Esperanto en Ĉeĥoslovakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto


Ĉeĥoslovakujo

La unua ĉeĥlingva lernolibro aperis en 1890. Eldonis ĝin je propra risko kaj per propra mono laboristo Francisko Valdomiro Lorenz, kiu presigis ĝin ĉe Fr. Hoblík en Pardubice. La broŝuro kaŭzis preskaŭ neniun resonon. La aŭtoro, konvinkita socialisto, baldaŭ poste estis suspektata de tiama aŭstruja polico, ke li partoprenas en nacie kaj socie revolucia konspiro kaj li elmigris Brazilon.

En 1900 eldonis juna instruisto Theodor Čejka en negranda urbo Bystřice pod Hostýnem detalan ĉeĥan lernolibron (188p.; kunverkintoj: V. Bilík kaj J. Holub.). Ĉejka trovis eminentan kunlaboranton en sia kolego Josef Krumpholc, kiu helpis lin ĉe novaj eldonoj de la lernolibro. Ambaŭ aŭtoroj daŭre plibonigadis sian verkon. Ĉejka sciis organizi presadon kaj vendadon de lernolibroj kaj vortaroj diversampleksaj kaj donis tiamaniere al unuaj propagandantoj tre bonajn ilojn. Fina eldono de lia detala lernolibro estis la kvara aperinta 1908. En la sama jaro aperis ankaŭ detala Vortaro E-ĉeĥa de Čejka. (170 p)

En nov. 1902 komencis Ĉejka eldoni tri gazetojn: Revuo internacia estis destinita por tutmonda e-ista publiko. Ĝia ĉefa kunlaboranto estis Ivan Seleznjov, kiu tiam vojaĝis tra la mondo kaj haltis en ĉeĥaj landoj. La revuo havis du "aldonojn" aparte aboneblajn: Bohema Esperantisto por propagandi inter ĉeĥoj, kaj Germana Esperantisto inter germanoj. De la Revuo int. aperis kvin numeroj bele presitaj kaj kun rimarkinda enhavo. De la Bohema e-isto unua jarkolekto kaj de la dua 9 n-roj, de la Germana e-isto 5 n-roj.

Organizo de la movado komenciĝis en 1901, kiam estis en Brno (Brünn) fondita la unua klubo nomita: "Unua societo de Aŭstriaj esperantistoj". Fondis kaj gvidis ĝin tipografo J. Kajš kaj ĵurnalisto Karel Pelant. Tiu ĉi verkis (laŭ Einstein) kaj eldonis la unuan prop. kaj informan broŝuron. En la sama jaro komencis en Praha dekok-jaraj junuloj Eduard Kühnl, studento de alta teknika lernejo, kaj Fr. Barth, komerca oficisto, kolekti interesantojn pri E kaj publikigi artikoletojn en ĵurnaloj duarangaj. Kolektintaj areton da adresoj la du pioniroj fondis E-istan klubon en Praha, fonda kunveno okazis en la 9-a de decembro 1902, ĉeestis 15 personoj, el kiuj restis aktivuloj por plua tempo sole tri: Barth, Stan. Kamaryt, Kühnl. Prez. fariĝis librovendisto Ed. Weinfurter, al kiu imponis la nombro de la ĉeĥaj lernolibroj venditaj en lia butiko. Sed li ne sciis organizi la novan klubon por interna funkciado kaj ekstera laborado. Tion faris nur Vojtěch Kraus, dua prez. de la klubo, elektita 17 jun. 1903. Sekr. de la Klubo estis komence Kühnl kaj post li Kamaryt. Sekvis prelegoj kaj kursoj.

La unuan publikan prelegon havis en tiam tre laŭmoda "Virina klubo" univ. studento Kamaryt en 1904. En 1901-1904 ekatakis kelkaj propagandantoj la publikan opinion per gazetaj artikoloj. En tiu sfero plej aktivaj estis tiam studento de alta teknika lernejo H. K. Bouška en Praha, kaj instruisto J. Svačina en Č. Budějovice. La klubo en Praha fariĝis ankaŭ baldaŭ centro de tendencoj organizi la movadon inter ĉeĥoj.

Laŭ iniciato de Kühnl ĝi decidis eldonadi novan ĉeha-E-an gazeton kaj fondi nacian centran societon.

La fondo de nova gazeto kaj proponata organiza principo trovis kontraŭstaron de amikoj de Čejka kaj de Bohema E-isto, pro kio naskiĝis malpacoj kaj fine rompo inter ĉ. E-istoj rezultinta en fondo de du naciaj centroj ("Unio" de lokaj kluboj kaj "Asocio" de individuoj) kaj eldonado de du prop. gazetoj. En jan. 1907 eldonis Kühnl la unuan n-ron de "Oficiala organo de bohemaj E-istoj Časopis českých esperantistů". Tiu ĉi ĉeĥa-E-a monata revuo aperadis sub redakto de la eldonanto ĝis la mondmilito. Kaj en oktobro 1908 komencis Kamaryt kaj Bouška eldoni monatan revuon por prop. de E inter ĉeĥoj "Bohema Esperantisto, Český esperantista" (daŭrigo de la revuo de Čejka). Sub nova gvido aperis kvar jarkolektoj, la lasta (sesa) en 1912. En 1908 estis fonditaj du konkurencaj naciaj societoj: "Bohema Unio Esperantista" kaj "Bohema Asocio Esperantista". La Unio elektis kiel prez. prof. Dr. Václav Rosický, kiel oficialan organon la gazeton de Kühnl. La gvidantaj personoj en ĝi estis Kühnl kaj Karel Procházka. La gvidantoj de la Asocio estis Bouška, Kamaryt, Dr. Josef Barvíř kaj financa oficisto Mil. Schmidt. Ambaŭ naciaj centroj akre konkurencis ne unusole en varbado de membroj sed ankaŭ per prop. faroj.

Tial estis E-ista vivo inter ĉeĥoj tre vigla. Oni eldonis propilojn, lernolibrojn, vortarojn, literaturaĵojn. La plej gravaj estis: Detala lernolibro de Kühnl, Ĉeĥa-E-a vortaro de Kühnl-Procházka, broŝuro "Slovakoj kaj Magiaroj" de Bouška, kolekto de ĉeĥaj "informaj flugfolioj", ĉ. traduko de la traktato de Unuel "Esenco. . .", "Rakontoj" de Arbes, tradukitaj de Josef Grňa, ĉ. eldono de la "Fundamento" de Kühnl ktp. Da lernolibroj por ĉeĥoj aperis antaŭ la milito 14.

Por slovakoj eldonis kiel lernolibron slovakan tradukon de la "Fundamento" d-ro Albert Škarvan helpata de rusa E-isto Evstifejev. La libro aperis en Turčiansky Sv. Martin en 1907. (Dua eldono 1918 en Chicago.) Aperis en tiamaj slovakaj gazetoj kelkaj artikoletoj, sed pli ofte nefavoraj.

Germanoj kaj hungaroj loĝantaj en la landoj nun ĉeĥoslovakujaj partoprenis tiam la movadon pere de sialingvaj grupoj kaj asocioj, tial oni raportas pri ilia agado sub aliaj titoloj. En nuna ĉefurbo de Slovakujo Bratislava (Pozsony, Pressburg) estis fondita loka E-ista grupo de István Nagy-Molnár kaj Emil Wanitsek. La grupo funkcias ĝis nun kaj estas daŭre gvidata de la dua de la fondintoj. El sukcesoj de la germanoj estas menciinda starigo de la E-monumento (la unua en la mondo) en bohemia banloko Františkovy Lázně (Franzensbad). Propagandis ĝian konstruon kaj kolektis monon por ĝi UEA-del. kaj prez. de la loka grupo Jakob Hechtl, bavara fervojoficisto. La monumento estis solene inaŭgurita dum la IV-a Aŭstruja E-kongreso pentekoston 1914.

Jam en antaŭmilita periodo oni propagandis en fakaj medioj. Kun sukceso estis inter ĉeĥoj prilaborataj jenaj tri fakoj:

Virinoj

Jam en 1904 estis fondita "Unua virina klubo Esperantista" en Prago. Ĝia gvidantino estis Matylda Krausová, edzino de Vojtěch Kraus. Ŝi aktive kunlaboris en multaj aliaj E-istaj entreprenoj. Gravan apogon ricevis la movado per persista agado de Julie Šupichová, instruistino, kiu veninte 1911 en Prago baldaŭ fondis novan "Rondeton de E-istinoj", kiu fariĝis tre potenca fokuso, en kiu kuniĝadis kaj el kiu eliradis iniciatoj por laboro inter virinoj.

Blinduloj

Baldaŭ post fondo de la Klubo en Prago kelkaj iaj membroj komencis kontakton kun blinda instruisto en la Blindula Instituto Klar, K. Em. Macan, muzika komponisto sufiĉe ŝatata. Li fariĝis konvinkita E-isto kaj lia kunlaborado kun E-istoj vidantaj havis rezultojn utilajn por la movado same kiom por blinduloj. Jam en 1904 li aranĝis helpata de Kühnl kaj V. Riegel kurson por flegatoj de la Instituto Klar. Depost tiu tempo restis la E-kursoj daŭra aranĝo en tiu instituto. Nombro de ĉ. blindaj E-istoj kreskis tiom rapide, ke en 1922 estis fondita "Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj Esperantistoj". (SOĈNE) Jam pli frue (1920) eldonadis societo "Ĉeĥa Blindula Preso" kiel aldonon al sia reliefe presita gazeto monatan E-an gazeteton Aŭroron. SOĈNE eldonis en reliefe blindula skribo ampleksajn verkojn (lernolibrojn vortarojn ktp). El la vidantaj E-istoj kunlaboris kiel gvidanto prof. Stan. Stejskal helpata de f-ino Božena Vlčková, post lia morto 1929, Vuk Echtner.

Laboristoj

En 1911 fondis juna fervojoficisto Fr. J. Chaloupecký "Laboristan unuiĝon E-istan", kiel fakon de socialdemokrata kleriga asocio "Laborista akademio". En 1912 komencis Chaloupecký eldoni ĉeĥan prop. gazeton La Kulturon. La nova gazeto, kiu senkaŝe turnis sin al laboristoj konsciantaj pri sia aparteno al la batalanta klaso, trovis rimarkindan resonon. Sed Chaloupecký post neplena jaro transiris al Ido. "La kulturo" restis fidela al E kaj daŭrigis sian ekzistadon sub redakto de Robert Sáda kaj Josef Šídlo. Kelkan tempon redaktis ĝin ankaŭ R. Fridrich. Ĝi aperadis ĝis la mondmilito. Ankaŭ fundamentoj metitaj per laborado en tiu ĉi sfero montriĝis solidaj. Post milito tuj ekstaris en Ĉ. diversaj laboristaj E-grupoj, kiuj jam en 1920 kuniĝis en "Laborista Ligo Esperantista en Ĉeĥio" precipe sub gvido de J. Pech el Plzeň. Ĝi funkcias ĝis nun kontentige kaj eldonas por informo de siaj membroj ciklostilitan Bultenon de L. L. E. (en 1933 sesa jarkolekto); en 1933 eldonis ĉeĥan tradukon de broŝuro de Lanti. Inter laboristoj-E-istoj daŭras disputoj pri la socialismaj kaj naciismaj vidmanieroj. En 1932 estis fondita konkurenca nova "Ĉeĥoslovaka Laborista Asocio Esperantista" en Ústí nad Labem. (Membro de ISE).

La ĉeĥaj E-istoj klopodis jam frue akiri aprobojn de ĉeĥaj eminentuloj aŭ montri taŭgecon de E por propagandi la naciajn politikajn idealojn en fremdlando. Oni sukcesis ricevi de kelkaj univ. profesoroj subskribojn sub deklaron de la Delegacio por akcepto de int lingvo kaj aprobajn deklarojn de kelkaj eminentuloj por E. El ili la plej grava estis artikolo verkita de la ĉeĥa filozofo Fr. Krejčí (Bohema E-isto, 1908). Tre grava sukceso estis kontakto kun "Nacia konsilantaro ĉeĥa", komitato, kiu volis esti kaj ofte estis rigardata kiel la plej alta aŭtoritato en naciaj problemoj. Ĝi eldonis en 1911 E-lingvan broŝuron pri "Popolsumigo en Aŭstrio" (de J. Hantich, trad Rud. Hromada). E-ista Klubo Praha en 1906 dum preparado de Aŭstria ekspozicio en London kunlaboris sukcese kun la ĉeĥa fako kaj ricevis pro tiu laboro honoran diplomon. Pri sokola kongreso en 1912 estis eldonita E-lingva propagandilo, kiu elvokis viglan korespondadon. Deklaro por E de londona urbestro Sir Vezey Strong apogis menciinde situacion de la movado dum lia vizito en Prago 1911. Komitato de la granda "jubilea" ekspozicio en Praha 1908 eldonis E-lingvan prospekton, kiu kaŭzis, ke venis tiam al Praha 214 fremduloj-E-istoj. Specialan atenton pri prop. taŭgeco de E kaŭzis ne sole en ĉeĥaj landoj, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo la per E-a paroladvojaĝo de d-ro Aug. Pitlik, kiu, kiel unua Eŭropano, la l7. XII. 1912 ekvojaĝis el Praha por E-e kaj lumbilde propagandi la kulturajn, historiajn, kaj naturajn memorindaĵojn de sia patrujo. Ĝis la 30. V. 1913 estis aranĝitaj entute 33 paroladoj en 32 urboj de 11 eŭropaj ŝtatoj. La paroladoj estis tradukitaj en 10 lingvojn naciajn.

La eksplodo de la mondmilito haltigis inter ĉeĥoj preskaŭ komplete la movadon, kiu estis tiom vivanta. El la societoj vivetis sole Rondeto de E-istinoj kun Šupichová. La popola revuo Rozkvět publikigadis ŝian kurson de E, el kiu rezultis ampleksa korespondado de la aŭtorino kun legantoj de la kurso precipe el milita kampo. Nur en fino de 1917 komencis Kamaryt provojn revivigi la Boheman Asocion E-istan. Kiam en fino 1917 la polica premo ĉesadis, komencis movetiĝi ankaŭ E-istoj. En Plzeň proponis B. Titl kaj Fr. Kavan eldoni prop. gazeton kaj ricevinte aprobon de kelkaj E-istoj en Praha ili eldonis kun E-ista klubo en Plzeň kiel eldonanto en marto l918 la unuan n-ron de La Progreso, "monata organo bohema". La gazeto aperas ĝis nun.

Ankaŭ en komenco 1918 kunvenis en Prago reprezentantoj de ambaŭ tiamaj naciaj societoj Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du societojn tuj, kiam post la milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato. La esperoj plenumiĝis kaj la du societoj kunfandiĝis en 1920, kiam en la 1-a de februaro 1920 estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista. Prez. estis elektita registara konsilisto Josef Eiselt, vicprez. Kamaryt (en Bratislava), ĝenerala sekr. Rudolf Hromada. Partoprenis la laborojn de la Asocio precipe sindone komitatanoj el diversaj jaroj: Bouška, O. Ginz, Josef Friedrich, R. Herzigová, Kraus, Pitlik, O. Sklenčka, Staněk, Fr. Slavík, Jar. Šustr, A. Tarantíková k. a. ĈAE daŭre tenis gvidan lokon en organizado de la movado. Baraktado kontraŭ seninteteso kaj inerteco eĉ kontraŭ ia speco de ĵaluzo de la lokaj grupoj postulis multan paciencon kaj persistemon. Oni provis diversan aranĝon de la kotizoj. De la komence postulataj 2 Kĉ po membro de la loka grupo oni venis en 1933 al 16 Kĉ po membro individua kaj 10 Kĉ po ano de la grupo aliĝinta korporacie. En 1933 pagis kotizojn (po 16 Kĉ) 505 membroj. Tamen la gvidantaj personoj sciis kolekti tiom da rimedoj, ke la Asocio povis disvolvi agadon tre ampleksan kaj akiri rezultojn en tre diversaj sferoj. La administron multe malhelpas nepersisto de anoj. En fino de 1931 estis sole 36 membroj, kiuj pagis kotizon seninterrompe depost la fondo.

"La Progreso" ankaŭ post fondo de la Asocio aperadis en Plzeň sub redakto de Titl. En 1921 komencis komercisto O. Adámek en PrahO eldoni kaj Bouška redakti monatan gazeton en ĵurnala formato Ĉeĥoslovaka gazeto kun aldono Nova Eŭropo. Tiu ĉi intencis esti "E-a tribuno de malgrandaj nacioj". La gazeto aperadis ĝis komenco de 1923, sume 14 n-roj. En septembro 1920 komencis Šupichová eldoni ĉeĥlingvan prop. monatan revueton Esperantský zpravodaj (E-a raportanto por ĉeĥoj), kiu aperadis dum 3 jaroj ĝis dec. 1923. Ambaŭ gazetoj publikigadis informojn pri la Asocio varbante por ĝi inter la legantaro same kiel "La Progreso". Sed en 1923 ankaŭ tiu ĉi gazeto jam tre suferis pro financaj mankoj. De ĝia sesa jarkolekto aperis sole 6 n-roj. Tiam post sensukcesa propono de la ĝistiama eldonanto al ĈAE Hromada helpata finance de kelkaj amikoj transprenis ĝian eldonadon. La Progreso fariĝis oficiala organo de ĈAE. La unua n-ro sub redakto de Hromada aperis en novembro 1923 en Praho. En januaro 1925 komencis ĈAE eldoni sian Bultenon en La Progreso. Tio daŭris ĝis marto 1933, kiam estis decidite eldonadi la Bultenon sendepende de La Progreso kaj sendadi ĝin senpage al la membroj. Hromada estis ĝenerala sekr. ĝis 1931. Dum diversaj jaroj multe helpadis lin O. Ginz, kiu estis poste ĝen. sekr. dec. 1931- marto 1932. Post li estis tiu funkcio dividita; oficialan parton transprenis Šustr, administran Slavík. Post Eiselt fariĝis en 1930 prez. Kamaryt. Kasisto estis ĝis 1927 Fr. Novák, post li estis la funkcio tenata kvazaŭ provizore, nur en 1930 akceptis ĝin Sklenčka.

La germanoj en Bohemujo kunigis en 1913 la grupojn en "Landa asocio de germanaj Esperanto-societoj en Bohemio". Post la milito oni ŝanĝis (1920) la titolon laŭ la nova stato: "Ligo de germanaj Esperanto-societoj en Ĉehoslovakio". En 1924 estis reorganizita la tuta movado inter la germanoj en Ĉ. La reorganizita societo "Germana E-Ligo en Ĉ." konsistas sole el individuaj membroj. Ĝia unuaprez. kaj reorganizinto de la postmitta movado estas ĝis nun inĝ. Gustav Scholze, prof. de germanlingva supera industria lernejo en Liberec (Reichenberg). Krom li funkciis kiel dua kaj tria prezidantoj d-ro Josef Fischer, prof. en Weidenau, Franz Ulbert, poŝtdirektoro en Karlovy Vary, Josef Süsser, prof. en Žatec, Rudolf Fenzl, fervojisto en Plzeň, Heinrich Müller, direktoro en Ústí nad Labem, Franz Benisch, direktoro en Moravská Ostrava, Rudolf Horn, ŝparkasa direktoro en Krnov, Hans Klinger, supera dogana oficisto en Podmokly. Sekretarioj estis Karl Schüller, Fritz Michalek, Rud. Rössl, f-ino M. Kirsten; kasistino f-ino M. König.

Krom la nomitaj funkciuloj estas menciindaj: Prof. d-ro Lederer, eldoninto de la "Bela mondo", d-ro Bischitzky, nestoro de la ĉefurbaj germanaj E-istoj, ekzamenanto pri E ĉe la ŝtata germanlingva Ekzamena Komisiono por burĝaj kaj popolaj lernejoj en Prago. Tre vigla pioniro antaŭ milito estis inĝ. Julius Boschan, kiu multe laboris por starigo de la landa ligo antaŭmilita. Fervorega disvastiganto de E inter germanoj nordbohemiaj estis Julius Patzelt, fondinto de multaj grupoj. Kiel oficialan organon GEL prenis monatan gazeton Marto, kiu komencis aperi en 1912 en Graco (Aŭstrujo), ĉesis aperi dum milito kaj en 1920 estis renovigita de instruisto J. Taubmann en Bor. La gazeto estas plene en E, la kovrilo surhavas Bultenon de GEL, germanlingvan. Depost 1924 ĉiuj lokaj kluboj estas likviditaj kaj funkcias kiel grupoj de GEL-anoj. Ĉiu membro pagas per unusola kotizo (26,50 Kĉ) kotizojn grupan, distriktan, ligan kaj abonon de la Liga organo. En 1932 GEL havis 395 membrojn. De apr. 1934 Marto ĉesis aperadi kaj GEL eldonas sian Bultenon memstaran senpage por la membroj.

Ambaŭ naciaj societoj estas daŭre en amikaj rilatoj. ĈAE turnas sin krom ĉeĥoj kaj slovakoj ankaŭ al hungaroj, poloj, rutenoj, GEL al germanoj. Tiu divido de la agadsfero praktikata de komenco estis proklamita per komuna rezolucio en 1926 dum la 3-a nacia kongreso en Bratislavo.

Ambaŭ naciaj societoj ĉiam rigardis grava, ke nombro de UEA-anoj en la lando estu kiom eble plej granda. Kiam en 1923 Otto Sklenčka, banka librotenisto en Hradec Králové, akceptis funkcion de ĉefdelegito, komenciĝis grava kresko de nombro de UEA-anoj. La plej granda ĝi estis en 1928: 1361. En 1932: 1194. En tiu ĉi jaro neniu lando superis Ĉ. koncerne la nombron. Eĉ Germanujo, kiu ĝin superis en 1928 je 42 anoj, havis en 1932 sole 1185. Vicĉefdel. estas Joh. Klinger en Podmokly, helpanto Herold Kesík en Bratislava. Kunlaboro inter Teritoria oficejo kaj ĝiaj ambaŭ naciaj societoj estis daŭre bonega, Sklenčka estis preskaŭ seninterrompe komitatano de ĈAE, depost 1930 li estas eĉ ĝia kasisto. Same Klinger en GEL. Por esti en kontakto kun delegitoj komencis Sklenčka eldoni laŭbezone aperantan gazeton Teritoria tribuno, kiu estas kolekto de administraj kaj aliaj dokumentoj rilatantaj funkciadon de UEA. Unua n-ro aperis 1. XI. I925, la dekunua 30. Xl. 1932.

Ĉiuj tri institucioj (ĈAE, GEL, Teritoria UEA-oficejo) laboris daŭre en harmonia interkonsento. Ĉiuj iom gravaj entreprenoj estis faritaj almenaŭ dum reciproka scio. Al iliaj iniciatoj kaj laborpovo oni ŝuldas preskaŭ ĉiujn iom gravajn rezultojn akiritajn por la movado en Ĉeĥoslovakio. Tamen estas menciindaj ankaŭ diversaj entreprenoj de unuopuloj, kiuj laboris apud tiuj ĉi tri organizaĵoj:

Ĉeĥoslovaka E Instituto en Praha fondita laŭ iniciato de Pitlik 27. jun. 1923 kaj konstituiĝinta 11. nov. 1923 prilaboras precipe la instruan (kursoj) kaj prelegan flankojn de la propagando. Ĝi posedas "Privatan lernejon por E" laŭ permeso de lerneja ministerio (n-ro 131.488, 7. XII. 1923) kaj rajtas aranĝi ekzamenojn kaj doni atestojn pri scio de E. La lernejo estas dua tiaspeca en Ĉ. La unuan fondis en 1922 prof. Süsser en Žatec. La instituto eldonis (en 1926) 4-an eldonon de ĉeĥa ŝlosilo.

Julie Šupichová, faka instruistino en Praha, verkis plurajn lernolibrojn kaj sukcesis eldonigi ilin ĉe diversaj eldonistoj. Ŝi daŭre sendas artikolojn pri E al diversaj gazetoj kaj sukcese klopodas per E-rubrikoj precipe en porinfanaj gazetoj.

Moraviaj E-Pioniroj en Olomouc estas unuiĝo de tri viroj: Jar. Mastný, fabrikisto, Ant. Kudela, juĝa oficisto, Albín Neužil, lernejestro, kiuj fondis specon de privata eldona entrepreno jam antaŭ milito. Sed nur en Ĉ. ili eldonis vicon de libroj tre prudente elektitaj: Mahen: Koboldo Ondra; Čapek: RUR; Řebíček: Int. konvencioj fervojaj; Herben: Malriĉa knabo, kiu gloriĝis; Welzl: Tridek jarojn en la ora nordo; Herman: Fokso-Nukso; Vladyka: Mi en li; Kamaryt: Filozofia vortaro.

Inĝ. Leopold Berger en Potštejn eldonas depost 1919 Adresaron de E-istoj uzante por sia eldonejo indikon Bohema E-Servo. En 1932 aperis 10-a eldono de tiu BES-a Adresaro. Krom tio li eldonas diversajn gazetojn kaj librojn. Kunlaborinte kelkajn jarojn en ĈAE li en 1929-30 akre atakis kontraŭ ĝiaj gvidantoj precipe kontraŭ Hromada kulpigante la Asocion pri germanemo.

Pitlik eldonadis en 1928 dum pluraj monatoj Ĉeĥoslovakan E-Preson sendatan i. a. ankaŭ al redakcioj por represo de informoj pri E.

Robert Bloch depost 193l vendas diversajn E-aĵojn, donas informojn turismajn kaj afable prizorgas diversajn aferojn de E-istoj sub kvazaŭ komerca firmo Neŭtrala E-centro en Praha. Pro tiu ĉi erariga titolo riproĉas lin oficialaj organizoj.

En Prostějov komenciĝis en aŭg. 1930 aperadi ciklostilita prop. gazeto Ligilo. Depost tria jarkolekto aperas presite, tre regule, sub redakto de Fr. Heikenwalder.

Komercaj eldonejoj starantaj ekster la organizo eldonis krom la lernolibroj de Šupichová ankoraŭ E-lernejon de Bouška, lernolibrojn de Žďárský, Eiselt, vortarojn de Čánský-Riedl, Hromada-Petr, Filip, Kilian gvidlibron "Moravia karsto" de Barvíř, k. a. - Josef Bednář, posedanto de privata komerca lernejo en Brno, eldonis 1925 sian lernolibron kaj en 1926 krestomatieton "Barono mensogbabilulo". - Hromada eldonis ĉe Progreso lernolibron de Šilha (1926).

Ĝenerala propagando, precipe la individua varbado, estas plejparte farata de la lokaj kluboj, da kiuj ekzistas ĉirkaŭ 70. Estas citindaj krom la menciitaj: Košice, kiu fidele partoprenas en la centra organizo, Bratislavo kun sia biblioteko de 400 vol., Plzeň eldonadis dum ses jaroj La Progreson, Rondeto de E-istinoj eldonis ĉeĥan broŝuron de Šupichová "Konsilanto al la ĉ. E-isto", Ústí nad Orlicí aperigis ĉ. broŝuron pri la Komerca konferenco en Venezia. Estas kompreneble, ke la E-ista klubo en Praha liveras al ĈAE grandan nombron de membroj kaj apogas la centron diversmaniere. Ĝia biblioteko havas 1350 volumojn. La centroj helpas al ĝenerala propagando precipe liverante la necesajn ilojn. Estis eldonita flugfolio ĉeĥlingva "E-lingva ligilo" aperinta en 1932 en 7-a eldono, en suma nombro da 50.000 e-roj uzitaj dum 12 jaroj, slovaklingva flugfolio, germanlingva varba broŝuro (GEL) ktp. ĈAE eldonis ĉ. tradukojn de broŝuroj "Ligo de nacioj kaj E", "E kaj ĝiaj kritikantoj" de Collinson. En 1926 ĉirkaŭ unu mil personoj lernis E-n en 50 kursoj ĉeĥoslovakaj en 37 lokoj. Prop. kunvenojn por pli vastaj teritorioj organizas Regiona Ligo E-ista en Č. Těšín fond. en 1931 por Ostrava-regiono, (prez. L Krysta, sekr. J. Hladký) kaj amika Rondaro E-ista en Teplice-Sanov (Teplitz-Schönau), fond. en 1933 por Norda Bohemujo (prez. M. Murath, sekr. L. Krisl).

Por publika manifesto estis uzitaj naciaj kongresoj okazintaj en Brno (1922), Liberec (1924), Bratislavo (1926), Teplice (1928), Olomouc 1932. Dum la lasta estis plantita memorarbo apud memorŝtono. La plej granda tiaspeca manifesto estis la 13-a UK en Praha (1921) kun 2663 vizitintoj el 42 landoj.

Gazetaro propaganda estas organizata depost 1921 kaj gvidata preskaŭ sen interrompo de O. Ginz. Oni redaktas taŭgajn artikoletojn pri okazintaĵoj de la movado kaj aro de kunlaborantoj dissendas ilin al diversaj redakcioj. La centro liveras materialon al la ĉefurbaj redakcioj ĉiusemajne, krome regule ankaŭ al redakcioj, kiujn ne prizorgas la kunlaborantoj. En centro oni kalkulas ĉiujn aperintajn artikolojn, kiuj iel aludas E-n aŭ int. lingvon ĝenerale. La rezulto varias en diversaj jaroj. Tamen oni povas nomi kiel fidindan mezon po mil artikoloj en gazetoj ĉeĥoslovakaj kaj duonmilo en germanaj en unu jaro.

Propagando laŭ fakoj kaj profesioj krom la tri medioj tuŝitaj en historio antaŭmilita povas montri registrindajn rezultojn en sekvantaj medioj: Turismo. Temis precipe pri uzo de E por varba literaturo. Aperis gvidfolioj pri Bratislava, Brno, Dobšina, Hořice v Podkrkonoší, Hradec Králové, Jaroměř, Karlovy Vary, Lázně Bělohrad (2 eldonoj), Piešťany, Olomouc, Praha (3 eldonoj), Tatry. Reklamaj prospektoj pri Ekspozicio en Brno 1928, Tutsokola kongreso 1932. Pli ampleksaj gvidlibroj aperis pri "Moravia karsto", "Schönhegst", "La bohemaj mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj". Ĉiuj tiuj publikaĵoj estis eldonitaj per mono de turistaj korporacioj duonoficialaj aŭ pro ŝtata subvencio aŭ pro ilia graveco. La fervoja ministerio eldonis en E du varbajn prospektojn por vizito al la Respubliko, serion de ilustritaj kartoj pri ĉ. kasteloj, luksan gvidlibron pri montaro Tatra (Vysoké Tatry), ĉeĥan-e-an broŝuron pri montaro Krkonoše (Riesengebirge), Ilustritan gvidlibron pri ĉ. fervojlinioj. En Lázně Bělohrad estis en 1931 unua Int. libertempejo organizita de UEA-ĉefdel. Sklenčka; en jul.-aŭg. partoprenis ĝin 39 p. el 8 landoj. Por 1933 ĝi estis organizata duan fojon de la loka grupo. - En 1932 ricevis ĈAE de la komerca ministerio subvencion da 5000 Kč por celo de turisma propagando por Ĉ. en fremdlando.

Radio

Kursoj estis disaŭdigataj el stacioj Brno (Bednář 1927) Praha (Eiselt, 1928), Bratislava (Wanitsek, 1930), Brno (Kilian, 1932). E-lingvaj prelegoj de Pitlik pri turismaj kaj kulturaj allogaĵoj de Ĉ. estis disaŭdigataj el stacio de Praha jam en 1923, tuj post ĝia fondo; ili estis inter la unuaj E-disaŭdigoj en la mondo. Ĉiuj ĉ. sendstacioj disaŭdigas neregule sed daŭre diverstemajn prelegojn en E. En 1932/3 plej ofte Brno (Kilian, Strejčková, Šamla) kaj Bratislava (Jukl). La poŝta ministerio informis per dekreto n-ro 66.850-XI-31 (26. okt. 1931), ke uzo de E por mallongonda sendado estas permesita. Komisionon pri Radio-aferoj ĉe ĈAE gvidas Ginz. Faka firmo "Radiokonstrukce" eldonis en 1927 lian "Radio-amatora vortaro kvinlingva".

Literaturo

Int. reputacion akiris Stan. Schulhof pro originalaj poemoj kaj Miloš Lukáš kaj R. Hromada pro versaj tradukoj. En 1921 aperis "Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo" de Arne Novák tradukita de inĝ. V. Kroužil, prof. de supera industria lernejo en Brno. Tradukoj el la ĉ. literaturo aperadis relative ofte en diversaj gazetoj sen ia organizo kaj estis preskaŭ nenie kolektitaj. En 1932 aperis ĉeĥoslovaka numero de Literatura Mondo, kromajn v. en sama ĉapitro, sub titolo Moraviaj E-Pioniroj.

Instruistoj

Tiu ĉi medio estis prilaborata plej sisteme, precipe de Kamaryt, Neužil, Šupichová. Ĉe "Centra societo de ĉ. profesoroj" unuiganta preskaŭ ĉiujn ĉ. profesorojn de duagradaj lernejoj estis en 1921 fondita E-a sekcio kun ĉirkaŭ 40 membroj. Prezidis ĝin direktoro de gimnazio en Brno Rudolf Fridrich, sekr. estis Kamaryt. Nuna prez. estas Vlado Jukl, prof. de Komerca akademio en Bratislava, sekr. J. Havránek, prof. de gimnazio en Uherský Brod. Post pedagogia konferenco ĝeneva en 1922 eldonigis ĈAE ĉ. tradukon de la manifesto al gravaj instruistaj kaj profesoraj gazetoj en suma nombro da 25.000 e-roj. La konferenco Paco per lernejo en Praha 1927 elvokis ĝeneralan intereson pri E inter pedagogoj.

Lernejoj

Oficiala instruado kiel nedeviga fako estas aranĝita jene: En burĝaj lernejoj oni povas instrui post speciala permeso, kiun donas post propono de la direktoro por ĉiu individua kazo lerneja ministerio. En gimnazioj kaj realaj lernejoj estas permesite instrui E-n kiel nedevigan fakon per ministeria dekreto n-ro 5545 de 27. III. 1921. En "Provizora instruplano por komercaj akademioj" (ministeria dekreto n-ro 34.000 de 7. V. 1921) estas E inter pluraj nedevigaj fakoj, en la definitiva instruplano (n-ro 49.448 el 5. V. 1931) ĝi estis ellasita. En industriaj lernejoj estis donita permeso instrui E-n en maloftaj kazoj unuopaj, en aliaj unuopaj kazoj la permeso estis rifuzita. Ankaŭ al popolaj lernejoj estis en nemultaj kazoj donita permeso instrui E-n. Tiuj ĉi eblecoj instrui estas uzataj ĉiun jaron en 2-10 lernejoj. En oficiala gvidilo por instruistoj pri civitana eduko en popolaj kaj burĝaj lernejoj estas E kaj E-movado rekomenditaj kiel ekzemploj por montri aplikon de int. solidareco kaj kunlaboro (minist. dekr. 44.457 de 11. IV. 1923). Ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en Praha estas starigita lektorato de E depost 1922 (minist. dekr. 115.445 de 13. XII. 1922), lektoro estas d-ro Pitlik, ĉe la germana teknika altlernejo en Praha (min. dekr. 33.652 de 6 III 1929) estas lektoro d-ro Emil Michal. Ĉe 3 ĉeĥoslovakaj, 2 germanaj kaj 1 hungara Ekzamenaj komisionoj por popolaj kaj burĝaj lernejoj estas de ministerio nomitaj ekzamenaj komisaroj por E kiel nedeviga fako por burĝaj lernejoj. Du ĉeĥaj kaj du germanaj lernolibroj estis oficiale aprobitaj de lerneja ministerio por uzo en lernejoj. ĈAE ricevis en 1925 subvencion da 1000 Kĉ de la lerneja ministerio por popolklerigaj celoj.

Katolikoj

En 1923 estis fondita unua loka unuiĝo en Praha, en 1929 tutŝtata Ligo de Katolikaj E-istoj en Ĉ. kun celo propagandi inter katolikoj kaj subteni la movadon por reunuiĝo de eklezioj. En 1932 ĝi havis 190 anojn. Prez. estas helpepiskopo d-ro Ant. Eltschkner, ĉefa gvidanto Fr. Buhr. La Ligo laboras tre vigle kaj sukcese en sia medio, relative oftaj estas ekz. E-lingvaj predikoj en famaj preĝejoj. En 1928 ĝi iniciatis, ke Komitato de miljara jubileo de Sankta Venceslao eldonis en E belan broŝuron pri li (tradukitan de Bořivoj Benetka). Depost 1931 ĝi eldonas kvaronjaran presitan Informilon. STAN. KAMARYT.


Posta evoluo de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

En la 1930-aj jaroj eble plej gravis Verda Stacio el Brno, kiu post la 2-a mondmilito daŭrigis siajn elsendojn el Prago. En la jaroj 1946-1951 aperadis gazeto Esperantista kaj komunisma propagandilo Esperanto-Servo. La plej gravaj kursoj okazis en Esperanto-kolegio de Doksy.

En 1952 la asocio ricevis ordonon de komunistaj potenculoj, ke ĝi devas memlikvidiĝi, ĉar internacia lingvo de laboristoj estas la rusa.

Tiu bato tamen aktivigis rondetojn kaj junularon, kiu fondis cirkulerojn Fajrero kaj Tagiĝo kaj Someran Esperanto-Tendaron en Lančov. Kelkaj gravaj verkoj de la ĉeĥa literaturo aperis tiutempe eksterlande: La bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček Borovský en traduko de Tomáš Pumpr, Panjo de Jaroslav Seifert en traduko de Jiří Kořínek, kaj Romeo, Julieta kaj tenebro de Jan Otčenášek en traduko de Vladimír Váňa.

Kiam la reĝimuloj vidis, ke ili ne sufokis la movadon, sed nur perdis kontrolon super ĝi, ili permesis fondi Ĉeĥoslovakan Esperanto-Komitaton kaj eĉ eldonis lernolibron de Theodor Kilian kaj vortaron de Rudolf Hromada. La politikaj okazaĵoj en 1968 ebligis en marto 1969 kunvoki konstitucian kongreson de nova Ĉeĥa Esperanto-Asocio al Brno (ĉar en Brno fondiĝis en 1901 la unua rondeto).

En Slovakio aperis memstara Slovakia Esperanto-Asocio, ĉar ili apartenis sub ministeriojn de kulturo, kiuj ne havis federacian varianton. Poste en la tempo de politika „normigo“ en Ĉeĥoslovakio la reĝimo jam ne kuraĝis denove likvidi la asociojn, sed diversmaniere ilin ĉikanis.

En 1970 estis lastmomente malpermesita IKUE-kongreso, en 1972 la asocia kongreso en Ostrava estis per polico ŝanĝita al „prepara kongreso“ por la nova kongreso en 1973 - sed ankaŭ tiu estis forŝovita kaj fine ĝi efektiviĝis en 1975 en Prago - al la partianoj ne plaĉis la elektota asocia komitato. Ili donis instrukciojn, kiom da komunistoj, virinoj, laboristoj kaj junuloj devas esti en la komitato (la esperantistaj kvalitoj ilin ne interesis). Katolikan Esperanto-Tendaron en Herbortice ili malpermesis.

Malgraŭ tiu evoluo okazadis kelkaj gravaj esperantistaj aranĝoj (Renkontiĝoj de Pacbatalantoj en Pardubice, Kultura Festivalo en Opava, aperadis asociaj organoj Starto kaj Esperantisto Slovaka, estis eldonitaj kelkaj gravaj verkoj (Poŝatlaso de la Mondo, Slovaka Antologio, Libro de Apokrifoj kaj Poŝrakontoj de Karel Čapek, La Perdita Vizaĝo de Josef Nesvadba, Riporto skribita en pendumila maŝo de Julius Fučík, Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio de Stanislav Kamaryt, Meze de Eŭropo pri la landa historio kaj Ĉiam malnova kaj ĉiam nova pri Prago).

Post 1990 la demokratio efikis je enlanda Esperanto-movado malfavore rilate al membro-bazo (el 2500 membroj malkreskis al 800), sed favore rilate al la eldonebloj de literaturo. Fondiĝis privata eldonejo KAVA-PECH, kiu eldonis novajn lernolibrojn, vortarojn kaj literaturaĵojn (Milito kontraŭ Salamandroj de Karel Čapek, Propra biografio de Karolo IV-a, Aŭdienco de Václav Havel, Aventuroj de la brava soldato Svejk de Jaroslav Hašek kaj aliajn).

En 1993 la lando dividiĝis je du novaj memstaraj respublikoj.