Esperanto-movado en Mongolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-movado en Mongolio en siaj unuaj jaroj komencis kun esperantistoj kiuj ekloĝis en la teritorio de Mongolio, precipe rusaj, ekzemple N. P. Efstifeieff en Urga (malnova nomo de Ulanbatoro) en 1900 kaj I. Puĉkovskij en la rus-mongola komerca limurbo Kjaĥta en 1889[1].

Sed mongoloj mem unue eksciis pri la lingvo Esperanto nur post la sendependiĝo de sia lando, nome kiam revenis el eksterlando (1924) la plej unua mongola esperantisto Namĝil Ĥajanĥjarvaa (1885-1934). De tiam pasis jam sepdek jaroj.

Kvar ĉefaj periodoj[redakti | redakti fonton]

La Mongola Esperanto-movado estas klare difinitaj kvar ĉefaj periodoj[2].

Unua periodo[redakti | redakti fonton]

La unua periodo ampleksas la tempon de 1924 ĝis 1950. Reveninte en sian landon en 1924 N.Ĥajanĥirvaa komencis propagandi Esperanton. Li el Esperanto mongoligis la fabelojn "Pri nuda reĝo" de H. K. Andersen (Danlanda) kaj "La ĉevaleto kun ĝibo" de Jerŝov (Rusa) kaj aperigis en la gazetoj "Partia gazeto", "Unen" (La Vero). Laŭ la parolo de maljunuloj, samtempe li instruis Esperanton al kelkaj junaj lernantoj kaj oficistoj, inter ili estis juna oficisto, estonta akademiano Junŝobu Rinĉen (1905-1977), kiu plenumis gravan rolon en Esperanto-movado en Mongolio.

"En 1925 bonan propagandon por Esperanto faris en Mongolio vizito de Sovetia ses-homa aeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanhajo. Tiam okazis renkontiĝo inter Sovetia ĵurnalisto Rozenblat kaj Ĥajanĥirvaa, (kaj Esperanto servis inter ili kiel interkomprenilo", Enciklopedio de Esperanto, 2-a volumo, Budapeŝto, 1986, p. 376).

En Ulaanbaatar la unua Esperanto-kurso ekfunkciis en 1933 sub gvido de Rinĉen. Li multe laboris por tio, ke junularo konatiĝu kun Esperanto. Tiumaniere komenciĝis Esperanto-vivo en nia ĉefurbo, kie la ĉefaj laborantoj estis kamaradoj N. Ĥajanĥjarvaa kaj Ju. Rinĉen. Tiam esperantistiĝis kelkaj intelektuloj, kiel ekzemple estonta doktoro de historio D.Perlee, tipografia inĝeniero Baatarsenge kaj aliaj. Sed bedaŭrinde, ĵus komencinta Esperanto-movado en Mongolio tiam ne povis daŭri plu, ĉar en 1934-1937 estis arestitaj pro politika kaŭzo multaj intelektuloj kaj pli multo el ili estis pafmortigita. Inter ili estis preskaŭ ĉiuj, kiuj lernis Esperanton. Sinjoro N. Ĥajanhirvaa mortis en karcero (1934). Ju. Rinĉen kaj D. Perlee pasigis en malliberejo 5-6 jarojn. Unuvorte, pro la politika kaj ideologia kaŭzoj tiam Esperanto estis devigita silenti longdaŭre. La ĉefa rezulto de unua periodo estis, ke mongoloj eksciis la Internacian lingvon Esperanto.

Dua periodo[redakti | redakti fonton]

La dua periodo daŭris inter 1950-1970 jaroj. Danke al revigliĝo de Esperanto-movado en tiamaj socialismaj landoj alvenis la tempo por prizorgi pri Esperanto en Mongolio. Ju.Rinĉen verkis kaj ĉe la komenco de kvindekaj jaroj eldonis la unuan aŭtodidaktan lernolibron de Esperanto (por mongoloj).

B.Dagva, kiu lernis Esperanton en Pollando, kompilis kaj eldonis koncizan dudirektan vortaron Mongolan-Esperantan kaj Esperanto-Mongolan. Tuj post la apero de la unua lernolibro de Esperanto, fama Mongola verkisto (Gvidinto de Mongola Junularo) Lodon Tudev de sur la tribuno de Kongreso de Mongola Junularo alvokis junulojn lerni la lingvon Esperanton. En la gazetoj kaj ĵurnaloj aperis kelkaj artikoloj. Tiam la lernolibroj de doktoro, profesoro Ju.Rinĉen, kiu eldonita kun 3000 ekzempleroj tuj elĉerpitaj. Sed eklernis la lingvon malmultaj kaj poste plimulto el ili ĉesigis sian lernadon de Esperanto, ĉar krom la lernolibro kaj vortareto nenio estis por legi kaj perfektigi scipovon de la lingvo Esperanto. Meze de la sesdekaj jaroj en Ulaanbaatar, nuna eminenta film-aktoro B.Damĉaa kaj Ĉ.Dogsuren komencis lerni Esperanton kune en sama Esperanto-kurso. En Sovetio, mongolaj studentoj Ŝ.Jansanĝav en urbo Ufa kaj O.Buuvei en Moskvo vizitinte Esperanto-kurson lernis Esperanton. Sinjoro Ĉ.Dogsuren jam preparis lernolibron de profesoro Ju.Rinĉen al la dua kaj tria eldono kaj eldonigis en 1967 kaj alian lastan en 1986 (kvara eldono jam aperis en 1992).

La ĉefa rezulto de la dua periodo estis, ke oni ekhavigis al mongoloj la lernolibrojn kaj vortaretojn de Esperanto kaj aperis kvankam tre malmultaj, tamen la nombro de amantoj de Esperanto sufiĉe multe kreskiĝis.

Tria periodo[redakti | redakti fonton]

La tria periodo estis inter 1970-1990 jaroj. En jaro 1970 estis fondita Mongola Esperanto-Unuiĝo ĉe la Asocio de Mongolaj verkistoj laŭ la iniciato de kelkaj aktivaj esperantistoj. La volontula organizaĵo kelkfoje funkciigis elementajn kaj mezgradajn kursojn, kiujn vizitis pli ol cent junuloj. Komence de okdekaj jaroj Ĉ.Dogsuren mongoligis el Esperanto la tri volumojn de historia romano "Faraono" de Pola verkisto Boleslav Prus kaj la unuaj du volumoj jam eldonitaj dum tiujare kaj pli poste (la lasta tria eldonita en jaro 2001). Sinjoro B.Dorĝ (gvidis Mongolan Esperanto-Asocion dum jaroj 1992-2000) tradukis la plenan libron "La nomo de sinjoro Arne" de Sveda Nobelpremiita verkisto Selma Lagerlöf kaj eldonigis libroformate. La tradukoj faris bonan propagandon pri Esperanto.

Kvara periodo[redakti | redakti fonton]

La kvara periodo komenciĝis ekde la jaro 1990. (daŭrigota)

Esperanto en Mongolio[redakti | redakti fonton]

Esperanto enkondukitis en Mongolion komence de la 20-a jarcento. La plej unua mongola esperantisto s-ro Namjil Khayankhyarvaa lernis Esperanton en Turkio kaj li reveninte en sian landon en 1923 ekinstruis Esperanton al mongola publiko. Samtempe li elesperantigis literaturaĵojn de eksterlandaj verkistoj kaj regule publikigis ilin en tiutempaj revuoj. Tiel mongoloj ekkonis la internacian lingvon.

Sed tiutempe en Mongolio komencis politika malfacila situacio kaj pro tio la evoluiĝo de Esperanto preskaŭ ĉesis. La unua mongola esperantisto estis malliberigita pro politika falsa kulpigo kaj mortis en malliberejo. Liaj studantoj ankaŭ malliberigitaj.

Post la 2a mondmilito en Mongolio jaron post jaron pliboniĝis politika kaj soci-ekonomia situacio, kaj dank’al tio junaj mongolaj esperantistoj ekaktiviĝis. De tiam ili daŭrigis tradukadon, verkis kaj kompilis lernolibron kaj vortaron de Esperanto. Nome, juna sciencisto s-ro Byamba Rinchen kreis la plej unuan lernolibron titolitan “Aŭtodidakta Lernolibro de Esperanto por mongollingvanoj”, kaj s-ro Dagva kompilis Esperanto-mongolan vortaron, k.t.p.

Fondo de mongolaj Esperanto-organizaĵoj.[redakti | redakti fonton]

En 1970 Mongola Esperanto–Unuiĝo estis fondita de disĉiploj de la akademiano Byamba Rinchen. Tiutempe ili okazigis Esperanto-kursetojn kaj ekkontaktiĝis kun eksterlandaj esperantistoj. Eĉ partoprenis en internaciajn Esperanto-eventojn laŭ subvencio de mongola registaro.

Ironie, tiam partoprenis la Esperanto-eventojn eksterlandajn tiuj, kiuj ne parolas Esperanton, laŭ decidoj de registaraj instancoj. Tiutempe la registaro ankoraŭ suspektis la mongolajn esperantistojn kiel eksterlandaj spionoj, kaj la sekuraj instancoj kaŝe kontrolis ĉiujn leterojn de mongolaj esperantistoj ĝis la demokratia movado en 1989. Oni facile povus imagi ke en tia malfacila situacio kaj konstanta forta kontrolado de registaro, ne povis evoluiĝi Esperanto en Mongolio.

En 1992 mongolaj esperantistoj denove organizis Esperanto-organizaĵon kun nomo Mongola Esperanto-Asocio. Ĝi sufiĉe aktive agadis ĝis la 2002, kaj sukcese okazigis la 1an Mongolan kongreson de Esperanto en 2002.

Post la kongreso la membroj ŝanĝis nomon de la organizo al Mongola Esperanto-Societo kaj ĝi estis registrita ĉe la mongolia ministerio pri internaj aferoj en 2006. Mongola Esperanto-Societo aliĝis al UEA en 2009 kiel ĝia la 70-a landa asocio.

Esperanto-instruado kaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Dujaraj kursoj en la Nacia universitato, 1971 – 1973; 1973 – 1975; 1987 – 1989
  • Unujara kurso en la Mongol Medleg unuversitato, 1993 – 1994
  • Unujara kusro en la Ikh Mongol universitato, 1996 – 1997
  • 6-semajna kurso ĉe la Mongola Studentara Sindikato, 1994
  • Deviga instruado en la Kolegio de Socisciencoj, turisma fako, ekde 2007-2009
  • Komunaj tendaroj de mongolaj kaj japanaj esperantistoj, inter 1995 – 2001
  • La 1-a Mongola kongreso de Esperanto, en 2002
  • La 2-a Mongola kongreso de Esperanto, en 2008

La reprezentantoj de mongola esperantistoj jam partoprenis Universalaj Kongresoj de Esperanto en Seŭlo, Tel-Avivo, Berlino, Adelajdo, Pekino kaj Jokohamo kaj la 5-an Azian Kongreson de Esperanto en Barato.

Nuna situacio de Esperanto en Mongolio[redakti | redakti fonton]

Mongola Esperanto-Societo (fondita en 1970 kun nomo Mongola Esperanto-Unuiĝo) laŭleĝe registriĝis ĉe la Mongola Ministerio pri Justico kaj Internaj Aferoj en 2006, kiel ne registara organizaĵo. Aliĝinta al UEA en 2009, la Mongola Espeanto-Movado kontis 29 membrojn. Ĝis nun ankoraŭ ne povas regule aperigi revuon aŭ bultenon de la asocio kaj ne kutimas daŭre okazigi Esperanto-eventojn. Tamen ekaperis la retpaĝajn informojn en Esperanto ekde 2003.

Pro subemenciitaj kialoj mongola Esperanto-movado daŭre estas malforta:

  • Malmulte da esperanto-parolantoj ekzistas en la lando;
  • Oni mankas E-lernolibron, vortaron, legomaterialojn en mongola lingvo;
  • Esperanto-eventoj ankoraŭ ne oftiĝas en Mongolio;

La aktivuloj de la Esperanto-movado en Mongolio lige al la registriĝo ĉe la Mongola Ministerio pri Justico kaj Internaj Aferoj en 2006 difinis la celon disvastigi Esperanton kaj fortigi la movadon en Mongolio, jene :

  • Esperanto daŭre havas gravan rolon konstati la interkompreniĝon inter homoj, kaj eternan pacon en la mondo. Religia, ideologia kaj kultura interkompreniĝoj kaj interrespektoj estas ege gravaj por pace vivi. Same tiel, lingva unueco valoras;
  • En la mondo, precipe en internaciaj organizoj vere ekzistas lingva problemo. Por solvi tiun problemon, Esperanto havas taŭgan rolon;
  • Tre multaj homoj havas malfacilaĵojn kaj malfeliĉas pro lingva diverseco kaj lingva diskriminacio. Por eviti tiun problemon indas utiligi Esperanton;
  • La landaj Esperanto-aktivuloj sentas bezonon konigi al la publiko de Mongolio, ke danke al Esperanto oni povas interŝanĝi siajn informojn, pensojn, impresojn, kaj amikiĝi inter si kaj kune agadi por komunaj interesitaj agoj;
  • Ĉar kompare kun aliaj Aziaj landoj daŭre Mongolio estas lando de malforta Esperanto–movado, dezirindas plu plifortigi la landan movadon.

Tial ili deklaris peni plibonigi la Esperantan lingvokapablon de la membroj; multigi la membrojn; aktive agadi forlasante la egoismon kaj demokratie, forte kaj sisteme agadi.

En 2009 (?) ĉe Mongola Esperanto-Societo funkciis du Esperanto-kursetoj: la 1-a estas la kurseto de instruisto Ch. Enkhee kun 7 studantoj. La 2-a estas la kurseto de instruistino Kh. Tserendejid kun 4-6 studantoj.

En 2019 okazis IFEF-kongreso.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Mongolujo. Grandampleksa sendependa popola respubliko inter Sovetunio kaj Ĉinujo kun ĉefurbo UlanBator-Hoto (Urga). Sur teritorio de M. ankoraŭ en la unuaj jaroj de E-movado loĝis E-istoj, precipe rusaj, ekz. N. P. Evstifejeff en Urga 1900 kaj I. Puĉkovskij en rus-mongola komerca limurbeto Kjaĥta 1889. Inter la mongoloj mem la E-movado komenciĝis nur post sendependiĝo de M. for de Ĉinlando, kiam tien revenis el eksterlando en 1924 instruisto Ĥajan Ĥirob. En 1925 bonan propagancion por E faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkontiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Rozenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj E, servis inter ili kiel interkomprenilo. Pli malfrue, en 1933, multan laboron por E, en M. faris Junŝebu Rinĉino, estro de lingvistika sekcio de la scienca komitato ĉe ministerio de popolklerigo. Sub lia gvido estis organizitaj unuaj kursoj de E en Ulan-Bator-Roto en 1933.

N. NEKRASOV.


Esperantlingva verkado[redakti | redakti fonton]

  • Hans Andersen, Senvestita reĝo. Tradukinto N. Khayankhyarvaa. Fine de 1920-aj jaroj;
  • Ershov, Ĉevaleto kun ĝibo. Tradukinto N. Khayankhyarvaa. Fine de la 1920-aj jaroj;
  • B. Dagva. Mongola-Esperanto vortaro. 1964;
  • B. Rinchen, Aŭtodidakta Lernolibro de Esperanto por mongollingvanoj. 1964;
  • Boleslav Prus, Faraono /romano kun tri kajeroj/. Tradukinto Ch. Dogsuren. 1981, 1983, 2000;
  • Masayuki Saionji, Orienta Diina masaĝo. Tradukinto Ch. Dogsuren. 1994;
  • Astrid Lindgren, Leonkoraj fratoj. Tradukinto Ch. Dogsuren. 1998;
  • Fekete Istvan, Buk. Tradukinto Ch. Dogsuren. 1999;
  • Kerwud James, Kazan. Tradukinto Ch. Dogsuren. 2000;
  • Lee Chong-Yong, Esperanto en la 21-a jarcento /unua kajero/. Tradukinto Ch. Dogsuren. 2002;
  • Selma Lagerlöf, La mono de sinjoro Arne. Tradukinto B. Dorj. 1986;
  • Tibetaj fabeloj, La birdo de la feliĉo. 1995. Tradukinto Sh. Yansanjav
  • Sh. Yansanjav, Esperanto-mongola vortaro. 1995
  • Tibor Sekelj, Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo. 2006. Tradukinto Sh. Yansanjav
  • Sh. Yansanjav, Komputada vortaro: mongola-angla-rusa-Esperanto. 2003;
  • Sh. Yansanjav, Socia kaj politika vortaro en mongola, angla, rusa, franca, germana, hispana, japana, Esperanto. 2004.
  • Sh. Yansanjav, Ya. Bategshig. Lernolibro de Esperanto por mongollingvanoj. 2007.
  • La Birdo de feliĉo, Tradukinto Sh.Yansanjav. 1995;
  • Bruno Vogelmann, La nova realismo. 1995;
  • L. Lkhagva, Monda Trio. 2003

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Encikopedio de Esperanto, 2-a volumo, Budapeŝto, 1986, p. 376
  2. (eo) Ch. Dogsuren (1934-2002). "La Suno Pacifika", la organo de Tokia Esperanto-klubo, Japanio, n-ro 22 (1994).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Mongola Esperanto-Societo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo: www.esperanto.mn