Esperanto en Ukrainio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝo de Esperanto-lernolibro de Miĥajlo Jurkiv de 1907.

Malgraŭ kompleksaj politikaj aferoj de la ŝtato, Esperanto en Ukrainio estis grava frue en la Esperanto-movado. Pro multaj laboremaj esperantistoj, la Movado en Ukrainio travivis la 19-an kaj 20-an jarcentojn kaj prosperas hodiaŭ.

Unuaj paŝoj

En la unua adresaro kaj sekvantaj eldonoj aperis la nomoj de multaj ukrainaj esperantistoj, inter ili - la unua Esperanto-prozverkanto (fakte - la dua) Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, skribinte leteron al kiu L.L. Zamenhof klarigis la historion de la lingvo Esperanto.

En Odeso jam en 1889 aperis la unua Esperanto-klubo en Ukrainio (filio de Sankt-Peterburga "La Espero") kaj en 1906 alia en la urbo Lvivo (tiuepoke Lembergo en Aŭstrio-Hungario). En la jaro 1907 en Ternopilo aperis la unua Esperanto-lernolibro por ukrainoj de Miĥajlo Jurkiv. En Kijivo (Kievo), sur Batij-monto strato estis nomita Esperanta. En la vilaĝo Nove apud Ternopilo Lesj Denisjuk kreis Esperanto-informcentron. En Lvivo okazis la unua kongreso de galiciaj esperantistoj en 1911, en 1912 tie estis fondita Societo de Ukrainaj Esperantistoj. Kantistoj de Lviva opera teatro provludis la operon Halka de la pola komponisto Stanisław Moniuszko kaj surscenigis ĝin en Krakovo dum la Universala Kongreso de Esperanto en 1912. Fervora esperantisto Orest Kuzjma en urbeto Kolomeo kreis Esperanto-societo Progreso-n, li mem ekeldonis revuon Ukraina Stelo, kiu aperis inter 1913-1923. Orest Kuzjma estas aŭtoro de Esperanto-lernolibro (Stanislavo), 1922. Samtempe aperis "Ukraina-Esperanta vortaro" de Karlo Verbickij. Dank'al O. Kuzjma kreskis plejado de esperantistoj, kiuj fariĝis ankaŭ ukrainaj verkistoj: Vasil Atamanjuk, Vasil Bobinskij, Miroslav Irĉan, Ivan Tkaĉuk.

Sovetia periodo

Sovetia periodo de esperantismo en Ukrainio havis multajn atingojn, sed estis tute ekstermita en 1930-aj jaroj. Prosperis Esperanto-vivo en Ĥarkivo, kiu estis la ukraina ĉefurbo ĝis 1934. Tie ĉi aperis lernolibro "Miĵnarodna mova esperanto" de J. Voleviĉ kaj "Hurtok esperanto" de Sergeo Rublov. La loka radio-stacio elsendis en Esperanto. Eldonejo Plugilano (estro - S. Pilipenko) esperantigis kaj aperigis librojn Fata Morgana de Miĥajlo Kocjubinskij, "La ruĝa kaptuko" de Andrij Holovko, "La morto de Asuar" de Miroslav Irĉan. Ĥarkiva verkisto Mikola Borisov en 1931 aperigis ukrainlingvan romanon "Kvint", kie temis pri la korespondado de esperantistoj. En la sama 1931 jaro estis kreita Internacia Asocio de revoluciaj Esperanto-verkistoj (IAREV), al kiu aliĝis V. Kolĉinskij (iniciatoro), Vasil Bobinskij, Miroslav Irĉan, I. Tkaĉuk, V. Jurezanskij, V. Kuzjmiĉ, S. Pilipenko k. a. Respondeca sekretario estis la Esperanto-poeto Eŭgeno Miĥalski.

Moskva revuo "Meĵdunarodnij jazik" (n-roj 4-5, 1930 kaj n-ro 5, 1932) aperigis opiniojn de ukrainaj verkistoj pri Esperanto. La Internacia Lingvo akceptis altan estimon de la verkistoj Ivan Mikitenko, O. Slisarenko, Ivan Le, V. Poliŝĉuk, Ostap Viŝnja, Majk Johannsen, Volodimir Hĵickij. La dua duono de 1930-aj jaroj estis fatala por ukraina esperanto-movado; multaj fariĝis viktimoj de stalinaj reprezalioj.

Postmilita periodo

Renaskiĝo de la esperanto-movado en Ukrainio komenciĝis fine de la 1950-aj jaroj. Multon faris por tio Anatolo Koch el Lvivo, Panas Vasilĉenko el Kievo, Andreo Rogov el Ĥmelnickij k.a. Dank'al ili en Ukrainio estas konata nomo de fama ukraina esperantisto Vasil Eroŝenko. En la 1960-aj jaroj ekagis junaj esperantistoj Volodimir Pacjurko, Vasil Stanoviĉ, Nadija Hordijenko Andrianova, Dmitrij Cibulevskij, Anatolo Gonĉarov, Mikaelo Bronŝtejn, Aleksandr Koroleviĉ, Mikaelo Lineckij, Volodimir Miŝĉenko, Danielo Kolker, Eduardo Krilov, Maria Vaŝĉiŝin, Vladimir Samodaj. De ili la estafeton prenis L. Horodinskij, Igor Drul, Jaroslav Matvijiŝin, Vasil Hrihorenko, V. Moskaluk, Katerina Majburova - estrino de URF ASE, Semen Vajnblat, Mikola Starodubcev, Gennadij Ŝilo, Olga Kerzjuk, kaj en la 1980-aj jaroj - Nikolao Kriveckij, Viktor Pajuk, Jaroslav Zaĥarija,Volodimir Hordijenko, Olga Vdoviĉenko, Miĥajlo Muĥa, Vasil Horbaĉuk, Eŭheno Kovtonjuk, Igor Galajĉuk, Jurij Zubik, Niko Voloŝin.

Moderna movado

Ĉiam ukrainaj esperantistoj estis aktivaj membroj de ASE, en Ukrainio sukcese funkciis la Ukraina Respublika Filio de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (URF ASE). Vica konferenco de URF ASE, kiu okazis la 22-an de majo 1989 en Poltavo, transformiĝis en la fond-kongreso de la Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA). La unua prezidanto de UkrEA estis elektita Eŭheno Kovtonjuk. Post unu jaro dum la UK en Havano UkrEA fariĝis la 50-a Landa Asocio de UEA. Post E. Kovtonjuk en UkrEA prezidis Viktor Pajuk (1993-1997), Volodimir Hordijenko (1997-2003), Aleksandr Krasuckij (2003-2006) kaj Semjon Vajnblat (2006-).

La 6-an de majo 2000 estis fondita Ukraina Ligo de Esperanto-Instruantoj, kiu ekde la jaro 2003 estas sekcio de ILEI. La sekcio laboris laŭ la Strategia Laborplano de UEA, ILEI kaj TEJO nomita "Al lingva demokratio por la jaroj 2001-2010". Estis eldonita programo de Esperanto kiel elektebla kurso por mezlernejoj kaj gimnazioj, rekomendita por uzado de la Ministerio pri Klerigado kaj Scienco de Ukrainio (ĝin aŭtoris Nina Daniljuk). Okazis seminarioj pri Cseh-metodo sub la gvidado de Ewa Bondar (niveloj A kaj B) kaj ekzamenoj de ILEI (komenca kaj meza niveloj). Dum la jaro 2003 estis proponita al la Ministerio pri Klerigado kaj Scienco projekto pri instruado de Esperanto al specialaj lernejoj, gimnazioj, liceoj kaj ricevita rekomendo prilabori la programon de Volodimir Hordijenko. Estis preparitaj du programaj variantoj de Esperanto por lernejoj, gimnazioj kaj liceoj. Maje de 2003, kadre de la aranĝo Aroma Jalto, okazis kunsido de la Instru-Metodika Fako, kie oni priparolis gravajn demandojn de la agado, ekzamenado, profesiiĝo k.a. Tiam okazis A, B kaj C Seminarioj pri Cseh-metodo sub la gvidado de Ewa Bondar kaj Atilio Orellana Rojas. Diplomiĝis kiel Cseh-instruistoj Tatjana Auderskaja, Nina Daniljuk, Konstantin Demjanenko, Volodimir Hordijenko, Paŭlo Moĵajev kaj Svetlana Pogorelaja.

Dum Aroma Jalto funkciis kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Okazis ekzamenoj por novicoj, kiun sukcese plenumis 6 personoj. Estas preparita la programo de speciala kurso de Esperanto sub la aspekto de interlingvistiko kaj lingvokulturologio por studentoj-filologoj de la Volinia universitato, rekomendita de la Scienca konsilio, kiun eblas uzi en aliaj altlernejoj. Tiun gvidas la sekciestro. La sekcio estis reprezentita dum la ILEI-Konferenco en Örestrand pere de Volodimir Hordijenko kaj Nina Daniljuk. La sekciestro partoprenis seminarion pri Interkulturo, kiu okazis kadre de la ILEI-konferenco en Svedio. La studentoj kaj gimnazianoj el la urbo Lucko aliĝis al la projekto Interkulturo.

En Ukrainio loĝas esperantistaj gajnintoj de diversaj internaciaj literaturaj konkursoj, inter ili: Petro Palivoda, Paŭlo Moĵajev, Tatjana Auderskaja.

Vidu ankaŭ