Esperanto-movado en Prago

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-movado en Prago datiĝas de la komenco de la 20-a jarcento.

Esperanto-klubo de Prago[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Historio de la Esperanto-klubo de Prago - Listo de prezidentoj de la Esperanto-klubo de Prago

La Esperanto-klubo de Prago grupigas pragajn uzantojn de la Internacia Lingvo Esperanto. La Klubo estas loka organizaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu estas membro de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

La Esperantista Klubo en Praha estis fondita la 9-an de novembro 1902 kaj ties unua prezidanto estis elektita librovendisto kaj eldonisto Eduard Weinfurter. Kunfondinto de la klubo kaj ankaŭ membro de la unua komitato de la klubo estis ankaŭ la ĉeĥa poeto Stanislav Kostka Neumann. Membroj de la klubo estis ankaŭ la filozofo Stanislav Kamarýt, la poetoj Josef Rumler, Jiří Karen, Čestmír Vidman kaj Eliška Urbanová, la skulptisto kaj medalisto Jiří Harcuba, la desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, la aktoro Ota Sklenčka, la aktorino Eva Seemannová, la muzikkomponisto Štěpán Rak, la direktoro de Nacia Muzeo en Prago d-ro Vlastislav Zázvorka kaj aliaj.

Verda Stelo estis Esperanto-societo de la germanlingvanoj en Prago. Ĝi fondiĝis en 1908, ses jarojn post la unua Esperanto-klubo de Prago. Kunfondinto estis la gimnazia instruisto Siegfried Lederer.

La regulaj kunvenoj de la klubo okazas ĉiuĵaŭde (escepte de la somera libertempo) de la 14-a ĝis la 16-a horo en la kunvenejo en Prago, Ve Smečkách-strato n-ro 25 (proksime de la Venceslaa Placo).

Renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

En Prago okazis du Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj nome en la jaro 1921 la 13-a UK kaj en la jaro 1996 jam la 81-a UK de Esperanto.

Dum la 13-a UK revoluciaj laborist-esperantistoj okazigis fondan kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda.

En 1927 okazis en Prago la dua Tutmonda Konferenco pri Instruado de Esperanto. La unua okazis en 1922 en Ĝenevo. La Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto okazos en Svislando en kantono Neŭŝatelo en majo 2015.

Krome en Prago okazis ankaŭ diversaj aliaj Esperanto-kongresoj.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Praha. Ĉefurbo de Ĉeĥoslovakujo; 848.000 loĝantoj. - 13-a UK 31 jul. - 6 aŭg. 1921; 2561 kongresanoj el 35 landoj. Grava oficiala simpatio. Decido pri centra organizo de la Emovado. - Samtempe 1-3 aŭg. okazis la fondo kaj 1-a kongreso de SAT. Honorprez. H. Barbusse. Oni malakceptis la neŭtralecan starpunkton. - Int. Konferenco Paco per Lernejo 16-20 apr. 1927, kunvokita de la Int. Eduka Oficejo el Ĝeneve. E kiel nura traduka lingvo. - 14-a Int. Katolika E-Kongreso en 1929 en la kadro de la miljarfestoj de s-ta Venceslav; 211 kongresanoj el 16 landoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]