Esperanto kaj Ido komparataj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flag of Esperanto.svg

Ĉi tiu artikolo provas montri la ĉefajn malsamojn inter Esperanto kaj Ido, du planlingvoj havantaj rilatajn historiojn, sed apartajn vojojn.

Ido estis kreata en la frua 20-a jarcento post skismo inter tiuj, kiuj kredis, ke Esperanto havis esencajn difektojn, kiuj malhelpis ĝin fariĝi taŭga internacia helplingvo. Aliuloj kredis, ke Esperanto estis sufiĉa kiel ĝi estis, kaj ke senfinaj fuŝriparoj de la lingvo nur fine malfortigus ĝin.

La lingvoj estas ankoraŭ proksimaj, kaj iome interkompreneblaj. Tion foje oni uzas en beletro: estas itala teatraĵo, kiu enhavis dialogon en du dialektoj de la itala lingvo. Kiam oni tradukis ĝin, Esperanto kaj Ido reprezentis la du dialektojn. Samkiel dialektoj servas kiel fonto por novaj vortoj en etnaj literaturaj lingvoj, ankaŭ Ido donis multajn neologismojn al Esperanto (speciale en poezio por anstataŭo de "longaj" vortoj kun prefikso mal-).

Lingva komparo[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas bazata sur la Fundamento de Esperanto de L. L. Zamenhof, la gramatikon de Ido klarigas la Kompleta Gramatiko Detaloza di la Linguo Internaciona Ido [1] de L. de Beaufront.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Morfologio estas unu el la plej grandaj malsamoj inter la du lingvoj. Ambaŭ lingvoj havas la samajn gramatikajn regulojn, kiuj koncernas substantivojn (kiuj finiĝas per -o), adjektivojn (kiuj finiĝas per -a), adverbojn (kiuj finiĝas per -e) kaj multajn aliajn flankojn. Tamen, la interrilato inter substantivoj, verboj kaj adjektivoj travivis multajn ŝanĝojn en Ido, kiuj estas bazataj sur la principo de inversigeblo.

En ambaŭ lingvoj oni povas vidi rektan interrilaton inter la vortoj multa kaj multo per la simpla anstataŭado de la adjektiva -a kun la substantiva -o, aŭ inverse.

Iom da malgrandaj malsamoj inkluzivas la perdon de adjektiva interkonsento, kaj la ŝanĝo de la pluralo de aglutina -j aldonis sur la fino al sinteza anstataŭo de la terminalo -o kun -i. Tial, Esperanto "belaj hundoj" iĝas Idolingve bela hundi. Ido ankaŭ forigas la objektan finon -n, tiel Esperanto "mi amas la belajn hundojn" iĝas Idolingve me amas la bela hundi.

Pli grandajn malsamojn ekestigas, tamen, la devenoj de multaj vortoj. Ekzemple, je la substantivo "krono" per la anstataŭado de la substantiva o kun verba i oni devenas la verbon "kroni". Tamen, se oni komencus per la verbo "kroni" kaj anstataŭus la verban i kun substantiva o por krei substantivon, la rezulta vorto ne signifas "kronadon", sed la originalan vorton "krono". Ĉi tiu okazas, ĉar la radiko kron- estas esence substantivo: Per la substantiv-fino -o simple signifas la saman aĵon, tamen per la verba -i tio signifas la agon elfari per la aĵo. Por fari la nomon por la elfaro de la ago, oni devas uzi la sufikson -ado, kiu retenas la verban ideon. Tiel, oni devas scii al kiu parto de parolado membriĝas ĉiu esperanta radiko.

Ido enkondukis kelkajn sufiksojn provante klarigi la morfologion de iu vorto, tiel la radika parto de parolado ne estus lernita parkere. Tiukaze de la vorto krono (samsignifo idolingve), la sufikso -izar "kovri per" aldoniiĝas por fari la verbon kronizar ("kroni"). Ekde ĉi tiu verbo oni povas forigi la verbfinon -ar kaj anstataŭi ĝin kun substantiv-fino -o, faras la vorton kronizo ("kronado"). Ĉar la substantivo ne permesas substantivojn rekte verbigi (kiel en Esperanto), oni povas eklerni verbajn radikojn senparkere.

Tamen, ĉi tiu nur solvas la problemon parte, kaj oni devas scii idolingvajn partojn de parolado por aliaj devenoj kaj radikoj. La ĉefa kialo por tiuj malsamoj estas ke Ido konformiĝas pli malkaŝe al la atendoj de latinidaj lingvoj, tamen Esperanto influiĝis pli multe de slava semantiko. Ĉi tiu flanko de Esperanto supoziĝis simple de sia kreinto, kaj ĝi ne ekmontriĝis eksplicite kiam Ido estis kreita.

Vortoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam kaj Esperanto kaj Ido kune havas grandan kvanton da similaj vortoj, ekzistas multaj gravaj malsamoj. Ido uzas la 26 literojn de la latina alfabeto tute sen diakritaj signoj (supersignoj). Male, Esperanto eliminas la literojn "q", "w", "x", kaj "y"; kaj aldonas "ĉ", "ĝ", "ĥ, "ĵ", "ŝ" kaj "ŭ". Krom ĉi tiuj negravaj literumaj malsamoj, Ido estis provo de ĝustigo de mankoj de Esperanto (kompreneble, 'mankoj' laŭ la vidpunkto de Ido-proponantoj).

Latinida interrilato[redakti | redakti fonton]

La kreintoj de Ido opiniis, ke granda parto de esperanta vortprovizo ne estas internacie rekonebla, aŭ sennecese misformita. Do, Ido estus provo ripari ĉi tiun aspekton per pli da "internaciaj" aŭ "pli ĝustaj" radikoj. Ĉi tio iel povas esti malfavora al la simpleco de la konstruado de esperantaj vortoj. Jen estas ekzemploj unue en Esperanto kaj Ido, poste en la angla, la franca, la hispana, la portugala kaj la itala por lingva komparo:

Esperanto Ido angla franca hispana portugala itala latina
bubalo bufalo buffalo buffle búfalo búfalo bufalo bubalus bubalis
ĉelo celulo cell cellule célula célula cellula cella
ĉirkaŭ cirkum around autour de alrededor ao redor circa circa
dediĉi dedikar to dedicate consacrer dedicar dedicar dedicare dedico
edzo spoz(ul)o husband mari esposo esposo sposo coniunx
elasta elastika elastic élastique elástico elástico elastico elasticus
estonteco/
futuro
futuro future futur futuro futuro futuro futurus
kaj e(d) and et y/e e e(d) et
lernejo skolo school école escuela escola scuola schola
limo limito limit limite límite limite limite limes
maĉi mastikar to chew mâcher masticar mastigar masticare mastico
mencii mencionar to mention mentionner mencionar mencionar menzionare mentio
nacio naciono nation nation nación nação nazione nacio
penti repentar to repent repentir arrepentirse arrepender-se pentirsi poenitere
ŝipo navo ship bateau barco navio barca navis
taĉmento detachmento detachment détachement destacamento destacamento distaccamento manus
vipuro vipero viper vipère víbora víbora vipera vipera

Afiksoj[redakti | redakti fonton]

Ido asertas, ke la prefikso "mal-" estas uzata tro ofte, kaj ankaŭ povas esti nekonvena ĉar ĝi havas negativajn signifaĵojn en multaj lingvoj, kaj proponas des- ("mal-") por alternativo en iom da kazoj. Ido ankaŭ anstataŭas la prefikson per kontraŭvorta serio. Ekzemple, anstataŭ "malbona", Ido uzas mala, aŭ anstataŭ "mallonga" ĝi uzas kurta. Alia ofte citita kialo estas aŭskulta kompreno: la primara idolingva gramatiklibro deklaras, ke unu el la kialoj pro la adopto de la latina-baza sinistra anstataŭ desdextra ("maldekstra", la prefikso des- ["mal-"] kaj dextra ["dekstra"]) estas, ke ofte oni sole komprenos la finajn unu aŭ du silabojn de kriegaj komandoj.

Korelativoj[redakti | redakti fonton]

Ido ne uzas la reguligan tabelon de korelativoj kiel Esperanto, sed uzas latin-devenajn radikojn, tiel la esperanta vorto "kio" egalas la ido-vorton quo; la esperanto-vorto "tie", egalas la ido-vorton ibe, ktp.

Propraj nomoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto eble aŭ eble ne esperantigas nomojn kaj proprajn nomojn, laŭ multaj faktoroj. La plejmulto da eŭropaj nomoj havas ekvivalentojn, kiel ankaŭ multaj urbegoj kaj ĉiuj nacioj. Ido, aliflanke, traktas la plejmulton da propraj nomoj kiel fremdalingvajn vortojn, kaj ne tradukas ilin iden.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Esperante:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:[1]
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Ide:
Universal Deklaro di Homal Yuri:[2]
Omna homi naskas libera ed egala relate digneso e yuri.
Li es dotita per raciono e koncienco e devas agar vers l'una l'altra en spirito di frateso.

Patro nia[redakti | redakti fonton]

Esperante:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Amen.
Ide:
Patro nia, qua esas en la cielo,
tua nomo santigesez;
tua regno advenez;
tua volo facesez
quale en la cielo, tale anke sur la tero.
Donez a ni cadie l'omnadiala pano,
e pardonez a ni nia ofensi,
quale anke ni pardonas a nia ofensanti,
e ne duktez ni aden la tento,
ma liberigez ni del malajo.
Amen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]