Esperanto. Volledige Spraakleer met Oefeningen en Sleutel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto
Volledige Spraakleer
met Oefeningen
en Sleutel
Esperanto Volledige Spraakleer met Oefeningen en Sleutel
Esperanto
Volledige Spraakleer
met Oefeningen
en Sleutel
Aŭtoro Antoon Jozef Witteryck
Eldonjaro 1910
Urbo Bruĝo
Eldoninto A.-J. Witteryck
Paĝoj 43
vdr

Esperanto. Volledige Spraakleer met Oefeningen en Sleutel [1]. Kompleta Gramatiko kun Ekzercoj kaj Ŝlosilo), verkita kaj eldonita en 1910 de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck, estas unu el la unuaj presitaj Esperanto-gramatikoj por nederlandlingvanoj en Flandrujo. Ĝi estas ege konciza kaj speciale destinita por la personoj kiuj sufiĉe bone scias la gramatikan regularon de la nederlanda lingvo. En tiu tempo oni kutime emfazis la simplecon de la Esperanto-gramatiko.

Nuntempe la libreto antaŭ ĉio gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto. Efektive, Witteryck estis fidela Esperantisto kiu klare avertis siajn samtempulojn kontraŭ la tiam danĝera Ido-movado.

Notinde estas ke la nederlanda lingvouzo de tiu libro tre malsimilas al tiu de nuntempe. Kontraŭe, la Esperanto estas tiel freŝa kvazaŭ ĝi estus hieraŭ skribita.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Thys, Guido 1983 : Flandra kaj Nederlanda Esperanto-bibliografio, Nederlandse Esperantobond, Antwerpen, 92 p.

Historiaj paĝoj