Esperanto-movado en Tunizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

21-a jarcento

En 2005 estis delegitoj de UEA en Sousse-Erriadh kaj Zaouit-el-Arabe. Ne estis gastigantoj de Pasporta Servo. Landa asocio de UEA ne ekzistas.

Esperantistoj en Tunizio


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Ankoraŭ en 1893 estis en Tunizio abonantoj de La Esperantisto. En 1900-01 tie estis Esperantistoj V. Macguel, Combet, Darmandaritz (en Tunis) kaj Colson (en Ain-el-Asker). En 1904 la movado estis pli vigla ol iam, danke al la agado de kapitano A. Capé-Montrosier en Alĝerio. Tiam oni fondis sub lia influo Esperanto-sekcion en la Instituto de Carthage, kies prezidanto estis Poulain. En aprilo li faris raporton en Tunis ĉe la Geografia Kongreso, kiu aliĝis al la „Delegacio.“ Poulain uzis poste (tiam ankoraŭ novan manieron de la propagando) gluadon de propagandaj afiŝoj de la Nordafrika EG sur kolonoj de la tramvojoj. En 1907 oni legis pri fondo de Esperanto-Societo en Mehdia kaj Sousse. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj estis nur en 4 urboj. En 1933 ne ekzistis UEA-delegito en la lando.