Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-rusa vortaro de Boris Kondratjev
Esperanto-rusa vortaro de Boris Kondratjev
Esperanto-rusa vortaro de Boris Kondratjev
retejovortaro
Priskribo nekomerca vortara retejo, aŭtorita fare de Boris Kondratjev
Retadreso https://rueo.ru/
Lingvo(j) Esperanto, la rusa
Stato aktiva
vdr

Esperanto-rusa vortaro de Boris Kondratjev – estas la plej granda kaj moderna Esperanto-rusa vortaro. La vortaro estis lanĉita en la 1990-aj jaroj komence en slipa formo kaj poste komputiligita kaj fin-fine prezentita en Interreto. En la sama paĝaro troveblas preparita parto de ankaŭ la rusa-esperanta vortaro de Kondratjev, tiu lasta ankoraŭ ne estas tute preta.

Jen estas la taĉmento nun faranta la vortaron:

En Soveta Unio kaj poste en Rusio dum longa tempo la plej granda kaj atingebla vortaro estis la Esperanto-rusa vortaro de Eŭgeno Bokarev. La vortaro (eldonita en 1974) estis prilaborita versio de la Rusa-Esperanto vortaro eldonita en 1966. Bedaŭrinde tiuj vortaroj ne estis sufiĉe riĉaj el lingva vidpunkto. Dum pli ol 30 jaroj (sed pli ĝuste dum 70 jaroj ekde la eldono de la vortaro de Kolĉinskij kaj Izgur) ruslingvanoj soifis taŭgan Esperanto-rusan vortaron.

Ekzistas mobi-versio (por poŝtelefonoj, poŝkomputiloj ks regataj de operaciumoj Android (Google), BlackBerry, Windows Mobile, Symbian OS, Palm OS).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

2010: Kondratjev: Granda Vortaro Esperanto-Rusa 2006.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]