Esperanto - Lingvo Arta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

"Esperanto - Lingvo Arta" (EoLA) estas internacia festivalo de artoj, okazanta en Sovetunio, Rusio, Ukrainio kaj Belorusio. Dekomence EoLA estis ĉiujara aranĝo de SEJM-2 kaj nun estas komuna aranĝo de REU kaj REJM.

EoLA-1 (Volgogrado, 1988)[redakti | redakti fonton]

La kreinto de EoLA-j Andrej Grigorjevskij (tiam Ananjin)

EoLA naskiĝis kiel regiona renkontiĝo. La unua tiel nomata aranĝo okazis en Volgogrado en 1988 kaj havis kiel la unuan nomon ArtVER-1 ("Arta renkontiĝo de volgiaj esperantistoj"), kvankam jam dekomence ĝi ne estis regiona laŭ la konsisto. Ĉeestis eĉ pluraj alilandanoj: aktive partoprenis pluraj membroj de tiama E-rondeto de volgogradaj fremdlandaj studentoj kaj kiel speciala gasto venis Joachim Werdin el Pollando, kiu poste famiĝis kiel turneanta E-instruisto en Sud-Orienta Azio (li kreis Esperanto-asociojn en Tajvano kaj Singapuro, instruis en kelkaj aliaj landoj, i.a. Papuo). En Volgogrado tuj antaŭ EoLA li gvidis seminarion pri Ĉe-metodo kaj publikan E-kurson.

Partoprenis 110 personoj. Okazis artaj konkursoj laŭ kelkaj branĉoj. Ĉeforganizis Andrej Ananjin.

EoLA-2 (Volĵskij, 1989)[redakti | redakti fonton]

La dua EoLA okazis en Volĵskij, urbo-satelito de Volgogrado. Laŭ la raportoj, ĝi estis sukcesa, sed iom anemia. Partoprenis 70 personoj, okazis arta konkurso. Ĉeforganizis Irina Simbirjova.

EoLA-3 (Volĵskij, 1990)[redakti | redakti fonton]

La tria EoLA okazis en 1990 en urbo Volĵskij, kie jam unu jaron antaŭe okazis EoLA-2. La renkontiĝon organizis Dmitrij Lisenko, aktivulo de la urba E-klubo, kiu ĵus revenis post militservado en Murmansko (dum tiu servado li fondis en Murmansko Esperanto-klubon, ekzistantan ĝis nun).

Flageto de EoLA-3

La festivalo iĝis tuturba evento kaj akiris difinon "Internacia". Al ĝi estis invititaj ĉiuj ekzistantaj en la mondo E-artistoj[Dubinda teksto] — kaj multaj, kiuj ne tuj rifuzis, estis anoncataj kiel partoprenontoj: "Kajto", "Persone", franca teatro "La Krizalido" ktp. Pri la preparado de la festivalo anoncis ĉiuj ĉefaj Esperanto-gazetoj de la mondo.

Al la festivalo venis multaj eksterlandanoj, inter ili franca teatro (Kallima), pola kabaredo (en la buso de pola Esperantotur), aliaj diverslandaj gastoj. Venis ankaŭ la plej bonaj rusiaj Esperanto-artistoj. Laŭ la kriterioj de internacieco kaj laŭteco EoLA-3, ĝis nun restas nesuperita. Ne hazarde pluraj homoj eĉ longe kredis, ke ĝi estis la unua.

La sola manko estis, ke la preparado de la festivalo estis iom unuflanka, sen sufiĉa atento al la "teknikaj partoj". Ne ekzistis koncert-programoj, neniu zorgis interkonsenti pri ŝlosiloj, magnetofonoj, sonreĝisoroj ktp. Tion devis rapide prizorgi kiel "memservon" la partonprenintoj mem, ĉefe aktivuloj de SEJM-2.

Partoprenis 166 personoj laŭ la havata adresaro, aŭ 230 laŭ la lokaj organizintoj. Neniu konkurso okazis, nur koncertoj.

EoLA-4 (Niĵnij Novgorod, 1991)[redakti | redakti fonton]

Ŝildo de partoprenanto de EoLA-4

La kvara EoLA jam estis aranĝo de SEJM. La ĉefa kialo estis, ke en Volgogrado/Volĵskij tiumomente jam neniu povus zorgi pri ĝi — la ĉefaj aktivuloj subite elmigris pro E-geedzecoj (sukcesa EoLA tre kulpis). EoLA-4 okazis en Niĵnij Novgorod kaj estis la lasta EoLA okazinta en Sovetunio. La aranĝo estis tute sukcesa, kun partoprenantoj de la tuta Sovetunio, sed kun certaj signoj de la ekonomia krizo en la lando: ŝajne, neniam antaŭ tio estis tiom da "surplankaj loĝantoj" kaj neregistriĝemaj partoprenantoj.

Partoprenis ĉ. 150 personoj, okazis artaj konkursoj. Ĉeforganizis Andrej Ananjin.

EoLA-5 (Ĉeboksari, 1993)[redakti | redakti fonton]

La partoprenantoj EoLA-5

Tiu ĉi EoLA estis prokrastita por unu jaro pro la ekonomia reformo en la lando, kiam subite anstataŭ amaso da senvalora mono oni tute ne havis monon por pagi frenezajn prezojn. Kaj la plej malfacilaj monatoj estis la unuaj monatoj de 1992, kiam tiu festivalo devus esti preparata.

La festivalo en 1993 okazis en tute alia lando kaj alia esperantistaro. Ĝin organizis la plej juna kaj la plej dinamika Esperanto-klubo, gvidata de Aleksandr Blinov (SEJM-kunordiganto en la antaŭaj du jaroj).

La programo de la festivalo estis sukcesa pro la apero de kelkaj tute novaj talentoj, i.a. aperis Oĉjo Dadaev, unuafoje prezentis siajn kantojn Maŝa Koĉetkova kaj ŝajne ankaŭ Aleksandr Koval. La festivalon partoprenis ankaŭ la ege fama tiuperiode Esperanto-verkisto Istvan Nemere, kiun venigis Gyorgy Nanofszky, tiama hungara ambasadoro-esperantisto en Rusio.

Partoprenis ĉ. 120 personoj, okazis artaj konkursoj. Ĉeforganizis Aleksandr Blinov.

EoLA-6 (Ivanovo, 1994)[redakti | redakti fonton]

Insigno de EoLA-6

EoLA-7 pasis en Ivanovo en 1994. La festivalo estis daŭre organizata de SEJM kaj ĉar en 1993 la respondeculo pri arto kaj kulturo en SEJM estis elektita Maŝa Koĉetkova (Maŝeto), oni decidis fari la festivalon en Ivanovo - populara loko inter esperantistaj kantistoj.

En la konkursaj, koncertaj kaj noktaj programoj sonis multaj novaj Esperanto-kantoj, kvankam ŝajne neniuj novaj homoj aperis. Ĉeboksaranoj unuafoje alvenis per aparta buso.

Partoprenis 129 personoj, okazis artaj konkursoj. Ĉeforganizis Andrej Ananjin, la programon zorgis Maŝa Koĉetkova.

EoLA-7 (Kazano, 1995)[redakti | redakti fonton]

Insigno de EoLA-7

EoLA-7 pasis en Kazano en 1995. Dum la festivalo estis prezentitaj neniuj novaj ideoj. En la festivalo post longa foresto en esperantista komunumo reaperis Vladimir SOROKA. Partoprenis 85 personoj (laŭ la adresaro).

Laŭreatoj de la festivalo:
propra kanto:

  • I - Jekaterina Nikiforova;
  • II - G.Arosjev — S.Ignatjeva;
  • III - Nina Djomuŝkina;

plenumado de kantoj:

  • I - Olga Lubogoŝĉinskaja;
  • II - O.Lubogoŝĉinskaja — Je.Nikiforova — A.Ĥrustaljov;
  • III - Nina Djomuŝkina;

propra verso:

La financa raporto de la EoLA
  • I - Grigorij Arosjev;
  • II - Ivan Popov;
  • III - Tatjana Lugovskaja;

speciala premio: “Espero” Olga Kolcova;
deklamado:

  • II-III - Bronislav Ĉupin;
  • II-III - Ivan Popov;

ajna distro:

  • I - M.Kodibajkina — M.Fadeeva — Ju.Pavlunina — S.Indubaev;
  • II - N.Djomuŝkina — I.Popov;

speciala: Igorj Parŝin; murgazeto: Iĵevska E-klubo — B.Ĉupin; speciala premio de la ĵurioj por la plej granda kontribuo al la programo: Marija Koĉetkova.

EoLA-8 (Minsko, 1996)[redakti | redakti fonton]

La ĉeforganizantoj de EoLA-8, 1996

EoLA-8 pasis en Minsko en 1996. Per la festivalo tiama SEJM-komitato deziris subteni belorusan Esperanto-movadon. Ŝajne, la aranĝo fariĝis la lasta ĝis nun relative amasa E-aranĝo en Belorusio: ĝin partoprenis 90 personoj. Ĉeforganizis Grigorij Arosjev kaj Vladimir Perepelica.

Laŭreatoj de la festivalo iĝis:
konkurso:

  1. Pavel Korotenko (Slavjansk, Ukrainio);
  2. Igor "Kato" Parŝin (Lipeck, Rusio);
  3. Jorg de Mulder (Kalmthout, Belgio).

Specialaj premioj:

  • grupo el Kievo (M. Lineckij, M. Marcinenko, E. Rjabokonj, O. Lineckaja, A. Jaremko);
  • grupo el Ĉernihivo (A. Ŝevĉuk, A. Skiperskaja, O. Zubok);
  • lerneja grupo el Mahiljoŭ;
  • premioj de litovoj estas enmanigita al grupo el Kievo kaj al minska klubo "Verda lumo";
  • premion de ŜĈKĤLando (honora civitaneco en ŜĈKĤL) ricevis S.Gonĉarova.

Jurio: M. Lineckij, M. Kejda, A. Koval, M. Koĉetkova, Grigorij Arosev, Vladimir Perepelica.

EoLA-9 (Jalto, 1997)[redakti | redakti fonton]

EoLA-9 pasis en Jalto en 1997 kaj estis sufiĉe malgranda (ĉ. 30-50 personoj). Okazis kunigite kun la renkontiĝo "Aroma Jalto". Ĉeforganizis Grigorij Arosev.

EoLA-10, (Ivanovo, 1998)[redakti | redakti fonton]

Porpersona ŝildo de partoprenanto de EoLA-10, 1998

EoLA-10 pasis en Ivanovo en 1998. Ĝi estis festivalo, omaĝita al la memoro de Jelena Lebedeva. La aranĝo kunvenigis preskaŭ 200 personojn, i.a. alilandanojn. Unuafoje al Rusio venis JoMo, post longaj forestoj revenis al EoLA kelkaj rusiaj E-artistoj. Antaŭ la festivalo en Ivanovo okazis publika arta programo, kiun partoprenis speciale invitita ruslingva barda grupo "Belaja Gvardija". La festivalo estis senprecedence sponzorita: kelkaj simpatiantaj firmaoj senpage disponigis por ĝi komputilojn, printilojn, aŭtojn, pagis iujn fakturojn, eĉ la kolora faldfolio-invitilo estis senpage presita en Finnlando de neesperantista firmao. Ĉeforganizis Andrej Ananjin.

Postaj EoLA-j[redakti | redakti fonton]

EoLA-11 (Kievo, 1999) okazis ekde la 5-a de marto ĝis la 9-a de marto. La festivalo allogis relative multajn eŭropanojn kaj malmultajn rusianojn, por kiuj la kostoj estis iom tro altaj.

EoLA-12 (Nabereĵnije Ĉelni, 2000): la festivalo estis tre anticipe kaj laŭte reklamita. Venis JoMo. Partoprenis ĉ. 60 personoj. Ĉeforganizis Oleg Demjaŝev.

EoLA-13 (Serovo, 2001): oni unuafoje kunligis la festivalon kun REK. Rusia Esperantista Junulara Movado, kiu elkreskis el la antaŭa SEJM-2, faris dum ĝi sian konferencon. Kune kun la partoprenintoj de REK estis 199 personoj. Venis JoMo, Georgo Handzlik, prezentis rusiaj artistoj, inter ili Maŝa Koĉetkova. La festivalan programon zorgis Natalja Grigorjevskaja.

EoLA-14 (Ĉeboksari, 2002) okazis ekde la 28-a de februaro ĝis la 3-a de marto; ĝin partoprenis 150 personoj. Tio estis eksperimenta EoLA, preparita de teamo, kunordigata de Dmitrij Oŝĉepkov: Oni malpli atentas konkursan programon, ol kunagadon kaj kunkreadon de la partoprenantoj. Unuafoje EoLA havis propran temon, tio estis "Renesanco". Ĉeboksaranoj preparis spektaklojn kaj kantojn de ĉeboksara koruso.

EoLA-15 (Novosibirsko, 2003): partoprenis 53 personoj. Ĉeforganizis Katja Arbekova.

EoLA-16 (Volgogrado, 2004): denove kunlige kun REK. Kune kun la partoprenintoj de REK estis 73 personoj. La kvanto de konkursaĵoj estis ne granda, ĉefe scenaĵetoj. Ĉeforganizis Eduard Kolosov.

EoLA-17 (Jekaterinburg, 2005): kunlige kun REK. Partoprenis 105 personoj kune kun la partoprenintoj de REK. EoLA-organizintoj provis sekvi sperton de EoLA-14 kaj anoncis temon "Antikva Grekio". Prizorgis la festivalan programon anoj de junulara Esperanto-klubo el urbo Tjumeno.

EoLA-18 okazis en Jelec en 2006.
EoLA-19 okazis en Tiĥvin en 2007.
EoLA-20 okazis en Ĉeboksari en 2008.

Listo de aranĝoj kun statistiko[redakti | redakti fonton]

N-ro Loko Lando Dato Nombro de partoprenantoj
1 Volgogrado Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio 1988 110
2 Volgogrado Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio 1989 70
3 Volĵskij Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio 1990 166/230 (?)
4 Niĵnij Novgorod Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio 1991 150
5 Ĉeboksari Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Chuvashia.svg Ĉuvaŝio 1993 120
6 Ivanovo Flago-de-Rusio.svg Rusio 1994 129
7 Kazano Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Tatarstan.svg Tatario 1995 85
8 Minsko Flago-de-Belorusio.svg Rusio 1996 90
9 Jalto Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio, Flag of Crimea.svg Krimeo 1997 30 - 50
10 Ivanovo Flago-de-Rusio.svg Rusio 1998 preskaŭ 200
11 Kievo Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 05-09.03.1999  ?
12 Nabereĵnije Ĉelni Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Tatarstan.svg Tatario 2000 ĉ. 60
13 Serovo Flago-de-Rusio.svg Rusio februaro 2001 199 (inkl. de REK)
14 Ĉeboksari Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Chuvashia.svg Ĉuvaŝio 28.02-03.03.2002 150
15 Novosibirsko Flago-de-Rusio.svg Rusio 2003 53
16 Volgogrado Flago-de-Rusio.svg Rusio 2004 73
17 Jekaterinburg Flago-de-Rusio.svg Rusio majo 2005 105
18 Jelec Flago-de-Rusio.svg Rusio majo 2006  ?
19 Tiĥvin Flago-de-Rusio.svg Rusio marto 2007  ?
20 Ĉeboksari Flago-de-Rusio.svg Rusio, Flag of Chuvashia.svg Ĉuvaŝio februaro 2008  ?

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]