Esperanto-movado en Pakistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-movado en la Islama Respubliko de Pakistano baziĝas precipe je Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA), organizaĵo fondita en 1978, kiu havas la statuson de Landa Asocio de UEA ekde la jaro 1989 [1].

Motora kunfondinto de la asocio kaj de la landa Esperanto-movado estis Allama Muztar Abbasi, kiu naskiĝis en 1931 en Murree kaj mortis la 26-an de februaro 2004: Li estis la unua en la lando, kiu post ties ŝtata sendependeco de 1947 lernis Esperanton, kaj konsideratas "patro" de la landa Esperanto-movado. La verkinto de lernolibro kaj tradukinto de la Sankta Korano estis honora membro de UEA; li instruis en diversaj lernejoj kaj havis tre riĉan bibliotekon (laŭ Amjad Butt, Murree).

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. laŭ http://uea.org/landoj/azio/pakistano.html

Eksteraj ligiloj