Esperanto sem mestre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto sem mestre
Esperanto sem mestre
Esperanto sem mestre
Aŭtoro Francisco Valdomiro Lorenz
Eldonjaro 1938
Eldoninto FEB
Paĝoj 400
vdr

Esperanto sem mestre (portugale, "Esperanto sen majstro" aŭ pli ekzakte "Esperanto sen instruisto") estas lernolibro verkita en 1937 (1-a eldono en 1938) de Francisco Valdomiro Lorenz (1872-1957) kaj post la 5-a eldono ricevis diversajn kunlaborojn de la akamediano D-ro Porto Carreiro Neto (1895-1964). Ĝi estas nuntempe eldonita de la Brazila Spiritisma Federacio. La libro enhavas 20 lecionojn, kun ekzercoj pri gramatiko, traduko kaj konversacio kaj ties respondlistojn. Krome, ĝi ankaŭ enhavas vortaretojn pri portugallingvo-esperanto/esperanto-portugallingvo kaj enhavas laŭvortan indekson. Tiu ĉi libro estas unu el la plej gravaj Esperanto-lernolibroj brazilaj kaj uzata en aliaj portugallingvaj landoj. Estas nuntempe ĝia 9-a eldono (de septembro de 1996).

Libropriskribo[redakti | redakti fonton]

Titolo Esperanto sem mestre ("Esperanto sen majstro").
Aŭtoro Francisco Valdomiro Lorenz.
Dato 1937 (verkita), 1938 (1-a eldono), septembro de 1996 (9-a kaj plej freŝa eldono).
Eldonejo Brazila Spiritisma Federacio.
Loko Braziljo.
Kategorio Esperanto-lernolibro, portugallingva Esperanto-lernolibro, brazila Esperanto-lernolibro.
Idiomo Portugallingvo kaj Esperanto.
Formato 13 x 18 cm
Paĝoj 400
Pezo ?
Materialo ? (kovrilo), ? (interno).
Impreso kolorigita, ilustrita (freŝdataj kovriloj); N&B, malmulte ilustrita (interno).
Bindo broŝuro.
ISBN ?
Notoj Lernolibro je 9-a eldono (septembro de 1996); 8-a eldono en 1988; 1-a eldono en 1938. La freŝdataj eldonoj enhavas noton de 6-a eldono (fare de eldoninto), la tekston Para estudar sem mestre ("Por studi sen majstro"), 20 lecionojn/ĉapitrojn kun ekezercoj pri gramatiko, traduko kaj konversacio, respondlistojn de la ekzercaro, notojn pri vortaretoj, vortaretojn pri portugallingvo-esperanto/esperanto-portugallingvo kaj trovlokan indekson. La freŝdataj eldonoj havas kovrilon de Cecconi, sen kovrilklapojn kaj kun senteksta kvaraj kovrilpaĝoj. Post 5-a eldono, prilaboris tiun verkon D-ro Porto Carreiro Neto (1895-1964).

Librenhavo[redakti | redakti fonton]

Sekvas la librenhavo de la freŝdataj eldonoj:

Em sexta edição ("En sesa eldono") - noto
Para estudar sem mestre ("Por studi sen majstro")
Leciono Temo
1-a O alfabeto do esperanto; pronúncia ("La alfabeto de Esperanto; prononco")
2-a Substantivos, adjetivos, advérbios, verbos; artigo definido; derivações ("Substantivoj, adjektivoj, adverboj, verboj; difina artikolo; derivaĵoj")
3-a Nomes próprios; gênero e sexo; li, ŝi, ĝi, ili, oni, si; pronomes possessivos; sufixo in; prefixo mal; a raiz vir como prefixo ("Propraj nomoj; genro kaj sekso; li, ŝi, ĝi, ili, oni, si; posedaj pronomoj; sufikso in; prefikso mal; la radiko vir kiel prefikso")
4-a O acusativo ("La akuzativo")
5-a Os numerais; o pronome de tratamento; os sufixos obl, on, op, et, eg; a preposição po ("La numeraloj; la trakta pronomo; la sufiksoj obl, on, op, et, eg; la prepozicio po")
6-a Os prefixos bo, ge, dis, ek, re; os sufixos ad, ig, iĝ ("'La prefiksoj bo, ge, dis, ek, re; la sufiksoj ad, ig, ")
7-a Os particípios da voz ativa; os sufixos ar, er, ej, ism, ist ("La participoj de la aktiva voĉo; la sufiksoj ar, er, ej, ism, ist")
Ilustrações sobre os particípios ("Ilustraĵoj pri la participoj")
8-a A voz passiva ("La pasiva voĉo")
9-a A comparação; os sufixos ebl, em, estr, il, id, uj, um ("La komparado; la sufiksoj ebl, em, estr, il, id, uj, um")
10-a Construção das palavras em esperanto; os sufixos, ec, an, ul ("La konstruado de vortoj en Esperanto; la sufiksoj , ec, an, ul")
11-a Os prefixos eks, mis, pra; os sufixos, ind, end, ing, ĉj, nj; duon como prefixo ("La prefiksoj eks, mis, pra; la sufiksoj , ind, end, ing, ĉj, nj; duon kiel prefikso")
12-a Os determinativos correlativos ("La determinaj korelativaj vortoj")
13-a Os advérbios do "quadro dos correlativos"; a partícula ajn; o advérbio-conjunção kvazaŭ; a preposição da; outros determinativos; a negação ("La adverboj el la 'tabelo de la korelativaj vortoj'; la partikulo ajn; la adverbo-konjunkcio kvazaŭ; la prepozicio da; aliaj determinaj vortoj; la negacio")
14-a Observações sobre o uso dos modos e tempos verbais. Raízes internacionais ("Rimarkoj pri la uzo de verbaj modo kaj tempo. Internaciaj radikoj")
15-a O complemento terminativo; preposições ("La cirkonstaca komplemento; prepozicioj")
16-a Advérbios, conjunções, interjeições ("Adverboj, konjunkcioj, interjekcioj")
17-a Novas possibilidades de construção de palavras em esperanto ("Novaj eblecoj de vortfarado en Esperanto")
18-a A construção da frase em esperanto; idiotismos ("Frazfarado en Esperanto; idiotismoj")
19-a As 16 regras fundamentais da língua esperanto ("La 16 fundamentaj reguloj de la lingvo Esperanto")
20-a Lastaj konsiloj; La Espero; La Vojo; Juste kaj Leĝe
Chave dos exercícios ("Respondlistoj de ekzercaro")
Notas sobre vocabulários ("Notoj pri vortaretoj")
Vocabulário português-esperanto ("Vortareto portugallingvo-esperanto")
Vocabulário esperanto-português ("Vortareto esperanto-portugallingvo")
Índice remissivo ("Laŭvorta indekso")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]