Espero (kanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Espero (apartigilo)

Espero (ruse Наде́жда, [Nadjeĵda]) estas ruslingva kanto verkita en 1971 de komponisto Aleksandra Paĥmutova kaj poeto Nikolaj Dobronravov.

Por unua prezento la kanto estis proponita al Kobzon sed li malkonsentis. Ĝi unuan fojon kantis Edita Pieĥa. Interalie teksto kaj muziknotoj de la kanto estis senditaj en Varsovion al Anna German sukcese prezentinta la kanton. Poste "Espero" estis sukcese kantita multfoje de Muslim Magomajev.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Unuaj versoj (origina teksto kaj Esperanto-traduko de V. Aroloviĉ, vidu plene[rompita ligilo]):

Ruse en Esperanto

Светит незнакомая звезда,
Снова мы оторваны от дома,
Снова между нами - города,
Взлётные огни аэродрома.
Здесь у нас туманы и дожди,
Здесь у нас холодные рассветы,
Здесь на неизведанном пути
Ждут замысловатые сюжеты.

Припев:
Надежда - мой компас земной,
А удача - награда за смелость.
А песни... довольно одной,
Чтоб только о доме в ней пелось.

Lumas al ni nekonata stel'.
ree inter ni - meridianoj.
Ree flagras urboj en malhel',
bruas dum la start' aeroplanoj.
Tie ĉi malvarmas la aŭror',
tie ĉi pluvegas dum diurnoj,
tie ĉi la zorgoj de labor'
pasos tra komplikaj vivoturnoj.

Refreno:
Espero - fidinda gvidant'
sur la voj' de kuraĝ' al sukceso,
kaj sola sufiĉas la kant' -
pri l' hejmo, pri am' kaj kareso.