Esperanto-vortaro (diversaj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-kulturo > Esperanto-vortaro > Diversaj Esperanto-vortaroj[redakti | redakti fonton]


En ĉi artikolo estas listo kaj priskribo de diversaj Esperanto-vortaroj pri kiuj ne estas aparta artikolo.

  • Esperanto serĉ-vortaro :
    • Esperanto serĉ-vortaro. (Vorto-determina per kanteblaj aforismoj). Erno Geleta. Nové Zámky, [2000]. 124p. 30cm. Pli ol 2000 "kapvortoj" serĉe-verse "difinitaj".
    • Esperanto serĉ-vortaro. Volumoj 1-4. Erno Geleta. Nové Zámky, [2000]. 128+144+122+138p. 15cm. Pli ol 2000 "kapvortoj" serĉe-verse "difinitaj".
  • Sinonimaj vortaroj
    • Esperantaj Sinonimoj. Jaan Ojalo. Rotterdam, 1999 (3a, korektita eld.). 96p. 21cm. Sinonima vortaro surbaze de PIV. 1925 kapvortoj, indekso kun c. 5500 vortoj.
    • Vortaro de Esperantaj sinonimoj. Jur. Pisarev. Rostov-Don, 2002. 244p. 21cm. 4343 sinonimnestoj, ofte kun rusaj ekvivalentoj.
  • Aliaj vortaroj :
    • Gunkela vortaro. Claus J. Günkel. Viersen, 1997 (3a eld). 43p. 21cm. 912 kapvortoj post-PIVe registritaj au nove proponataj, inkl. proprajn nomojn.
    • Oportuna vortaro de ordinara Esperanto. Vilho Setälä. Helsinki, 1969, 1974 (2-a eld.). 96p. 22cm. Unulingva vortaro kun simplaj difinoj kaj multaj bildetoj.
    • Sepa oficiala aldono al la Universala Vortaro. , 1958. 4p. 21cm. 118 fundamentaj radikoj.
    • Tabuaj vortoj en Esperanto. Vortaro, kun ekzemploj pri praktika uzado. H. Alos, K. Velkov. Vraca, 1981. 32p. 15cm. Konciza terminaro, precipe pri seksaj aferoj, kun kelkaj maldecaj poemoj apendice. Tabuaj vortoj en Esperanto Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
    • Matematika vortaro kaj oklingva leksikono, M. Bavant, 2003, 231p., (EO-DE-EN-FR-RU -- CZ-HU-PL), KAVA-PECH (Ĉeĥio), ISBN 80-85853-65-5
    • Dictionnaire Eo. Dictionnaire compact Français-Eo (10 000 entrées) et Eo-Français (3 500 racines)
  • Aliaj libroj entenantaj vortaron :
    • Tesi, la testudo. Laborgrupo "Nokta Tajpejo". Bonn, 1985. 178+72p. 21cm. Sprita lernolibro. Kun aparta vortaro. Ilus.

Literaturo[redakti | redakti fonton]