Esperanto.com

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La retejo esperanto.com estis socia reto, kreita de esperantistoj por esperantistoj kaj malaperinta en la jaro 2018.

En Esperanto.com oni povis komuniki kun amikoj, krei grupojn kaj partopreni en ili, aliĝi al eventoj, verki blogaĵojn, alŝuti fotojn, ludi ludojn, diskuti ks.

Esperanto.com havis multe da eblecoj kaj dum la unuaj jaroj aldonis novajn kaj plibonigis tiujn jam funkciantajn. Ĉiu esperantisto povis libere kaj senpage partopreni virtualan komunumon Esperanto.com. Ĉiuj eblecoj aperis tuj post facila kaj rapida kreo de konto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estis la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn. Ekde julio 2008 la paĝaro de Amikumu.com ne plu funkciis. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la nova retejo Esperanto.com en februaro 2010 jam havis pli ol 250 membrojn.

En marto de la jaro 2018 esperanto.com malaperis pro sekurecaj kialoj rilate al la programaro, kiu funkciigis la retejon. Tiam ĝi havis 2454 uzantoj registritaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]