Esperanto (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto (gazeto))
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto, frontpaĝo de januaro 1923
Tiu ĉi artikolo temas pri la gazeto. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Esperanto (apartigilo).

La revuo Esperanto estas la ĉefa publikaĵo de la Esperanto-movado kaj la oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi aperadas ekde 1905, kun interrompoj en 1914/15 kaj 1941/42-46/47. Redaktoro ekde 2014 estas Fabrício Valle.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondis la gazeton la franca esperantisto Paul Berthelot en junio 1905. Post dujara baraktado li transdonis ĝin en 1907 al Hector Hodler, kiu estis posedinto kaj redaktoro ĝis 1920. Tiam kaj ĝis 1910 ĝi aperis en 48x34 cm-a formato, en 1909 eĉ 60 cm alta kaj 44 cm larĝa, la "littuka" periodo; paĝonombro: 4-6. Ekde 1911 la formato fariĝis 32x23. Ĝis 1914 la gazeto aperis dufoje monate kun preskaŭ matematika reguleco.

En 1908 fondiĝis UEA. La evoluon tranĉis la unua mondmilito. Post kelkmonata interrompo tamen reaperis la revuo en 1915. Hodler en artikoloj okupiĝis interalie pri la milito kaj la problemo de organizita kunlaboro inter la ŝtatoj. Hodler mortis en aprilo 1920, la revuon heredis UEA kune kun sumo por kovri eblan deficiton. Nova redaktoro fariĝis Edmond Privat, teknika redaktoro (kiel jam antaŭ la milito) estis Hans Jakob. Post la stokholma kongreso en 1934 direktoro Robert Kreuz transprenis la redaktadon.

De 1936 ĝis 1947 la ĉefa asocio de la Esperanto-movado estis Internacia Esperanto-Ligo, kun Esperanto Internacia. Dum tiu tempo, la tiel nomata Ĝeneva UEA eldonis revuon kun la nomo Esperanto, sed ĝi paŭzis grandparte dum la Dua mondmilito: post marto-aprilo 1941 venis nur julio-septembro 1941, januaro-marto 1942, aprilo-junio 1942. Postmilite la serio dumonata rekomenciĝis kun januaro-februaro 1946. La lasta estis novembro-decembro 1946.

Esperanto, frontpaĝo de aprilo 1983

Ekde majo 1947 ekzistas denove revuo Esperanto kiel ĉefa organo de la movado. Dum la 1905aj jaroj ĝi kreskis iom post iom proksimume al la A4-formato. De 1962 ĝis 2002 la redaktado estis farata en la Centra Oficejo de UEA.

Profilo[redakti | redakti fonton]

Komence la revuo (aŭ gazeto, kiel oni diris) estis kaj anoncejo kaj forumo pri la Esperanto-movado, kaj raportejo pri la politika kaj precipe socia evoluo en la mondo. Tiun lastan temaron daŭrigis, post la morto de Hodler, ankaŭ Edmond Privat. Ĝi kreis problemojn, ĉar abonantoj aŭ membroj povis havi diversajn opiniojn pri la temaro. Ekzemple en 1932 Privat raportis pri Brita Hindio kaj forte kritikis la britan kolonian registaron, elvokante proteston de la Brita Esperanto-Asocio.[1] En la sekva tempo raportoj pri la ekstera mondo malaperis; ekzemple la n-ro julio-aŭgusto 1956 entenas nenion pri tio. La sola escepto (aldone al literaturaĵoj en Esperanto) ŝajnas esti raportoj pri la kongreslandoj.

Tria kampo de Esperanto estis literaturo, ankoraŭ longe post la dua mondmilito. Ekzemple en la n-ro julio-aŭgusto 1956 kvin el dudek paĝoj entenas literaturajn tekstojn[2].

La nuna Esperanto servas kiel informejo, sed ankaŭ diskutejo de UEA kaj la Esperanto-movado ĝenerale. Grava konstanta rubriko estas "Laste aperis" pri la nove aperintaj libroj kun rilato al Esperanto. En marto la revuo informas pri la membrostatistiko, la junia numero enhavas la Estraran Raporton. Simile la Universala Kongreso regule aperas en certaj numeroj, plej grave en la Kongresa Raporto en la septembra numero. Pro la kongreso (kaj someraj ferioj), en julio-aŭgusto aperas nur unu numero, tiel ke en la tuta jaro aperas 11 numeroj.

Redaktoroj[redakti | redakti fonton]

Redaktoroj de gazeto Esperanto 1905-1946[redakti | redakti fonton]

  • 1905-1907: Ch. Lambert
  • 1907-02-12 ĝis 1920: Hector Hodler
  • Aprilo kaj majo 1920: sen indiko de redaktoro (en Bern; marto estis la lasta kun vivanta Hodler (“direktoro”))
  • Junio 1920 ĝis julio 1934: Edmond Privat, Ĝenevo (ekde oktobro 1920 redakcia adreso en Ĝenevo)
  • Aŭgusto-septembro 1934 - : sen indiko de redaktoro, en Ĝenevo
  • Januaro 1935 ĝis januaro 1936: Robert Kreuz, en Ĝenevo
  • Februaro 1936 ĝis julio 1936: M. Movo (Michael Wittenberg), en Ĝenevo
  • “Esperanto” de la Ĝeneva UEA: 1936 ĝis 1942, 1946: Hans Jakob (laŭnoma indiko de redaktoreco nur ekde la numero de 1939-01-15)

Redaktoroj de Esperanto Internacia 1936-1947[redakti | redakti fonton]

Redaktoroj de revuo Esperanto ekde 1947[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala TTT-ejo kun kelkaj retaj numeroj (jan. kaj feb. 1963, kelkaj jarkolektoj ekde 2002)
  • Gazetejo n-roj 5/1960 kaj 7/8/1956 (n-ro 608-609)

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die neutrale Sprache, p. 111-113.
  2. Paĝoj 114 - 118, elŝutebla en Gazetejo