Esperanto (restoracio en Stokholmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto (restoracio))
Ĉi tiu artikolo temas pri iama restoracio en Stokholmo. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).

En Stokholmo ekzistis restoracio kaj drinkejo kun la nomo "Esperanto" inter la jaroj 2005 kaj 2018. Tiu restoracio estis rangigita kiel unu el la plej altkvalitaj en la lando. Ĝi ricevis unu stelon en la prestiĝa restoracia gvidlibro Michelin. Ekzistis tiam en Svedio naŭ restoracioj kiuj havis unu tian stelon kaj nur unu sola kun du steloj.

La manĝo-spionoj de Michelin vizitis la restoracion Esperanto en Stokholmo dufoje dum la jaro 2006. La duan fojon ili malkaŝis sin post la vizito, kaj jam tiam la ĉefo de la restoracio eksuspektis, ke povos aperi stelo en la sekva eldono de la gvidlibro. La 15-an de marto 2007 la libro estis publikigita, kaj efektive montriĝis, ke Esperanto iĝis la deka restoracio en Svedio kun Michelin-stelo.

Restoracio Esperanto en Stokholmo ne taŭgis por malriĉuloj - ĝi tute ne funkciis dum la lunĉ-horoj, kaj vespere ĝi proponis du plenajn menuojn inter kiuj la gastoj devas elekti. Ĉiuj ĉirkaŭ la sama tablo devis mendi la saman menuon. La menuo ŝanĝiĝis regule, kaj ĝi ne estis tradukita al Esperanto.

La restoracio Esperanto dekomence ricevis grandan atenton en la svedaj amaskomunikiloj, ĉar ĝiaj kuiristoj jam antaŭe estis premiitaj kiel la steloj de la jaro de prestiĝa sveda gvidlibro pri restoracioj, kaj la tute nova restoracio estis taksata kiel la tria plej bona en la lando. En 2013 kaj 2014 ĝi taksiĝis kiel la plej bona. En 2018 ĝi tamen bankrotiĝis.

La ĵurnaloj menciis la nomon de la restoracio sen komento. Ĝia elekto estis inspirita de la romano La alkemiisto de Paulo Coelho.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]