Espero Kristana

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Espero Kristana estas unu el la tri fundamentaj virtoj karakterizantaj la spiritan fizionomion de la kredanto je Jesuo Kristo: ĝi, fakte, kune kun la Kredo kaj la Karitato devenas rekte de Dio en la kredanto kaj pro tio ili estas difinitaj “Didonataj” aŭ “Diemprenitaj”. Kiel Espero Kristana, do, same ankaŭ la kristana kredanto havas kiel celan objekton kion promesitan de Kristo; kaj ĉar por li ne eblas dubi pri la Kristaj promesoj, Kristana Espero fariĝas certeco. El tio evidentiĝas ke kristana espero transpasas la komunan homan esperon kiu limiĝas nur al deziro, ke okazu kio estas esperata, sen havi la certecon, ke tio okazos. Kristano, male, certas ke la promesoj de Kristo realiĝos, ankaŭ se li mem povas ilin malmeriti.

Krome, ĉiam facilas transpasigi karakterizojn de la homa espero al tiu kristana: pro tio tiu ĉi lasta perdas siajn karaktetizojn de certeco.

Kristana Espero, same kiel la aliaj du supre menciitaj, estas difinitaj de la kristanaj teologoj “Didonita” ĉar ĝi koncernas supernaturaĵojn ne atingeblajn per la nura homaj volo aŭ konduto. Rilate la virtojn atingeblajn per la naturaj homaj klopodoj, tiuj ĉi ricevas la nomon "virtoj moralaj", inter kiuj iuj difiniĝas, en kristana lingvaĵo, "kardinalaj aŭ fundamentaj". La konfuzo de unuaj kun la duaj foje misprezentas ambaŭ.

Tiel la Kompendio de la Katekismo de la Katolika Eklezio prezentas la Kristanan Esperon (n. 387 relativa, en la originala latina teksto, al n. 1817-1821, 1843): „La Kristana Espero estas la Didonita virto per kiu la baptito deziras kaj atendas el Dio kion esprimitan per la bibliaj vortoj "eterna vivo" kiel nian feliĉon, apogante nian konfidon en la promesoj de Kristo kaj en la grachelpo de la Sankta Spirito por ĝin meriti kaj persisti ĝis la fino de la nia tera vivo”.

"Espero Katolika" estas ankaŭ la titolo de glora revuo de IKUE, eble laj plej antikva esperanta revuo, kiu nun (2009) estas dumonate redaktata en Romo).

Vidu "Espero" por pluaj signifoj de la vorto Espero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kompedio de la katekismo de la Katolika Eklezio Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine

[1]

[2]