Esperanto-teatro
La unua teatra prezentado en Esperanto okazis la 27-an de septembro 1896 en Smolensk, kie junaj esperantistoj ludis komedion „Unua brandfaristo“ de L. Tolstoj, tradukitan de A. Burenkov. Tio estis nur komenco primitiva.
Serioza prezentado de teatraĵoj en Esperanto komenciĝis en 1905, kiam dum la 1-a Universala Kongreso de Esperanto sep diversnaciaj amatoroj ludis „La edziĝo kontraŭvola“ de Molière. La ĉefa kaj preskaŭ unusola ebleco por prezenti teatraĵojn en Esperanto restis daŭre la Universalaj Kongresoj, kie oni ludis ofte ankaŭ profesiaj aktoroj diversspecajn teatraĵojn, kiujn la multnacia aŭskultantaro akceptis preskaŭ ĉiam kun granda entuziasmo. Provoj por organizi aktoraron, kiu ludus en diversaj landoj esperantlingvan programon, havis nur efemeran vivon. Sur la tereno de la perradia teatraĵo signas promesplenan iniciaton Trakt, la aktorgrupo ĉe Radio Brno.
Ensembloj
- Bulgara Esperanto-Teatro (ekde 1958)
- La Cikadoj
- Drama grupo de Studenta esperanta klubo, Zagrebo (ekde 1959)
- Espero el Varsovio (ĝis 2013)
- Fia koincido (Italio) (1990 - 99; ekde tiam "Torina Nova Trupo")
- Internacia Arta Teatro (IAT; dum UK-oj; 1957 - 69)
- Kallima (Francio, prezentoj en Sovetunio; 1990)
- Kia koincido (Germanio; 1985 - ~1995)
- La Krizalido (Francio; 1980 - 2000)
- Pola Esperanto Teatro (PET; 1980-aj jaroj)
- Sankt-Petersburga Esperanto-teatro
- Teatra trupo de Literatura Mondo (UK; 1923)
- Teatra Trupo de Tuluzo (ekde 2001)
- Teatro Esperanto de Parizo (1971/76 - 83)
- Torina Nova Trupo (ekde 1999)
- Verda Ĉaro de Julio Baghy (Prago) (1954 - 59)
Esperanto-aktoroj
Georgina Almanza (prezentis 1990 - 2008) - Julio Baghy (1891 - 1967) - Zbigniew Dobrzyński (aktoris en Pola Esperanto Teatro dum la 1970-aj jaroj) - Jerzy Fornal ( - 2013) - Jana Flego (ĉefrolis en Angoroj, 1964) - Srdjan Flego (ĉefrolis en Angoroj, 1964) - Jadwiga Gibczyńska (1924 - 2012) - Walter Hebert (aktoris en Kallima, 1990) - Vida Jerman (1939 - 2011) - Arno Lagrange (*1956) - Kalina Pieńkiewicz (1935-1996) - Saša Pilipović (*1963) - Mihály Sárossy (1893 - ) - Antonín Seemann (1907 - 1973) - Eva Seemannová (1920 - 1999) - Solen' (1955 - 2000)
Kabaredoj
- La Verda Kato, Parizo, (1920 - 1926), sub la gvido de Raymond Schwartz
- Bolanta kaldrono Parizo, (1936 - 1939), sub la gvido de Raymond Schwartz
- Literatura Mondo, Budapeŝto, (1922 - 1929), sub la gvido de Julio Baghy kaj Mihály Sárossy
- Tri koboldoj, Parizo, (1944 - 1956), sub la gvido de Raymond Schwartz
- La ruza kruĉo, Parizo, (1978 - 1982), sub la gvido de Ĵak Lepŭil'.
Dramverkistoj
Julio Baghy - Marjorie Boulton - Harold Brown - Bernard Golden - Paul Gubbins - Emilija Lapenna - Julian Modest - Giorgio Silfer - Sándor Szathmári
Literaturo
- Banet-Fornalowa, Zofia: Polaj aktoroj kaj Esperanto-teatro 1887-1992 (1993)
- Banet-Fornalowa, Zofia: Skize pri Esperanto-teatro: 1887-1992 (1993)
- Banet-Fornalowa, Zofia: Universalaj kongresoj kaj Esperanto-teatro: 1905-1992 (1993)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Blogo Esperanto-teatro de Suso Moinhos Pardavila