Esperanto Desperado
| Esperanto Desperado | |
|---|---|
| Alie nomata | Espo-Despo |
| Deveno | |
| Ĝenroj | Skao Rokmuziko |
| Aktivaj jaroj | '90 - 2005 2006 - ... |
| Eldoninto | Vinilkosmo |
| TTT | esperantodesperado.dk |
Esperanto Desperado ("Esperanto Malesperado") estis internacia grupo kiu kantis ritmajn, dancigajn kaj orelfrapajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. Ankaŭ konata kiel Espo-Despo, la grupo agadis en Danio. La membroj venis el diversaj lokoj, kiel Danio, Pollando, kaj Bosnio — kaj plej laste el Ghanao. Ĉiuj loĝis en Kopenhago.
La muzikon por la grupo plejparte verkadis Amir "AmoDeL'Iro" Hadziahmetović, Kim J. Henriksen kaj Helle Eble Cleary la tekstojn, krom Amiro, Kimo kaj Helle verkadis pluraj verkistoj. La grupo ludis miksaĵon de diversaj muzikstiloj, plejparte popolmuzikeca roko, afro, skao ktp.
Enhavo |
[redakti] Historio
La grupo estis fondita en meze de la 1990-aj jaroj. Tiam kun Helle, Amir kaj Kimo kaj la fratino de Kimo, Birgitta Maria. En la komenco ili nomiĝis Brokantaĵoj, ĉar ili komence ludis plurajn kantojn de Amplifiki. Do reuzis la kantaĵoj.
En 1997 ili ŝanĝis la nomon al Esperanto Desperado, ĉar ili ofte ludis por danoj kiuj nek povis kompreni la nomon kaj nek povis prononci ĝin. Jam kiam ili devis ludi koncerton sub tiu nomo ili estis invitita al la dana radio kaj ludis tie vivante. Tuja sukceso kun la nova nomo.
En la jaro 2000 la grupo eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kompaktan diskon, broKANTAĴOJ[1]. En la albumo plejparte estis registritaj memfaritaj kantoj, kaj kelkaj malnovaj kantoj de Amplifiki. La nomo de la albumo (kiu origine estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj. Krom Amir "AmoDeL'Iro" Hadziahmetović en la KD ludis: Thomas Crowfurd, Brian Laustsen, Helle Eble Cleary, Kim J. Henriksen - Kimo; por la dua KD Hotel Desperado, Nis Bramsen anstataŭis drumiston Thomas Crowfurd. Sur la albumo ludis ankaŭ ĝembisto-perkutisto el Ganao Mark Dziwornu. En la komenco de 2005 la membroj decidis ĉesi kunludadon. La lasta koncerto de la grupo okazis en la IJK 2005.
En aŭtuno 2005 okazis grava ŝanĝo en la membraro de Esperanto Desperado, post kiam la grupo disfodiĝis. Amiro - AmoDeL'Iro prenis la rajton de la nomuzado kaj komencis refondiĝon de la grupo. En aŭtuno 2005 Laurent Fricault iĝis nova tamburisto kaj Karl Maybach eniris kiel "ulo por ĉio", ĉar li povis ludi bason, trombonon kaj tangentinstrumentojn. La novrefondita bando tuj komencis registradi novajn kantojn. Komence de 2006 la bando ŝanĝis la nomo al nuna Espo-Despo. La unua koncerto de la novnomita grupo okazis en junio 2006 en Kopenhago, kaj ek de tiam la bando aŭ AmoDeL'Iro sole koncertis regule precipe en esperantaj aranĝoj en Eŭropo: Danio, Germanio, Pollando, Italio, Bosnio ktp. Ĉe la fino de la jaro 2006 al Espo-Despo aliĝis basisto Andrzej Krejniuk, kies stilo fundamente ŝanĝis la sonon de la bando. Tial la kantoj devis esti reregistritaj dum 2007 kaj 2008 kaj la nova albumo, Esperante finfine aperis kiel sendependa eldono en 2009.
Dum la jaroj 2009-2010, Espo-Despo plej ofte koncertis triope. Krom Karl kaj Amir, en la bando plej ofte ludis usona perkutilisto Thomas Petruso. Fine de 2010, lin anstataŭis Glenn Hartmann Thomsen, talenta dana trumisto kun kiu la bando nuntempe preparas novan albumon.
[redakti] Anaro
de Esperanto Desperado
- Kim J. Henriksen
- Amir Hadziahmetovic
- Helle Eble Cleary
- Brian Laustsen
- Nis Bramsen
- Mark Dziwornu
- Thomas Crowfurd
de Espo-Despo:
- Laurent Fricault
- Karl Maybach
- Andrzej Krejniuk
- Amir Hadziahmetovic
- Thomas Petruso
- Glenn Hartmann Thomsen
[redakti] Diskaro
- 2000 - broKANTAĴOJ
- 2004 - Hotel Desperado
- 2009 - Esperante (Eldonita sub la nomo Espo-Despo)
[redakti] Notoj
- ↑ broKANTAĴOJ ĉe Vinilkosmo
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- [1] ĉe Vinilkosmo

