Esperanto en Volĵskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-komunumo en la urbo Volĵskij (Volgograda provinco, Rusio) ekzistis en fino de la 20-a jarcento.

Informoj pri esperantista aktivado en Volĵskij antaŭ 1986 mankas. Tamen en politeknikumo de Volĵskij en 1960-aj jaroj ekzistis koruso kun nomo “Espero”[mankas fonto], verŝajne, nomita de la homoj, konataj kun Esperanto.

Esperanto-kursoj (1986)[redakti | redakti fonton]

En 1986 esperantisto Andrej Grigorjevskij en sia nova informilo "Eksciu, ke..." (№2) anoncis pri apero de nova Esperanto-klubo:

Citaĵo
 La 21-an dedecembro en urbo Volĵskij estis solene fondita E-klubo, kies kernon konsistigas la finintoj de dusemajna ekspres-kurso, gvidita far k-do Melnikov. La klubo ricevis enviindan duĉambran ejon kun klimatiziloj kaj piano. La kulturpalaco aĉetis por ĝi latinliteran tajpilon “Erika” kaj oblosofprofo regalis la klubon per honorfolio. Tio estas la kvina E-klubo en la kunurbiĝo Volgograd-Volĵskij kaj la dekkvara en Volgio. La adreso de la klubo: 404130 Volĵskij, ul Stalingradskaja, DK “Oktjabrj”, E-klubo “Samideano”. 

La menciitaj kursoj okazis en novembro 1986 sub gvido de la invitita sperta esperantisto Aleksandr Melnikov. Dekomence li estis invitita al Volgogrado; sed Dmitrij Lisenko proponis organizi la dusemajnan ekspres-kurson en Volĵskij kaj Andrej Ananjin (la invitanto) konsentis.

La kursoj de Aleksandr Melnikov estis kunfandaĵo de propraj metodikoj kaj Ĉe-metodo. Dum la dua tago de la kurso partoprenantoj ricevis ŝildojn kun kromnomoj kaj la kromnomoj estis uzataj dum la tuta lerno-periodo. Tamen tiaj kromnomoj okazis tiom sukcesaj, ke la partoprenantoj eĉ post kelkaj jardekoj nomis unu la aliajn laŭ la kromnomoj. Mem Aleksandr Melnikov prenis ŝildon kun kromnomo Leontodo. La kromnomo restis uzata inter la lernintoj por multaj jaroj.

La ekspres-kursoj daŭris dum du semajnoj. Dum la periodo trapasis dek lecionoj. La kurson partoprenis ne nur novicoj, sed ankaŭ kelkaj pli-malpli spertaj esperantistoj. Ekzemple, partoprenantino kun kromnomo Birdo de feliĉo jam lernis Esperanton dum studado en Moskvo.

Esperanto-komunumo post 1986[redakti | redakti fonton]

Post fino de la Esperanto-kursoj Andrej Grigorjevskij transloĝiĝis en aliajn urbojn, okupis suprajn postenojn en ĉefaj oficialaj esperantistaj organizaĵoj de Rusio.

Finintoj de la kurso fondis en Volĵskij esperanto-klubon Samideano[mankas fonto]. En 1987 jaro estis fondita junulara parto de la klubo - Vagabondoj. Partoprenantoj de la lasta ofte ŝerce sinnomis ŝnuroj[mankas fonto].

En Volĵskij okazis Esperanto-renkontiĝoj Esperanto - Lingvo Arta: EoLA-2 en 1989 kaj EoLA-3 en 1990.

Esperantistoj de Volĵskij[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj, kiuj aktivis en Volĵskij:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]