EsperantoLand

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

EsperantoLand estas asocio, kiu organizas internaciajn renkontiĝojn, vendas librojn kaj funkciigas ampleksan retejon. La retejon iniciatis en 2001 laborgrupo fondita de Lu Wunsch-Rolshoven. La laborgrupo en januaro 2003 aliĝis al la asocio Esperanto-Centro (antaŭe en Paderborno, tiutempe en Berlino); post la kuniĝo la asocio ŝanĝis sian nomon al EsperantoLand.

[redakti] Internaciaj renkontiĝoj (NR, SOMERE, NIS, PRINTEMPE, Internacia Kongreso)

Ekde la fino de 2002 la asocio organizas du internaciajn renkontiĝojn, Novjara Renkontiĝo (NR) kaj SOMERE. NR havas nuntempe inter 120 kaj 170 partoprenantojn (kun NIS fine de 2009 estis 195 homoj), inter kiuj ĉ. 50 infanoj; ĝi daŭras unu semajnon, kutime de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. SOMERE havas inter 30 kaj 60 partoprenantojn; ĝi daŭras du semajnojn kaj okazas fine de julio aŭ komence de aŭgusto. Ambaŭ renkontiĝoj estas internaciaj kun ĉ. 70 procentoj da eksterlandanoj - ĉe NR el ĉ. 12 landoj, ĉe SOMERE el ĉ. 7 landoj.

Fine de 2009 la celgrupo de NR vastiĝis al junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter ĉ. 14 kaj 40 jaroj; la aldono nomiĝis Novjara Internacia Semajno (NIS), iuspece daŭrigo de IS, kiu kuniĝis kun AS al JES. Dum pasko 2010 unuafoje okazis la renkontiĝo PRINTEMPE, sude de Kolonjo rande de la eta vilaĝo Dahlem-Baasem. En somero 2010 okazis la unua Internacia Kongreso, en Strasburgo (6-a ĝis 13-a de aŭgusto).

[redakti] Retejo

EsperantoLand.org estas dulingva retejo (germana kaj esperanta), kiu entenas en Esperanto la jenajn rubrikojn:

  • PRINTEMPE
  • SOMERE
  • Internacia Kongreso
  • Novjara Renkontiĝo
  • NIS
  • Renkontiĝaj mapoj
  • Esperanto-grupoj
  • Esperanto-kursoj
  • Libroj diskoj gazetoj
  • Esperanto-novaĵoj
  • Forumo

En la germana versio mankas ekzemple la renkontiĝaj mapoj, sed anstataŭe estas bazaj informoj pri Esperanto kaj specialaj informoj por la (germanlingva) gazetaro.

[redakti] Ekstera ligilo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj