Esperanto Radikala Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Organizzazione

Esperanto Radikala Asocio (ERA, itale Associazione Radicale Esperanto) estas suborganizo de Radikala Partio en Italio, kiu aktivas por lingva egalrajteco kaj protektado de la lingva diverseco.

La asocio fondiĝis la 25-an de aprilo 1987 en Romo kun sidejo en Romo, Bruselo kaj Novjorko.

En 1996, ĝi eldonis kun financa subteno de Eŭropa Unio la libron La kostoj de la eŭropa lingva (ne-)komunikado.

Ĝia prezidanto estas Giorgio Pagano.

Unu el ĝiaj lastaj agadoj estis la Esperanto-Pentekosto kiam la 12-an de junio 2011 liaj subtenantoj estis en la placo Sankta Petro kun "flameto" sur la kapo -memorigante la Sanktan Spiriton kiu tiutage en la formo de flamo donis al la disĉiploj la kapablecon paroli ĉiujn lingvojn - por peti al la Papo enkonduki Esperanton en ĉiujn katolikajn lernejojn.