Esperanto por Infanoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto por Infanoj. De G. Gladstone Solomon. 1930, 68 p.

Lernolibro kun multaj ilustraĵoj, uzebla de ĉiu ajn naciano. La rakonto temas pri la familio Muso – sinjoro kaj sinjorino Muso kaj iliaj tri infanoj: Roĝero, Ŝila kaj Johano. La teksto estas tute en Esperanto. Sur iuj paĝoj troviĝas simplaj desegnaĵoj super respondaj Esperanto-vortoj; sur aliaj paĝoj troviĝas frazoj konstruitaj de tiuj vortoj.

En la antaŭparolo, la verkinto dankis al Montagu Christie Butler pro lia helpo kaj pro permeso uzi poemetojn el Step by Step in Esperanto.