Esperanto en Skotlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto en Skotlando, fondita en 1947, estas la revuo de Esperanto-Asocio de Skotlando.

E-o en Skotlando.jpg

La unua redaktoro estis William Clarke. En novembro 1949 William Auld transprenis la redakcion, kaj sekvis lin en junio 1956 Hugh Martin. De 1960 ĝis 1975 redaktoris Tom Fraser, kiu, samkiel la fondinto William Clarke, estis fajfano. La plej longdaŭra redaktoro estis Albert Goodheir de 1975 ĝis sia morto en 1995. Post li, duan fojon redaktis la revuon Hugh Martin ĝis 1999. De 1999 ĝis 2001 la redaktoro estis Sian Leitch, kaj depost 2001, Ed Robertson.

Kvankam la originala revuo estis de modesta aspekto, ĝia literatura nivelo ĉiam estis alta. Listo da renomaj esperantistoj, kiuj kontribuis al ĉiaj paĝoj inkludas la verkistojn: John Francis, Arthur Dawson Foote, John Sharp Dinwoodie, William Auld, Marjorie Boulton, Bernard Golden, Ŝtefo Urban, Albert Goodheir, ktp.

Tabelo de jaroj kaj numeroj: 1947:1-3, 1948:4-7, 1949:8, 1950:9-12, 1951:13-16, 1952:17-20, 1953:21-22, 1954:23-26, 1955:27, 1956:28-30, 1957:31-34, 1958:35-36, 1959:37-38, 1960:39-41, 1961:42, 1962:43-48, 1963:49-53, 1964:54-57, 1965:58-61, 1966:62-65, 1967:66-69, 1968:70-73, 1969:74-77, 1970:78-81, 1971:82-85, 1972:86-88, 1973:89-93, 1974:94-97, 1975:98-102, 1976:103-104, 1977:105-108, 1978:109-112, 1979:113-116, 1980:117-120, 1981:121-124, 1982:125-128, 1983:129-132, 1984:133-135, 1985:136-138, 1986:139-141, 1987:142-144, 1988:145-147, 1989:148-150, 1990:151-153, 1991:154-156, 1992:157-159, 1993:160-162, 1994:163-165, 1995:166-168, 1996:169-171, 1997:172-174, 1998:175-177, 1999:178-180, 2000:181-182, 2001:183-184, 2002:184-186, 2003:187-188, 2004:189-190, 2005:190-192, 2006:193-194, 2007:195, 2008:196-197, 2009:197, 2011:198