Esperanto (apartigilo)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto havas plurajn signifojn. Bv. elekti:

  1. Esperanto (origina signifo) estas plumnomo de L. L. Zamenhof, sub kiu li eldonigis la Unuan Libron de Esperanto.
  2. Esperanto (plej ĝenerala signifo) estas planlingvo proponita en 1887 de L. L. Zamenhof.
  3. Esperanto estas poezia sinonimo de "Esperantisto" (ekzemple en la poemo La Espero).
  4. Esperanto estas la ĉefa gazeto de la Esperanto-movado.
  5. Esperanto estas komputila viruso, kiu kiel unua celis ataki plurajn komputilajn platformojn.
  6. Esperanto estas aŭtomobilo aperanta en la videoludo Grand Theft Auto.
  7. Esperanto "エスペラント" estas muzika albumo publikigita de Sakamoto Ryuichi.
  8. Esperanto estas germanlingva kanto kun esperantlingvaj frazoj fare de la germana muzikgrupo Freundeskreis.
  9. Esperanto estas barko-restoracio ĉe la maro en brazila municipo Araruama.
  10. Esperanto estas restoracio en Stokholmo en Svedio, kiu gajnis unu Michelin-stelon la 15-an de marto 2007.
  11. Esperanto estas hotelo en civito Pribylina en la slovakia montaro Altaj Tatroj.
  12. Esperanto estas kongresejo kun hotelo en la germana urbo Fulda.
  13. Esperanto estas tiparo kiun kreis Franko Luin.
  14. Esperanto estis hispana ŝipo konstruita en 1896, la unua ZEO en la mondo.
  15. Esperanto estas speco de tulipo (Tulipa viridiflora Esperanto) produktata de nederlanda firmao Bakker.
  16. 1421 Esperanto estas asteroido malkovrita kaj nomita de Yrjö Väisälä.

[redakti] Vidu ankaŭ

Multaj stratoj, monumentoj, ktp. portas la nomon Esperanto tra la mondo. Vidu la artikolojn Zamenhof/Esperanto-Objekto kaj Listo de ZEO-j.