Esperanto en Benino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto en Benino La unua esperantisto en Benino estas Privas Tchikpe. Li lernis la lingvon per la helpo de Hans Bakker kaj Germain Pirlot. Tio okazis en 1981. En 1983 li fondis la nacian asocion nomatan Benina Esperanto-Asocio (BEA), kiu jam en 1985 havis pli ol 200 membrojn. Ĝi estis en rilatoj kun Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estas registrita ĉe la benina registaro. Tiu asocio organizis la Duan Afrikan Kongreson en la jaro 1991 en Kotonuo.

En la jaro 2000 fondiĝis Asocio de Beninaj Esperantistoj, ABeE, kies sidejo situas en Lokossa. La Asocio de Beninaj Esperantistoj estas en rilatoj kun Universala Esperanto-Asocio.

Ekzistas ankaŭ ILEI-sekcio.

Ekzistas ankaŭ TEJO-sekcio.

Okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

En julio-aŭgusto 2008 okazis tutmonda ILEI-konferenco en Porto-Novo (Centro Songhai) kun proksimume 50 partoprenantoj el Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Eŭropo. Okazis sesio de Internaciaj Ekzamenoj de UEA / ILEI. Mireille Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono, ĉeestis la konferencon. En Centro Songhai staras arbo kun ZEO-ŝildo "ARBRE DE L'ESPERANTO".

En novembro-decembro 2011 okazis en Kotonuo kurso en nivelo "Unua Kontakto" en Kotonuo kun 70 komencantoj. Tiu kurso estis starigita de la neregistara organizo Scio Sen Bariloj, kies prezidanto estas Privas Tchikpe.

En novembro 2012 okazis denove la kurso "Unua Kontakto"(KUK) en Kotonuo en la kulturcentro JoCa en Gbodjetin-Cotonou. Tio okazis post prelego de Mireille Grosjean pri "125 jaroj da justa komunikado per la Internacia Lingvo Esperanto. Aliĝis al KUK 26 personoj al la ekzameno, sukcesis 25.

Samesemajne okazis preparkurso kaj poste sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA, elementa kaj meza niveloj.

Tiuj eventoj okazis sub la aŭspicioj de la NRO Scio Sen Bariloj.

En Kotonuo staras la Domo de Esperanto en Gbodjetin-Kotonuo en strateto "von en face du bar Zéro Souci".

En Kotonuo okazis la kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) de la 29a de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014.

En Kotonuo en kulturcentro JOCA okazadas diversaj eventoj ligitaj al Esperanto. TEJO-programo okazis tie. La NRO "Scio Sen Bariloj" agadas tie.

Benino en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:

Citaĵo
 
Tuj sekve ili ŝvebas super la Golfo Benina,
kie l'Ifeajn kreojn artistoj majstre heredis:
-Jen la palacfasadoj bareliefe retablas
kaj plenas per figuroj reĝaj plej fajne ĉizitaj.
Tie skulptiĝis bestoj de la ĉirkaŭa medio:
jen arĝentitaj kokoj, jen la saltema gepardo,
tamburoj, braceletoj kaj orelringoj eburaj
kiuj prezentas homojn kun okulbrovoj enigmaj.[1] 

Esperantistoj en Benino[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 123.