Esperanto-vortaristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-vortaristo estas leksikografo, kiu verkis Esperanto-vortaron. Unuopajn Esperanto-vortaristojn listigas la kategorio "Esperanto-vortaristoj" (vd. ligilon malsupre).

Pro la specifa situacio de Esperanto plej multaj Esperanto-vortaristoj historie estis kaj hodiaŭ ankoraŭ estas nefakuloj pri leksikografio. Konata escepto estas ekzemple la germana profesoro pri indonezia lingvo Erich-Dieter Krause, kiu verkis la plej ampleksajn vortarojn germana-Esperanto (2007) kaj Esperanto-germana (1999).

Plej multaj Esperanto-vortaristoj en la pasinteco estis kaj nuntempe ankoraŭ estas viroj. Inter la plej konataj virinaj Esperanto-vortaristoj ekzemple estas Adriana J. Middelkoop (vortaroj nederlanda-Esperanto kaj Esperanto-nederlanda, 1-a eld. 1971) kaj Ilona Koutny (ĉefredaktorino de hungara-Esperanta vortaro, 1996).

Ĉar verkado de vortaro ofte daŭras multajn jarojn kaj postulas grandan lingvan sperton, plej multaj Esperanto-vortaristoj elpaŝis per siaj vortaroj en siaj maljunaj jaroj. Sed ankaŭ tiurilate estas esceptoj. La plej konata eble estas la aŭstro Eugen Wüster, kiu verkis la kernon de sia Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kiel 20- ĝis 22-jara studento. La germano Eckhard Bick, elmigrinta al Danlando, publikigis sian danan vortaron en la aĝo de 32-jaroj.

Laŭ la profesio de Esperanto-vortaristoj la situacio tre varias. Troveblas instruistoj (ekzemple Atanas D. Atanasov, Paul Bennemann, Émile Grosjean-Maupin, Boris Kolker k.a.), teologoj (Jan Filip), homoj kun pri-literaturaj profesioj (Gaston Waringhien), tradukistoj (Fernando de Diego) aŭ ĵurnalistoj (Joseph Rhodes), sed ankaŭ multaj teknikistoj kaj inĝenieroj (Rüdiger Eichholz, Ottó Haszpra k.a.). André Albault kaj L.L. Zamenhof estis okul-kuracistoj, Montagu Christie Butler muzikisto, Eduardo Kozyra bestokuracisto (redaktoro kaj kompilanto de Esperanta-angla-pola, angla-Esperanta kaj pola-Esperanta vortaroj, 2014) ([1], [2], [3]).

Foje kolektivo kompilas vortaron. Ekzemplo estas Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro de Japana Esperanto-Instituto, gvidita de Konisi Gaku kaj Gotoo Hitosi. Ĝi fondiĝis en 1990 kaj eldonis la vortaron en 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]