Esperanto Elektronike

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo (2-a eldono)
Disko (1-a eldono)


Esperanto Elektronike estas DVD-disko eldonita fare de E@I somere de 2006 kaj trifoje reeldonita (2006, 2011, 2012). Ĝia celo estas informi pri Esperanto (informado), ebligi al la interesiĝantoj lerni ĝin (instruado) kaj prezenti erojn de la Esperanta kulturo (utiligado) – ĝi do kovras ĉiujn tri agadkampojn de UEA. La DVD estas la plej granda esperantaĵo laŭ la amplekso de sia enhavo (8 GB), kaj samtempe ankaŭ la plej granda eldonaĵo de sia tempo (sume aperis jam 21.000 ekzempleroj).

Enhavo

Menuo de la DVD

La enhavon de la DVD kunmetis E@I – internacia junulara neregistara organizaĵo (okupiĝanta pri buntaj projektoj, rilataj al Edukado@Interreto), kies ĉefaj celoj estas instigi interkulturan lernadon, subteni lernadon kaj uzadon de interreto kaj lingvoj. Inter la multaj proponataj multkomunikilaj eroj troviĝas:

Aldone al tio, unuaj du eldonoj de la DVD enhavas ankaŭ plenan eksterrete konsulteblan version de la Vikipedio en Esperanto, laŭ stato de la 1-a de julio 2006, kies ekeston efektivigis Marek Blahuš (51.882 artikoloj sub 73.125 kapvortoj en 7.054 kategorioj). En la tria kaj kvara eldonoj ĝi estas anstataŭigita per artikolaro disponigata per la programo Okawix (stato 24-a de novembro 2010, 137.472 artikoloj).

La unuaj du eldonoj de la DVD vendiĝis en plasta kovrilo, kies surskriboj estis tradukitaj al ĉiuj 26 diversaj lingvoj en kiuj eblas trarigardi ankaŭ la diskon. Sendepende de la uzita kovrilo, ĉiu disko tamen estas la multlingva kaj enhavas do ĉiujn lingvoversiojn. En la tria eldono oni anstataŭigis la plastan kovrilon per papera, kio gvidis al malplialtigo de la produkto- kaj sendokostoj. La dua kaj la tria eldonoj distingeblas per la romiaj numeroj II aŭ III ĉeestantaj kaj sur la disko kaj sur la kovrilo.

Historio

Parto de la unua eldono en skatoloj antaŭ distribuiĝo komence de la 91-a UK en Florenco.

En 2005 SKEJ eldonis multlingvan KD-n Esperanto - lingua incognita ("lingvo nekonata") kiu enhavis 13-minutan filman dokumenton pri Esperanto, librojn en PDF, kantojn en MP3, fotografaĵojn, eksterretan version de la kurso lernu!, ktp. Post publikigo de tiu ĉi KD aperis la ideo kunigi ĝin kun aliaj KD-aj projektoj, pligrandigi la enhavon, kaj eldoni la rezulton sur DVD.

En 2006 E@I eldonis la DVD-n Esperanto Elektronike, en rekorda kvanto de 9000 ekzempleroj. Parton de tiu ĉi unua eldono oni distribuis al pluvedantoj kaj unuafoje vendis dum la 91-a UK en Florenco (julio 2006).

La 11-an de januaro 2007 publikiĝis dua eldono de la disko, kun iom pliriĉigita enhavo, en la eldonkvanto de 3000 ekzempleroj.

En julio 2011 eldoniĝis tria, ĝisdatigita versio de la disko, en la kvanto de 6000 ekzempleroj. Kompare kun la antaŭa eldono, ĝi enhavas plurajn novajn kaj renovigitajn partojn. Aldoniĝis ia. diverslingvaj informiloj pri esperanto, novaj vortaroj (ia. 83.932 frazoj en esperanto el Tatoeba kun diverslingvaj tradukoj), aldonaj instruiloj, pliaj libroj (ekz. de Karel Čapek kies verko ekde 2009 fariĝis publika havaĵo) kaj kelkaj novaj kantoj; aperis fotoj pri lastatempaj renkontiĝoj kaj multaj novaj elektronikaj versioj de esperanto-revuoj. Ĝisdatiĝis ekzemple la elekto de ligiloj al gravaj retpaĝaroj, la vortaroj kaj la eksterreta versio de la Vikipedio. Ĉiuj ses partoj de la filmo Esperanto estas... nun aperas sur la disko, en malpli alta kvalito, sed spekteblaj rekte el la retumilo (eĉ en plenekrana reĝimo), kun subtekstoj en plejmulto de la diskaj lingvoj kaj elekteblo de voĉo esperantlingvaanglalingva.

En julio 2012 eldoniĝis plia, kvara eldono, en kvanto de 3000 ekzempleroj. Ĝi lanĉiĝis dum SES 2012 en Nitra, kie ankaŭ po unu ekzemplero estis donacita al ĉiu el la 250 partoprenintoj okaze de la 125-a jubileo de Esperanto (la 26-an de julio 2012).

Eksteraj ligiloj