Esperanto 3000

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto 3000 (ĝis la jaro 1999 nomata Esperanto 2000) estas esperanto-klubo en Leuven (Flandrio, Belgio). Ĝi estis fondita en la 3-a de majo 1989, sed jam antaŭe, en 1982, grupo de junaj esperantistoj el Leuven sub nomo Esperanto 2000 ekorganizis en la urbo kune kun FLEJA la 38-an Internacian Junularan Kongreson. Al konstanta agado de la klubo apartenas organizado de kunvenoj ("Vesperoj 3000"), kursoj de esperanto (ĉeestaj, distancaj), aperigado de propra revuo, funkciigado de libroservo, biblioteko, dujara tutlanda festado de la Semajno de Internacia Amikeco kaj okaza eldonado de libroj. En februaro 2008 aldoniĝis dujara Lingva Festivalo. Pro la sukceso, estis decidita organizi ĝin denove ĉiu nepara jara. La dua Lingva Festivalo okazis en februaro 2009, kaj en 2011 okazos la tria, kies ĉeftemo estos "folkloro", dum kiu krome okazos specialaj aranĝoj por infanoj ekde 6 jaroj.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-esperanto