Esploro pri la historia Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esploro pri la historia Jesuo (angle: Quest for the historical Jesus) estas la provo uzadi la historian metodon, anstataŭ tiujn religiajn, por rekonstrui dokumentitan biografion pri Jesuo. La esploro, tiel kiel ĝin difinis Albert Schweitzer, komenciĝis en 18-a jarcento iniciate de Hermann Samuel Reimarus, plidaŭris en la 19-a kaj en la 20-a kun alternaj fazoj.

Tiu esploro enkondukis al la malkovro pri iu Jesuo unue hebrea kaj palestina de la 1-a jarcento, sekve pri Jesuo karisma kaj opiniata dia mesaĝisto. Fakte, laŭ diversaj esploristoj, tiu esploro estas ĉiam en fazo... esploranta spite ke, fakte, esplorista fluo, kvankam minoritata, neis al Jesuo la historian ekziston, lin taksante mito historiigita de la unuaj kristanoj. Dume la kutimaj akiroj alternas ĉe la oponaj ekstremoj:

  • Ĉe unu ekstremo Jesuo estas farata morala reformisto kiu provis, nesukcesante, reformi kaj plibonigi la socion de sia epoko, neniam tamen utiligante politikajn aŭ revoluciajn metodojn. [1]
  • Ĉe la alia ekstremo, aliaj esploristoj vidas Jesuon entuziasma profeto apokalipse anoncanta la estontan kaj plibonigitan mondon. [2]

La kristana tradicio lokigas Jesuon en ekvilibro inter tiuj pozicioj, agnoskante en la agado de Jesuo la jam de la komenciĝo de la Regno kaj en la sama tempo la ne jam de la estonta aktualigo de la Regno danke al lia resurekto.

Tiu esploro, pli viva ol antaŭe, estas antaŭenigita de esploristoj kiel, ekzemple, la membroj de la Jesus Seminar aŭ la Association pour l’Etude de la Littérature Apocryphe Chrétienne (AELAC), kaj en centoj da bibliaj skoloj de la kristana mondo, aparte katolika.

La unua fazo de la esploro[redakti | redakti fonton]

La esploro, kiel jam dirite, komenciĝis en la 18-a jarcento iniciate de Hermann Samuel Reimarus, ĝis William Wrede en la 19-a.[3]

Tiu fazo vidis la kreskon de la atento pri la Jesuo historia. Sekve Schweitzer, Karl Barth kaj Rudolf Bultmann tute reĵetis la rezultojn de tiu esplora skolo, fakte neglektigante la tieldiritan First Quest ("Unuan esploron"). La esploristoj apartenantaj al iu nova skolo ekaplikadis la historiajn metodologiojn de sia epoko por distingi la mitologion el la historio pri Jesuo. Reimarus esploris aplikante la kriteriojn de klerisma raciismo al la asertoj de Jesuo, dum Schweitzer rimarkigis ke ĉiu esploristo de tiu "First Quest produktis" karakterizojn pri Jesuo kiuj estis praktike aŭtobiografio de la esploristo mem.

La 18-a jarcento kaj la "vivoj de Jesuo"[redakti | redakti fonton]

Hermann Samuel Reimarus (1694-1768), konsiderata la iniciatinto de la unua fazo de la esploro.

Hermann Samuel Reimarus (1694-1768) distingis la “Jesuon de la kredo” el la “Jesuo de la historio”, klopodante pruvi ke tiu historia estis Mesio naciista, kiu predikis ribelon kontraŭ la romian civilizon, arestita kaj mortigita, kies korpo estis forprenita de liaj disĉiploj por povi proklami ke li estis resurektinta. Reimarus reĵetis la miraklaron kaj akuzis la Biblion pri mistifiko, sed neniam publikigis siajn supozitajn rezultojn.[4] Laŭ li, la mesia memkonscio de Jesuo estis projekcio de la unuaj kristanaj komunumoj. Pri li, do, nenio restas ol la predikado, kiu, dekroĉita el la mesia memkonscio, nenio alio estas ol etika, al kiu Reimarus ne limigis laŭdojn kaj admiron.

Gotthold Lessing publikigis la induktaĵojn de Reimarus en la fragmentoj de Wolfenbuettel.[5]

La biografio pri Jesuo de David Friedrich Strauss (1808-1878) sekvis preskaŭ la samajn kriteriojn de Reimarus rilate la supernaturaĵojn entenatajn en la Evangelioj, kiuj, laŭ li, estis nuraj naturaj fenomenoj neĝuste komprenitaj kaj malĝuste rakontitaj. Tiu interpretado, ĝenerale, signis la sinsekvajn biografiojn.[6]

Ernest Renan (1823-1892) estis la unua de multaj kiu reprezentis Jesuon kiel simplan homan ulon.

Albrecht Ritschl (1822-1889) montris dubojn pri tiu analizo, sed fariĝis centra figuro en la liberala protestantismo en Germanio kaj de la movado “Socia Evangelio” en Usono.

Martin Kaehler (1835-1912) subtenis ke la vera Jesuo estas tiu biblia, sed ne tiu historia. La kredo aldonis tion kio mankas en la historio.

Martin Dibelius (1883-1947) urĝis, kune kun Rudolf Bultmann kaj Hermann Gunkel, por la aplikado de la kriterioj de la kritiko de la formoj al la Nova Testamento, per kiuj eblas kaj liberigi Jesuon el senutilaj supernaturaĵoj kaj samtempe adheri al la esenca mesaĝo de Jesuo predikata de la eklezioj kristana. Laŭ Bultmann, finfine, por kredi je Jesuo, ne estas bezonata historia konstato

William Wrede (1859-1906) sin montris dubema pri la historia konfido de la Evangelio laŭ Marko.

Karl Barth kaj Rudolf Bultmann kontribuis sufoki la esperon atingi la Jesuon de la historio laŭ kelke da tempo, de la jaroj 20-aj ĝis la 70-aj de la 20-a jarcento. Sed komence de la 21-a jarcento la esploro pri la historia Jesuo estas pli vigla ol iam ajn en multe da landoj kaj lingvoj, kvankam en ĉi tiu vikipedia artikolo estas citataj precipe germanlingvaj aŭtoroj ĉar ili certe estis la iniciatintoj.

Schweitzer, Wrede kaj Bultmann[redakti | redakti fonton]

Kiuj pasiiĝis en la diskutado pri la negativeco de la teologio, tiuj povas ĉi tie trovi sian motivaĵojn. Nenio estas pli negativa ol la rezulto de kritika esploro pri la Vivo de Jesuo. La Jesuo de Nazareto kiu aperis kiel mesio, kiu predikis la etikon de la Dia Regno, kiu fondis la Regnon de la Ĉieloj kaj mortis por doni al sia laboro kaj definitivan konsekron, neniam ekzistis. Temas pri bildo impreegnita de raciismo, provizigita je vivo de liberalismo kaj kiun la moderna teologio revestis per historio.

The Quest of the Historical Jesus di Albert Schweitzer|Those who are fond of talking about negative theology can find their account here. There is nothing more negative than the result of the critical study of the Life of Jesus.The Jesus of Nazareth who came forward publicly as the Messiah, who preached the ethic of the Kingdom of God, who founded the Kingdom of Heaven upon earth, and died to give His work its final consecration, never had any existence. He is a figure designed by rationalism, endowed with life by liberalism, and clothed by modern theology in an historical garb.|lingua=en|(The Quest of the Historical Jesus, Albert Schweitzer)

”La kritika studo pri la vivo de Jesuo estis por la teologio lernejo de honesteco. En la mondo neniam antaŭe ĉeestis, kaj eble neniam ĉeestos estontece, lukto por la vero tiel plena je suferoj kaj rezignoj kiel tiu kies la “vivoj de Jesuo” de la lastaj cent jaroj inkluzivas la kriptan ateston”.

The Quest of the Historical Jesus, Albert SchweitzerThe critical study of the life of Jesus has been for theology a school of honesty. The world had never seen before, and will never see again, a struggle for truth so full of pain and renunciation as that of which the Lives of Jesus of the last hundred years contain the cryptic record.

La figuroj de Schweitzer kaj Bultmann naskiĝas post la la fundamenta fiasko de la 18-a jarcento klopodanta priskribi la vivon de Jesuo.

Kaj Schweitzer kaj Bultmann agnoskis la malzorgemon de la Evangelioj por la historia kaj homa travivaĵo de Jesuo kaj ilian enfokusiĝon en lian publikan agadon (Schweitzer) aŭ en la raporton pri la predikado (Bultmann) de Jesuo, kaj el tiu komuna antaŭsupozo ili alvenis al tre malsamaj konkludoj. Laŭ ambaŭ Jesuo havis klara sian eskatologian celon,[7] sed dum laŭ Schweitzer fundamentas ankaŭ Lia mesia memkonscio, laŭ Bultmann ĝuste tiu ĉi devenus precipe el valoriganta juĝo de liaj disĉiploj [8].

Albert Schweitzer opiniis ke ĝuste la malatento montrita en la sinoptikaj evangelioj en la zorgado pri la tera vivo de Jesuo pruvus la historian kredindecon de la rakontoj transdonitaj (kaj montris kiel, male, la modernaj “vivoj de Jesuo” reflektus la antaŭjuĝojn de la historiistoj).[9].

Karl Barth kaj Rudolf Bultmann, male, malagnoskis la valoron de la problemo pri la historia Jesuo kaj tio nuligis realan intereson pri la temo laŭlonge de la sinsekva kvindeko da jaroj. Laŭ li por la kristan donaro ne necesas la la "historia Jesui".[10]

Kelkaj nuntempaj esploristoj, inter kiuj Dale Allison[11] kaj Bart Ehrman,[12] revivigis la vidpunkton formulitan de Schweitzer, laŭ kiu Jesuo estis apokalipsa profeto; aliaj, kiel la membroj de Jesus Seminar, emas nei la aŭtentikecon de la apokalipsa mesaĝo de Jesuo, lin priskribante kiel vagantan saĝulon.

Albert Schweitzer[redakti | redakti fonton]

Albert Schweitzer (1875 – 1965), germana medicinisto, teologo, muzikisto kaj luterana misiisto, Nobelpremio por la paco de 1952.

La nodaj punktoj de la penso de Albert Schweitzer estas la senco de la pasiono, la mesieco kaj la neebleco rekonstrui iun ajn vivon de Jesuo ekstere de lia publika ministerio.

Rilate la “sencon de la pasiono”, Schweitzer asertas ke la sinoptikaj evangelioj estas la esprimo de la komunumo kiu jam ne havis klaran koncepton pri la vivo de Jesuo kaj, ĝuste pro tio, ne deformis pri li la fundamentajn karakteron kaj, precipe, ne elpensis epizodojn[13]. Kio ligas la tutan rakonton, ŝajne senkoneksan, estas ĝuste la centreco de la pasiono, kiu enrompas kiel subita elemento liveranta la motivon, komprenatan nur “aposteriore” de la disĉiploj, al la Jesua sperto [14]. Rilate la “mesiecon”. la esplora opinio de Schweitzer estas ke Jesuo sin sentis alvokita al la rolo de Mesio. La esploristo antaŭmetas sekan alternativon, rifuzante parton de la moderna historia esploro pri la historia Jesuo: la mesia sekreto estas legenda aŭ kiel historia fakto, aŭ kiel literatura rimedo. Elektante la unuan hipotezon, Schweitzer subtenas ke Jesuo silentis pri sia kvalito de Mesio kaj prokrastis la anoncon ĝis ĝia manifestiĝo (en la pasiono), kaj do la kredo de la unuaj komunumoj estas reinterpreto pri lia mesieco manifestiĝinta pere de la pasiono. En la dua hipotezo, la mesia rolo kreiĝus, male, pere de reellaborado, pri la Jesua figuro, de la hebreaj kristanaj komunumoj [15]. La Dia Regno potence alvenas sekve de la ofero de Kristo. Tia estas la profunda senco de la pasiono. [16] El tio, laŭ Schweitzer, la kaosa, kaj nesinsekva, fluo de la rakontoj ĉar la evangeliistoj ne sukcesus ilin laŭkaŭze interligi inter si, same kiel la disĉiploj en ilian signifon penetris “aposteriore”. Jesuo dogme situigi la kredon en la proksima alveno de la Regno kaj en la mesia rolo kiun li sin sentis alvokata plenumi. La unuiĝo de tiuj du konvinkoj lin enkondukis al la decido provoki la morton, almetante sur sin la suferon tradicie ligita al la alveno de la Regno.[17]

Rilate la lastan nodan punkton (neesbleco rekonstrui iun ajn vivon de Jesuo ekstere de lia publika ministerio), laŭ Schweitzer, mankas elementoj por rekonstrui la vivon de la historia Jesuo: pri li eblas malkovri nur kadron de lia publika instruaĵaro .[18] La kristana kredo estas ĉiukaze, laŭ li, ligita al la mesia memkonscio de Jesuo. En la nepovo historie kaj kompletmaniere rekonstrui la vivon de Jesuo, la solvo proponita de Schweitzer estas finfine pure etika kaj lin puŝos iris misie Afrikon, kie sin dediĉos al la leprulejo de Lambaréné.

William Wrede[redakti | redakti fonton]

En 1901, ne multe antaŭ la piblikigo de la verko de Schweitzer, estis publikigita ankaŭ alia fundamenta verko, nome “La mesia sekreto en la Evangelioj. Alporto por kompreni la Evangelion laŭ Marko, de William Wrede.[19]

Wrede, pruvante ke ankaŭ la Evangelio laŭ Marko estis “duamana”, nome deerivita de aliaj fontoj, interpretis la tieldiritan mesian sekreton ne kiel historian veron, sed kiel redakcian konstruon de la unua kristana komunumo. Sinteze, Jesuo, laŭ Wrede, ne havis konscion pri sia Mesia Vokiĝo, pozicion al li algluitan, aposteriore, de la unuaj kristanaj komunumoj.[20][21]

Rudolf Bultmann[redakti | redakti fonton]

Laŭ Rudolf Bultmann ekzistas substanca nekontinueco inter la predikado de Jesuo kaj la anonco pri Jesuo farita de lia sekvantaro.

Laŭ Bultmann, la Jesuo de la historio estas malpli grava ol la Jesuo de la kredo.

La tera Jesuo (vidu malsupre), neniel valoras por la kredo je Jesuo. Li sin demandas sur kiuj bazoj la aŭtoroj de la Nova Testamento interpretis lian figuron, lin igante la bazo de la anonco de la savo.

Tial la historia Jesuo kaj la Jesuo de la kredo estas du malsamaj fenomenoj, kontinue ligitaj ĉar unu estas la antaŭsupozo de la alia. Estas tasko de la ekzegezo distingi la Jesuon de la historio el la Jesuo de la kredo.[22]

Laŭ tiu optiko ne surprizas ke Bultmann estas konsiderata la precipa elstarulo de la Kritiko de la formoj.

Jesuo, laŭ Bultmann, konscias pri sia eskatologio, sed probable ne pri sia mesia misio. Tiu dua aspekto estas, laŭ li, marĝena: kio valoras ne estas propre la personeco de Jesuo, sed, ĉar li agadis pere de la vorto, elstaras male tio kion li volis, kaj tio “povas esti reproduktita nur kiel kohera teksaĵo de propozicioj kaj ideoj”.

Definitive, Jesuo estus, rilate judismon, ties superado, kaj, rilate kristanismon. ties antaŭkondiĉo. Jesuo suferas, do, duoblan historian izolon: rilate sian matricon kaj rilate la religion kiu portas lian nomon. Tial la tera Jesuo estas en stato de necerteco kiu havas, tamen, neniun gravecon rilate la kredon en la resurektinta Jesuo. Ĉe la hebreoj, do, Jesuo estis fremda korpo, dum ĉe la kristanoj li reprezentis nur la historian okazon kiu ebligis la ellaboradon de la kristologian kredon.

Por Bultmann Jesuo esencas, sed ne pro tio kion li faris aŭ diris kaj kio ĉiukaze ne povas esti konsiderata kohere ligita kun la enhavo de la kredo kiu havas sian objekton esence lia persono. [23]

Kompreneble, laŭ Bultmann, kio valoras estas ke Jesuo estu rekonata kiel Mesio: “la agnosko ke en Jesuo ĉeestas kaj agas la Dia vorto estas nura kredago, sendepende de la historia problemo”.

Konklude: Bultmann kaj Schweitzer engaĝiĝas smacel por atingi la Jesuon de la historio, sed rezignas la taskon pro neebleco: Schweitzer savas la etikan Jesuon ignorante la historian aspekton; laŭ Bultmann la solvo estos la decido por Jesuo kaj duarangigas la etikon. Ĉu ili estis viktimoj de la unua fazo de la esploro aŭ ŝippereantoj serĉantaj savboaton?

La dua fazo de la esploro[redakti | redakti fonton]

”Necesas konsciiĝi ke la tera Jesuo inkluziviĝas en nia kredo je Kristo, kaj ke la historia esploro koncernanta Jesuon descendas el la postulo de la kristologia kredo, kiu estas ĝuste tio kion supozigas la aserto laŭ kiu la historia Jesuo posedas por la kredo konstituan signifon” [24]

La New Quest ("Nova Esploro") aŭ Second Quest ("Dua Esploro") estis mallongadaŭra movado de apena kvindek jaroj, kiu provis revivigi la esploron pri la historia Jesuo. La aŭtoroj ĝin konstituintaj engaĝiĝis pruvi substancan kontinuecon inter la mesaĝo de Jesuo kaj la unua kristana komunumo. La anonco posedis, laŭ ili, ne nur historian fundamenton sed ankaŭ teologian en la publika aktiveco de Jesuo.[25] Tiu pozicio estis komencita de Ernst Käsemann en 1953, kiu celis pruvi la eblecon pri rekonstruo de la historia Jesuo, kontraŭ la tezo de ĝia neebleco subtenita de Bultmann kaj la tuta "Unua Esploro".

Ernst Käsemann emis vidi en Jesuo ion pli ol antaŭsupozo de la kristana kredo kaj sin demandis ĉu la predikadon de la tera Jesuo daŭrigis liaj sekvuloj sur la tero. Kompreneble, tio ekscitis kontrastojn kun lia majstro (Bultmann).

Käsemann agnoskis la validecon de la esploro pri la tera Jesuo, sen tamen denove enfali en la “irvojojn” de la “Vivoj de Jesuo” de la antaŭa jarcento (ĉar, laŭ li, ĉiukaze sensave mankantaj de antaŭsupozoj). [26] Li asertis ke la historio kaj ekzisto de Jesuo estis iumaniere alireblaj por la historia esploro.

Precipe Käsemann celis eviti la falon en la Jesuon mita simbolo.[27]

Finfine Bultmann, en la provo kontrasti la skolojn de la “Vivo de Jesuo” (kiuj neiadis tiun eblecon), sin metis en la situacion de la deviga teologia interpreto kaj de la forigo, ĉiam pro teologiaj problemoj, de la neceso de la historia Jesuo por kredi je Li. [28]

Li sukcesis elfosi evangelian materialon kiu laŭ lia opinio estas fundamenta, fidinda kaj verporta.

Ĉio tio, laŭ li, eblas se oni aplikas serion de kriterioj:

  1. Simpligante: iu logion (eldiro) de Jesuo opiniendas originala kiam ĝin eblas rekonduki nek al la hebrea medio nek al la vivo kaj instruo de la unuaj kristanoj kaj
  2. kiam pri ĝi eblas sekvi la kriterion de multobla referenco (pli ol unu origina fonto) kaj de la kohero de la logion kun aliaj eldiroj de Jesuo kiuj sin montris originalaj.

Tiuj kriterioj altrudiĝis en la esploro pri Jesuo kaj konstituis, laŭlonge de trideko da jaroj, la labora metodo dominanta.

Tiamaniere Käsemann rekuperis la rolon de Jesuo, ne nur kiel antaŭsupozo de la kredo de la unuaj kristanoj, sed ankaŭ asertante ke la historio kaj ekzisto de Jesuo estas iamaniere alireblaj al la scienca esploro.[29]

Kromaj gravaj serĉantoj de la “Dua Esploro” estis:

La tria fazo (Esploro)[redakti | redakti fonton]

La nuna esploro pri la historia Jesuo estas multe viva, parte danke al perfektigita scio pri judismo de la unua jarcento, al la renaskiĝo de la katolikaj pribibliaj studoj, al pli vasta akcepto de la historiaj metodoj, al sociologiaj indicoj kaj al la literaturaj analizoj.

La kombino de la historiografiaj konceptoj de Bultmann kaj Käsermann, (la kritiko al la subjektiva historia metodo, la rekono pri la “kerigma” karaktero, tio estas “anonca” de la evangeliaj rakontoj), kun la kritika kontrolo de la fontoj, determinis, inter la jaroj dudekaj kaj sepdekaj de la 19-a jarcento, vastegan historian-ekzegezan esearon. Tio donis superecon al la teologia kompreno de la historia dateno jen en la kazo ke oni reduktus la gravecon de la ekzisto de Jesuo al simpla historia okazaĵo por la ellaborado de la kristana anonco (Bultmann), jen en la kazo ke al ĝi oni rekonus la konstituan signifon por la kristana kredo (Käsermann).

Nu, la tria fazo ("third quest"), aperis dekomence ĉe anglaj esploristoj, kaj sociologia esploro sin metis unualoke malsame ol la antaŭa kiu privilegiis tiun teologian. [30]

Male, la sciencaj enketistoj de la “nova fazo” havis teologian celon kaj procedis separante Jesuon el judismo kaj el la herezoj de la unuaj kristanoj.[30]

Alivorte ili preferis la ortodoksajn fontojn.[30]

Kun tria fazo, la esploro pri la historia Jesuo revenis al la atento ankaŭ danke, kiel dirite, al pli kompleta scio pri hebreismo de la unua jarcento, al la renaskiĝo ĉitemaj studoj sine de la Katolika Eklezio kaj al la uzado de la historiaj-kritikaj kaj sociologiaj metodoj, kaj al la utiligo de la metodoj de la literatura analizo.

La karakterizoj, tial, de la "third quest", estis:

  • intereso pri la socia historio [30],
  • la konstato ke jam kreiĝis la kondiĉoj por studoj pri historia Jesuo [31]
  • La atento pri la hebrea kunteksto rilate Jesuon [30]
  • La utiligo de la nekanonaj fontoj.[30]
  • La inklino alfronti ĉion sen la “embaraso” de teologiaj problemoj.[31]

La "tria fazo” ("third quest") komenciĝis kun E.P. Sanders, kies ĉitemaj alportoj ŝajnas pli konsistaj ol tiuj de aliaj epigonoj de la skolo kaj povas ekzempli la sciencan karakteron de la tuta skolo. Ĉe la bazo de lia esploro staras serio da faktoj, kiujn la aŭtoro konsideras nerefuteblaj, kaj sur kiuj oni povus konstrui la historian profilon de Jesuo. Ili estas:

  • Jesuo estis baptita de Johano;
  • estis galileano kiu predikis kaj aktivis en sanigoj;
  • alvokis ĉirkaŭ si dekdu disĉiplojn;
  • limigis sian aktivecon en de hebrea medio;
  • eltenis diskutadon pri la templo;
  • estis krucumita per la romia mano, ekstere de Jerusalemo;
  • liaj disĉiploj daŭrigis lian verkon, grupe, post lia morto;
  • La movado de la disĉiploj kontrastis kun parto de la samtempa judismo. [32]

La rekonstruo de Sanders finiĝas por relokiĝi ĉe la paradigmon de Remairus kaj Schweitzer, laŭ kiuj Jesuo estis predikanto eskatologia, sinrekoninta Mesio kaj, pro tio, ege rimarkinda ene de judismo; sed al tiu paradigmo li aldonas tiom da historiaj elementoj kiuj fakte preparis straton al parta historia vivo de Jesuo. La tria fazo ("third quest"), fine, povas disdividiĝi laŭ du tendencoj: unu alvokis revenon al “Jesuo neeskatologia”, alia vidis lin gvidisto de movado de eskatologia reestablo..[30]

Inter la kultistoj de la tria fazo nombreblas:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni vidu precipe Adolf von Harnack, Das Wesen des Christentums, 1900 kaj esploristojn de la tieldiritaliberala skolo.
  2. Johannes Weiss, Alfred Loisy, Albert Schweitzer...
  3. The Jesus Quest: The Third Search for the Jew of Nazareth, 1995, InterVarsity, isbn=0830818618.
  4. "Reimarus, Hermann Samuel." Cross, F. L., el. The Oxford dictionary of the Christian church. New York: Oxford University Press. 2005.
  5. "Historical Jesus, Quest of the." Cross, F. L., el. The Oxford dictionary of the Christian church. New York: Oxford University Press. 2005.
  6. "Miracle." Cross, F. L., ed. 'The Oxford dictionary of the Christian church. New York: Oxford University Press, 2005.
  7. Gaeta, p. 37.
  8. Gaeta, p. 42.
  9. Gaeta, p. 27-28.
  10. Robert W. Funk, Roy W. Hoover, el. Jesus Seminar. The five gospels. HarperSanFrancisco. 1993. "Introduction", p. 1-30.
  11. Dale Allison, Jesus of Nazareth, Millenarian Prophet, 1998.
  12. Bart Ehrman, Jesus, Apocalyptic Prophet of the New Millennium, 1999.
  13. Gaeta, p. 27.
  14. Gaeta, pp. 27-29.
  15. Gaeta, p. 32-33.
  16. Albert Schwaitzer, “Geschichte der Leben-Jesu-Forschung”, p. 48.
  17. Gaeta, pp. 29-30.
  18. Review of "The Quest of the Historical Jesus".
  19. wrede:[1].
  20. Gaeta, pp. 35-36.
  21. Il Vangelo Di Marco.
  22. Gaeta, pp. 42-43.
  23. Gaeta, p. 48.
  24. J Dupont, Jesus aux origines de la christologie (Jesuo al la originoj de la kristologio), Leuven University Press, Leuven 1975, p. 13. (france)
  25. Gaeta, p. 45.
  26. Gaeta, p. 46.
  27. Gaeta, pag 49.
  28. Gaeta, p. 51.
  29. Gaeta, p. 53.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 30,4 30,5 30,6 Theissen, Gerd kaj Annette Merz. The historical Jesus: a comprehensive guide (Komprenebla kvido pri historia Jesuo). Fortress Press. 1998. Tradukita el la germana (1996-eldono). (angle)
  31. 31,0 31,1 Gaeta, paĝoj 67-68.
  32. La storicità dei vangeli. 40 anni della Sancta Mater Ecclesia e della Dei Verbum[rompita ligilo].
  33. The Jerusalem School of Synoptic Research.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giancarlo Gaeta, Il Gesù moderno, Einaudi.
  • Benedetto XVI, Gesù di Nazaret. Dall'ingresso in Gerusalemme fino alla risurrezione, Città del Vaticano, Libreria Editrice Vaticana, 2011.
  • Benedetto XVI, Gesù di Nazaret. Dal Battesimo alla Trasfigurazione, Milano, Rizzoli, 2011 (2007).
  • Piero Ottaviano, La fundamentoj de la Kristanismo [2]
  • Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù Cristo, Roma, Rizzoli, 1941.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]