kiu nur en junio de tiu jaro povis reveni el sia ekzilo de Paris.

Zamenhof salutas la barcelonan grupon esperantistan

La akcepto de Barcelona kiel urbo por la UK 1909 en 1909 vekis grandan entuziasmon inter la K-a E-istaro. Preskaŭ 50 kursoj okazis en la komenco de 1909 nur en Barcelona. En la resto de la lando, novaj grupoj kaj novaj gazetoj (tamen kun tre efemera ekzisto) aperis en ĉiu loko. "Kataluna Nacio", katalunisma gazeto; "Supren!", ankaŭ katalunisma gazeto; "Tutmonda Sonorilo", ilustrita; "Jen", humura; kaj diversaj grupa] bultenoj estas eldonitaj dum tiu jaro. La UK okazis kun granda sukceso, malgraŭ la malbona politika situacio, kiu ekregis en Barcelona unu monaton antaŭ la UK. Inter la diversaj festoj, ekskursoj, ktp. okazintaj, elstaris la festo de la Floraj Ludoj, kiu multe impresis la eksterlandajn E-istojn. L. L. Zamenhof ricevis de la tiama reĝo Alfonso 13a, la honoran titolon de Komandoro de la Ordeno de "Isabel la Catolica", kaj Sabadell en sia privata hejmo gravurigis la voĉon de la Majstro, Carlo Bourlet, Antoni Grabowski, Barono de MENIL kaj aliaj konataj pioniroj sur vaksajn malnovajn fonografcilindrojn. Tiuj cilindroj estas ankoraŭ kouservataj, kaj en 1931 KEF reproduktis en modernajn gramofondiskojn la voĉon de Z. Resume: la V-a Kongr. estis la konstruo de solida bazo, sur kiun sin apogis ĝis 1914 la tuta K-a E-movado, kiu en tiuj tempoj estis unu el la plej rimarkindaj en Eŭropo.

Jam en 1908 oni faris diversajn esplorojn kun la celo starigi tutlandan Federacion de E-istoj, sed la ekzisto de la societo "Espero Kataluna" estis por multaj personoj sufiĉe kontentiga organizado, kvankam aliaj kontraŭdiris, ke tiu societo nur kunligis la Barcelonajn E-istojn, sed ĝi ne zorgis pri la ceteraj K-aj E-istoj. Fine en la komenco de 1910 oni fondis la unuan tutlandan organizaĵon: "Kataluna Esperantista Federacio", (KEF), kies unua kongreso okazis en Sabadell en majo de la sama jaro. Tuj oni aperigis la presorganon "K-a E-isto", sub la gvido de Domenec Sardà el Sabadell, kies laboroj por la starigo de tiu Federacio merite donis al li la nomon de "1a patro de KEF". Ankaŭ li meritas tiun ĉi titoton rilate la starigon de la Internaciaj Floraj Ludoj, ĉar dum la unua kongr. de KEF en Sabadell li proponis ilian okazigon dum la venonta Kongreso en Tarragona. (Tiu valora pioniro mortis unu monaton antaŭ tiu kongreso.)

Dum tiu jaro aperis kelkaj libroj el la verkoj de la dramisto S. Russinyol, tradukitaj de Sabadell, du komedietoj en E de M. Cases, diversaj grupaj bultenoj, la duonmonata gazeto hektografita "Fulmo", sub la gvido de F. Sabaté kaj "Kataluna Katoliko", organo dum 8 jaroj de "Katolika Ligo de Katolikaj Esperantistoj".

La movado konservis ankoraŭ la impulson donitan de la UK en Barcelona, aperis kaj malaperis novaj grupetoj kaj gazetoj en diversaj partoj de la lando. Nur en Barcelona daŭris la regula aperado de "Tutmonda Espero" kaj en Sabadell la presorgano de KEF, "Kataluna Esperantisto", nun sub la zorgo de Pujulà, kiu prenis ĝian direktadon post la morto de Sarda.

Nun la tutan atenton altiris al si la nova tutlanda Federacio, kiu ĉiujare organizis landan kongreson kaj la respektivajn Florajn Ludojn. KEF arigis apud si 50 el la ekzistantaj grupoj en K.

Brile okazis kongresoj kaj Floraj Ludoj en Tarragona (1911), Terrassa (1912), Olot (1913), kaj Sant Feliu de Guíxols (1914). Ankaŭ dum tiuj jaroj okazis en kelkaj urbetoj de la provincoj Girona kaj Tarragona rimarkindaj E-istaj tagoj okaze de la ĝenerataj kunvenoj de la provincaj Ligoj. Intertempe, la 27 jul. 1911, la hispana registaro dekretis reĝan ordonon, kiu permesis la instruadon de E en ĉiuj ŝtataj lernejoj kaj Universitatoj.

La granda milito, kiel en alia] landoj, kaŭzis al la K-a movado ankaŭ malbonsortan baton. Pli ol 50 E-istoj K-aj veturis al Paris por partopreni la kongreson, kiu ne okazis. Inter la karavano estis la K-a trupo de aktoroj, kiuj dum ia UK en Barcelona reprezentis en K. la dramon de la K-a aŭtoro Adrià GUAL "Mistero de Doloro". Ili estis speciale kontraktitaj por reprezenti en tiu Kongr. la komedion de Molière "Georgo Dandin". Ĉiuj anoj de la karavano revenis krom Pujola, kiu, preninte dum sia ekzilo la francan civitanecon por eviti politikan persekutadon de la hispana ŝtato, estis mobilizita de la franca armeo. La movado mem malkreskis. "Tutmonda Espero", kiu seninterrompe aperis dum ses jaroj ne plu estis publikigata. "Kataluna Esperantisto" dum la lastaj ses monatoj de 1914 aperis nur unu fojon.

Milita kaj postmilita epoko (1915-21). Malgraŭ la forta senkuraĝiĝo sentebla en la vicoj de la E-istaro, la pioniroj klopodis persvadi siajn kunlaborantojn pri la efemera vivkapablo de la milito. Nur tiamaniere oni povis konvinki la skeptikulojn pri la bezono konservi en neŭtrala lando la plej eblan E-istan fajron neestingeblan, kiu poste taŭgos por reflamigi la cindrojn restintajn en la resto de E-ista mondo.

En 1915 dir. de "Kataluna Esperantisto", fariĝis Josep Grau Casas. Tiu ĉi presorgano aperis regule dum 1915, kun kelkaj interrompoj dum 1916, kaj unu sola numero (kiu sciigis pri la morto de Z) en 19l7. KEF sukcese ankoraŭ organizis kongreson kaj Florajn Ludojn en Vilanova i la Geltrú (1915), kaj sekvontan jaron en Reus. Dum 1918, 1919 kaj 1920 KE ne aperas, kaj ĝin anstataŭas, en malsamaj aranĝo kaj formato, "Bulteno de KEF", sub la direktado de Marian SOLÀ el Terrassa. En la daŭro de tiuj tri jaroj, la tuta afero pri KEF estas sub la zorgo de la E-istoj el Sabadell kaj Terrassa, kiuj ankoraŭ kuraĝis sukcese organizi unu Kongreson kaj Florajn Ludojn en Manlleu dum 1919.

9-a Kataluna Esperanto-Kongreso, 1921

De 1921 ĝis la hodiaŭaj tagoj. Joan Gili Norta, reveninte de la UK 1921 en Hago en Barcelonon, konvinkis sian amikon Jaume Grau Casas (kiu tiam estis sekr. de KEF) pri la nepra bezono revigligi la tutan K-an movadon, kaj en la unua momento, kiel plej facile alirebla vojo, revigligi la tutan entreprenon pri KEF. Du monatojn poste KEF alvokis al ĝenerala kunveno, en kiu oni decidis reaperigi la presorganon Kataluna Esperantisto kaj aranĝi landan kongreson kun la tradiciaj Int. Floraj Ludoj. De post tiu tempo la movado estas denove solidigita, ĉar la presorgano (nun sub la zorgo de Jaume Grau) regule kaj ĉiumonate aperas, E-kursoj grandnombre funkcias kaj oni okazigas sukcesplenajn kongresojn kaj brilajn Fortajn Ludojn. Dum tiuj ĉi 13 jaroj (1921-1933) la direktilo de la KEF-ŝipo iris de manoj al manoj de lertaj kaj fervoraj pioniroj, kelkaj antaŭ aliaj postmilitaj E-istoj: Gili, Grau, Delfí DALMAU, Sebastià Alberich i Jofré, Solà kaj aliaj, kiuj efike helpis.

Malgraŭ la malfacila politika situacio, kiu ekzistis dum sep jaroj (militista diktatoreco de 1923 ĝis 1930, persekuto kaj malpermeso de proletaj, katalunismaj, kunulaj k. a. movadoj) oni bone sukcesis aranĝi kaj okazigi kelkajn landajn kongresojn kaj Florajn Ludojn en Girona (1921), Manresa (l923), Vic (l924), Palma de Mallorca (1925), Santa Coloma de Farnés (1926), Sóller (l927) kaj Vinaròs (1928). Sed en tiaspecaj diktatorecaj reĝimoj oni celas ekstermi eĉ ta kulturajn soeietojn plej fremdajn al la politika movado. Ne mankis, do, persekuto por KEF, kiun oni akuzis pro ĝia separatista agado kontraŭ la hispana ŝtato. Kaŭzoj de tiu persekuto: la simpatio altirita por K. pere de eldono de "Kataluna Antologio", la sistema flankenlasado de la hispana lingvo sur la paĝoj de "Kataluna Esperantisto", la neaparteno al HEA, la persisto saluti la UK-jn en la nomo de la katalunoj, la rekta interrilato kun la int. E-organizaĝoj, kaj aliaj. Konsekvencoj de tiu persekutado: monpuno 500 peseta pro artikolo aperinta en Kataluna Esperantisto en 1925, starigo de malfacilaĵoj antaŭ la preparado de la kongresoj, kaj aliaj. Ekz. generalo, kiu regis Barcelonon en 1928, postulis de KEF, ke "ĝi en la estonteco ne nomu sin plu Kataluna kaj aliĝu al la Hispana Federacio, efikante tiamaniere la interfratiĝon kun la ceteraj Hispanaj regionoj". Sed la KEF-anoj, antaŭ ol akcepti similan submetiĝon, preferis en Vinaròs (kongresurbo en 1928), forlasi la subtenadon de KEF kaj atendi ĝis kiam la cirkonstancoj estos pli favoraj. Tiuj favoraj momentoj alvenis en la komenco de 1930, tri monatojn post la forigo de la diktatoreca reĝimo. Denove estas starigitaj en aŭg. 1930 la regularoj de la tradicia KEF, reaperis la presorgano KE, tuj poste sekvis dua eldono de "K-a Antologio", reprodukto de la voĉo de Z sur modernaj gramofondiskoj, inaŭguro de Z-stratoj en Barcelona, Vic, Cassà de la Selva, El Vendrell, eldono de propagandfolioj, de elementa gramatiko en K-a lingvo, okazigo de Ĉe-kursoj dum tuta jaro (1933), 16a Kongreso kaj Floraj Ludoj kun sukceso en El Vendrell (1933), ktp.

La movado en K, post la starigo de la Respubliko, rapide kreskas, precipe en la proletaj medioj, el kiuj naskiĝis kelkaj novaj grupoj kaj unu Ligo, kiu eldonas propran bultenon nomatan "Proleta Voĉo". KEF iom post iom reakiras la terenon perditan pro la diktatoreca reĝimo.

(Artikolo origine de E. CAPDEVILA el la Enciklopedio de Esperanto)

Rimarko kontraŭdira[redakti | redakti fonton]

Dum 1929-30, post la forlaso de KEF ĉe la Kongreso en Vinaroz pro politikaj cirkonstancoj, kelkaj senpartiaj kaj sindonemaj E-istoj, sub prezido de Angelo Valdepenas, entreprenis la malfacilan taskon restarigi KEF, kion ili faris sub la nomo Katalun-Baleara E-ista Federacio, (KBEF). (Kataluna E-isto, 1929-1930, n-roj 1 ĝis 9). Tio estis neŭtrala E-ista agado, kiu kreis novan generacion post la malvarmiĝo de la malnovaj pioniroj, kaj kiu kulminaciis kun la 16-a Kongreso de KBEF (19-20 apr. 1930), honoreprezidita de A. Sabadell. Tiam estis okazintaj politikaj ŝanĝoj en Hispanujo, kaj la naciemaj katalunaj E-istoj sukcesis forpeli la senpolitikajn katalunajn E-istojn, kiuj dum tiu periodo restarigis kaj regis KEF. J. ANGLADA.

Noto. Specialan dankon meritas Juan Barcelo Andreu (Palma de Mallorca), kiu post daŭraj sed vanaj klopodoj akiri artikolon pri Hispanujo insistis, ke tiu artikolo estu tamen ricevita. (Red.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]