Esperanto-movado en Urugvajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ EdE-U[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Urugvajo, Suda Ameriko.

Pioniro de E estis en 1901 Carlos Charrier. Precipe multon li laboris por E en 1904-5. Danke al lia fervoro, 24 sept. 1905 estis fondata la unua E-grupo, poste aliformiĝinta je societo.

En 1906 la societo aranĝis kursojn en Liceo Carnot kaj por propagandi E-n oni fondis specialan Int. Grupon de Montevideo. Samjare la gazeto „El Día“, presis portretojn de membroj de la societo. Dum medicina kongreso en la ĉefurbo (1907) Meksika delegito prof. Gr. Mendizabal rekomendis E-n por kongreslaboroj kaj dum samjare okazinta Amerika Kongreso de Studentoj E-istaj, studentoj de Montevideo faris raporton pri E. Samjare oni fondis en la urbo societon unuigantan la prop-istojn de du najbaraj respublikoj Argentino kaj U., poste (en 1911) tie oni fondis EA-n „Semo“.

En 1925 oni aranĝis Radio E-Kurson, Fernández gvidis kursojn por s-inoj de la Ruĝa Kruco kaj por geinstruistoj, oni fondis Urugvajan Esperanto-Societon kaj por junuloj Esperanto-Junularon.

La 1-an ĝis 4-an de januaro 1926 en Montevideo okazis la 1-a Sudamerika Esperanto-Kongreso, kiun partoprenis delegitoj de Ĉilio, Paragvajo, Brazilo, Argentino kaj Urugvajo. Kelkan tempon agadis Sudamerika Esperanto-Federacio, kiu aperigis monatan revuon „Sudameriko“. Samjare fondiĝis ankaŭ Urugvaja Katolika Esperanto-Societo. En 1927 la ĵurnalo „Imparcial“ ĉiusemajne publikis esperantlingvjajn informojn de la Esperanto-junularo.

Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 9 lokoj. Laŭ la raporto de I K en 1933 Enrique Muñoz, spite al sia granda aĝo, tre vigle sekvis ĝiajn laborojn. UEA-del. en 1933 en 10 lokoj.

I. ŜIRJAEV.


Nuntempe[redakti | redakti fonton]