Esperanto aktuell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto aktuell estas la titolo de la gazeto de Germana Esperanto-Asocio. Jare aperas ses numeroj.

La unua eldonaĵo kun la titolo aperis en la 1970aj jaroj, ĝi servis al la Ludwig-Samenhof-Gesellschaft kiu provis altiri "amikojn de Esperanto". Tiu eldonaĵo ne rilatas al GEA.

Ekde 1982 GEA havis novan revuon kun la nomo Esperanto aktuell, en formato A5. Dek jarojn poste ĝi ricevis la aspekton (kaj formaton, A4) de la regiona Esperanto-gazeto en Badeno-Virtembergo ("Esperanto in Baden-Württemberg"). Dum la unuaj jaroj oni eldonis alterne esperantlingvan kaj germanlingvan ekzempleron, sed fine oni decidis havi ĉiujn ekzemplerojn miksite.

Redaktoroj de Esperanto aktuell estis i.a. Richard Reuchlin, Dirk Willkommen, Rudolf-Josef Fischer, Andreas Ludden, Frank Stocker, Alfred Knapp, Ziko van Dijk, Dirk Kretschmann, Alfred Schubert kaj Stano Marček.

Vidu ankaŭ