Esploro
El Vikipedio
Esploro estas serĉo pri scio aŭ iu sistemeca enketo establi faktojn. La celo estas eltrovado, interpretado, kaj evoluado de metodoj kaj sistemoj por la avanco de homa scio sur tre diversaj aferoj de la tutaro. Esploro povas uzi la sciencan metodon, sed ne nepre tiel fari.
Oni povas distingi inter aplika esploro, baza esploro kaj industria esploro.
[redakti] Proverbo
Ekzistas proverboj pri esploro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Por fremda koro ne ekzistas esploro. »
|
|
« Li esploris iom la fundon de la glaso. »
|