Esploro pri la historieco de Jesuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Esploro pri historieco de Jesuo, aŭ historieco pri lia ekzisto kiel efektiva historia persono, estas tezo historiografia kunhavata de preskaŭ ĉiuj fakuloj de tiu scienco.[1][2][3].

Tiu historieco estas krome ĉe la bazo de la kredo kristana, en ĝiaj diversaj deklinacioj, kiuj asertas la historiecon ne nur de la figuro de Jesuo, sed ĝenerale de la supernaturaj eventoj ligitaj la lia vivo, kiel la mirakloj kaj precipe de la Resurekto de Jesuo [4].
La historieco de Jesuo estas kunasertata ankaŭ ĉe la Islamo.

La historia esploro pri Jesuo ĵus atingis interfakan esploradon kaj akiris interkonfesian plivastiĝon de la esploro, kun elstaraj kontribuoj ankaŭ de esploristoj laikistiĝantaj. La hodiaŭaj studoj kiuj nun konsideras ankaŭ la diversecon de kristanaj apokrifoj, estas plue karakterizitaj per revalorigo de la tradiciaj materialoj kaj, do, per renoviĝinta konfido en la ebleco povi rekonstrui raportojn pri la historia vivo de Jesuo. Nome la lastaj dokumentoj (Papirusoj kaj manuskriptoj) faligis la ekstremajn neantajn poziciojn. En la eŭropa medio la kontribuoj koncernis la analizon pri la unuaj kristanaj komunumoj kaj pri la spuroj en ili postlasitaj de la predikado de Jesuo. [5].

Kiel rilate aliajn fondistojn de religiaj movadoj (Mahomedo, Joseph Smith por la mormonoj), ankaŭ rilate al Jesuo la fontoj uzeblaj estis redaktitaj precipe de liaj sekvuloj [6]. Tiu konstato ne devas surprizi ĉar en la vivo – efike priskribita de kristana bibliisto kiel tiu de “marĝena hebreo” [7] - Jesuo ne estis tia ke ĝi altiris la atenton de historiistoj aŭ de samtempa literaturisto: ĝi altiris prefere la atenton de kuntrenitoj en la religian sperton. Malgraŭe Jesuo estas, kume kun Flavio Jozefo kaj [[Sankta Paŭlo|Paŭlo el Tarsio], la hebrea figuro pli dokumentita de lia tempo [8].

Jesuo laŭ la atestoj[redakti | redakti fonton]

La precipaj informfontoj pri la vivo de Jesuo estas konstituata per tekstoj skribita de la unuaj kristanoj. Estas, tamen, pli limigita la nombro de nekristanaj tekstoj de samtempuloj de Jesuo kiuj pri li parolus laŭ eksplicita maniero [9].

La verkoj de la Nova Testamento estis redaktitaj, nur sur bazo de antaŭaj voĉaj fontoj, en la arko de tempo kuranta inter la 50-aj p.K. aŭ la fino de la 1-a jarcento kaj la komenco de la 2-a [10]

Tekstoj de kristana origino[redakti | redakti fonton]

En la kristana tradicio la evangeliistoj estas reprezentataj ankaŭ per alegoriaj figuroj; la anĝelo estas la simbolo de Mateo.

La kristanaj fontoj pri la vivo de Jesuo inkludas kaj la tekstojn kanonajn de la Nova Testamento (kvar Evangelioj, Epistoloj, Agoj de la apostoloj kaj Apokalipso) kaj la apokrifajn tesktojn. Iuj informoj elfontas ankaŭ el la subapostola literaturo.

Inter tiuj tekstoj, la kanonaj Evangelioj konstituas “unikaĵon”, kaj pro tio ke ili situas ĉe la komenco de la evento Jesuo, kaj pro tio ke ili "Transpenis almenaŭ parte la plej antikvan tradicion pri Jesuo"[11].

La kanonaj Evangelioj[redakti | redakti fonton]

La kanonaj Evangelioj (kun iuj apokrifaj) estas la precipa fonto, sed ne la unika, de informoj pri Jesuo. Ili detale rakontas la publikan vivon de Jesuo, nome la periodon de lia predikado; pri aliaj periodoj de lia vivo ili liveras malabundajn informojn, entenatajn precipe en la verko de Luko.

La plej antikvaj kopioj de la Evangelioj datiĝas je ne antaŭe ol la fino de la 2-a jarcento (tri papirusaj fragmentoj, nun konservataj en Oksfordo, estas reirigitaj al la jaroj 70-aj aŭ 80-aj p.K. kaj entenas versegojn de la Ecangeliojn de Mateo[12], ankaŭ se, tre probable, ĉiuj Evangelioj reiriĝas al la 1-a jarcento.[13]. la hipotezo de O’ Cullighan estis, tamen,”pratike unuanime forigita” ĉe la kompententuloj. [14][15]

La kristanaro kutime asertas ke la kvar kanonaj Evangelioj kaj la ceteraj kanonaj skriboj de la Nova Testamento estas inspiritaj de Dio kaj fidele rakontas la vivon kaj la instruaĵon de Jesuo; kaj ankaŭ la nombraj mirakloj kaj aparte lia resurekto, vere okazis. Kristanaj pribibliaj fakuloj, tamen, atentigas ke ĉiukaze la Evangelioj ne konstituas verajn kaj proprajn biografiojn de Jesuo, sed anstataŭe pretigis teologian interpreton pri la vivo de Jesuo redaktita de la Eklezio de la 1-a jarcento [16]

Islamanaj rilate la Evangeliojn akceptas ke ili estas inspiritaj de Dio, sed ili estis laŭ la kuro de la jaroj modifitaj kaj do ne plu kredeblaj. Aliaj religioj, male, interpretas la rakontojn evangeliajn kiel mitaĵon ellaborotajn de la praaj kristanoj.

Pri la formiĝo de la evangelioj eltrafiĝis diversaj kaj malsamaj teorioj. Unu el ili vidas la sinoptikajn evangeliojn nur kiel kolektojn de aŭtentaj diroj de Jesuo (la fonto Q) unuigitaj al rakontoj pri eventoj (trakto tiu, kiu karakterizas precipe la Evangelion de Marko). Aliaj opinias, male, pli laŭhistorie fidindaj la evangelioj ĉar redaktitaj sur la bazo de sendependaj dokumentoj [17], ekzemple, la Evangelio laŭ Johano kompare kun la kanonaj, kvankam la Evangelio laŭ Johano estas tiu kiu plej emfazas la diecon de Jesuo.

Estas, tamen, objekto de pridiskuto ĉe iuj fakuloj pri kiuj diroj kaj agoj atribuataj en la Evangelioj al Jesuo povas reale esti efektive atribuataj al Jesuo kun la respekto de la prihistoriaj kriterioj. Simila, ankaŭ se pridiskutata, provo rekonstrui la vivon de la historia Jesuo, estus tiu plenumita de la esploristoj de la grupo Jesus Seminar.

Ero de kritikistoj tute rifuzas la historian valoron de la Evangelioj, asertante ĉar tiuj estus dokumentoj “partiaj” kaj, do, ne fidindaj, ankaŭ pro la ĉeesto de kontraŭdiroj, ekzemple rilate la naskiĝon de Jesuo (popolnombrado de Kvirinio).

Laŭ granda parto de la modernaj ĉi-temaj esplorantoj (spure de la Formgeschichte (historio de la formoj), svarmanta komence de la 20-a jarcento, la Evangelioj formiĝis per teksttavoliĝo: kaj, do, por ilin kompreni necesas atenta analizo historia, filologia kaj morfologia por juĝi ilian signifon kaj aŭtentikecon.

Epistoloj de Paŭlo[redakti | redakti fonton]

La epistoloj de Paŭlo el Tarsio, verkitaj eble ĉevale de jaroj 50-aj/51aj, en kiu li verkis la 1-a epistolo al la tesalonikanoj, ĝis 65-aj, prezentiĝas kiel la plej antikvaj kristanaj fontoj.[18] La epistoloj ne sin proponas organika raporto pri la vivo de Jesuo, kiun Paŭlo ne konis persone, [19]sed allasas ĉiukaze serion de informoj okazaj kaj hazardaj, akiritaj de Paŭlo ankaŭ danke al la kontaktoj kun iuj apostoloj kiel Petro Apostolo kaj Sankta Johano la Evangeliisto, [20] unuaj vidatestantoj pri eventoj koncernantaj Jesuon.

Ne ĉiuj epistoloj de Paŭlo estas konsideritaj aŭtografaj ĉe fakuloj de la scienca sektoro: estas ĝenerala konsento nur rilate sep el ili, dum la aliaj ses devus esti atribuataj al liaj disĉiploj [21]. El la epistoloj taksataj vere paŭlaj eblas ricevi informojn, ekzemple, pri la hebrea origino de Jesuo, pri la konstituo de disĉipla grupo, pri sendo de misiistoj, pri la fakto ke Jesuo estis nomata "Kristo/Mesio", pri la perfido flanke de unu el la liaj servuloj, pri la krucumo kaj morto sur la kruco, la entombigo, kaj fine pri la raportoj pri la resurekto laŭ la atesto de la disĉiploj. [22]

La paŭlaj tekstoj, pro la plureco de la teologiaj interpretaj kaj literaturaj niveloj konstateblaj, ekzemple, krom [[historiografio|historiografiaj, postulas ĉiukaze la utiligon de poranalizajn metodologiojn rafinitajn por juĝi kaj kuntekstigi la enhavojn historiinteresajn.

La Katolikaj Epistoloj[redakti | redakti fonton]

La epistoloj atribuataj al Petro apostolo, al Jakobo, al Sankta Johano la Evangeliisto kaj al Judaso Tadeo inkluzivitaj en la Nova Testamento prezentas malmultajn biografiajn informojn pri la vivo kaj la aktiveco de Jesuo. Iuj el ili, aparte la 2-a epistolo de Petro kaj la 2-a epistolo de Johano kaj la 3-a epistolo de Johano estis tamen ricevitaj de la unuaj kristanaj komunumoj nur post kelke da necertecoj.

Cele de la esploro, tamen, revestas ĉiukaze intereson la 1-a epistolo de Petro kaj la 1-a epistolo de Johano, kiuj asertas en diversaj versegoj la realan ekziston de Jesuo.

Tekstoj nekanonaj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ antikva kristana literaturo, kies datado tamen ne ĉiam estas sekura, kiu ne eniris la Biblian kanonon de la Nova Testamento- establita, laŭ sinsekvaj ŝtupoj, de Markiona kanono de 140, de la Muratoria kanono de 170, ĝis la Koncilio de Kartago (397) kaj de la definitiva versio adoptita de la Katolika Eklezio en 1563 – sed kiu povas esti analizita por devenigi pluajn informojn pri la maniero per kiu estis konsiderita Jesuo ĉe kelkaj kristanaj komunumoj kaj pri eventualaj aliaj liaj diroj.

Kelkaj de tiuj verkoj estas konsiderataj apokrifaj, redaktitaj precipe por la uzo de la pra kristanaj komunumoj; inter ili iuj estas ebionitaj, docetaj, monarkismaj kaj gnostikaj kaj donas vizion pri Jesuo malsanan ol tiu akceptita de la kristanaj eklezioj.

Evangelio laŭ Tomaso[redakti | redakti fonton]

La Evangelio laŭ Tomaso ([4] esperantigita teksto de la evangelio laŭ Tomaso) estas “evangelio de diroj” ĉar ĝi elingigas liston de frazoj kaj diroj (logia) atribuata al Jesuo, simile al la Q-Evangelio, al kiu ĝi alproksimiĝas. La serĉantoj inklinas por datado je la unua duono de la 2-a jarcento se ne je la 2-a duono de la 1-a jarcento, metante tiel ĝian redakton antaŭan aŭ samtempan al tiu de la kanonaj Evangelioj.

Aliaj gnostikaj evangelioj[redakti | redakti fonton]

Krom tiu gnostika Tomasa evangelio, [23], ankaŭ aliaj gnostikaj tekstoj entenas rakontojn pri epizodoj de la vivo de Jesuo kiuj povas estis utiligitaj por historiografiaj esploroj.

La gnostikaj tekstoj ĉiukaze emas esti multe alegoriaj; pro tiu la esploro adresiĝas precipe al la plej antikvaj, kiuj allasas pli da impreso esti transdonantaj eventojn realajn.

La opinio de la gnostikuloj pri Jesuo varias el la mito al docetismo, al li ili atribuas gnostikajn (sekretajn) instruaĵojn kaj interpretas lian resurekton kiel alegorion de la iluminado al kiu ĉiuj povas partopreni.

Tekstoj nekristanaj[redakti | redakti fonton]

La nekristanaj fontoj kiuj interesiĝis pri Jesuo kaj kristanismo koncernas tekstojn hebredevenajn, romidevenajn kaj grekdevenajn. El la informoj de Publio Kornelio Tacito pri la Neronaj persekutoj, oni ekscias ke kristanismo estis disvastiĝinta jam en la jaroj 60-aj. Ĉiam laŭ Tacito, kristanoj estis sufiĉe rimarkitaj en la urbo tiom ke ili povis esti akuzitaj pri “la incendio de Romo” de 64 kaj maljuste kondamnitaj per “kruelegaj mortoturmentoj”. Post tiuj eventoj, en la 70-aj jaroj, imperiestras Tito Flavio Vespasiano kaj ties filo Tito, du generaloj kiuj militis en Judeo kaj do perfekte konantaj pri la religia kaj socia situacioj de la Palestino en la tempo de Jesuo.Ne rezultas el neniu antikva fonto ke kristanismo, kiun ili necese konis pro la eventoj okazintaj dum la regado de Nerono, estus konsiderata de tiuj du imperiestroj. La sama Tacito, cetere, spite de la fakto ke mem juĝas kristanismon “negativa modo” citas Ponvion Pilaton kaj la mortokondamnon de Jesuo Kristo. [24]

Tamen, kiel asertite ĉe specialisto pri historio de judismo kaj de kristanismo, E. P. Sanders, la romiaj fontoj menciantaj Jesuon dependas ĉiuj el la rakontaro kristanaj.
«La scio pri Jesuo reduktiĝis al scio pri kristanismo; en la senco ke, se la sekvantoj de Jesuo ne estus vivigintaj la movadon kiu disvastiĝis en Romo, Jesuo nenie estus enirinta la romiajn historioverkojn. El tio sekvas ke oni ne havas tion kio multe plaĉus, tio estas kelka referenco, en Tacito aŭ en aliaj nekristanaj aŭtoroj bazita sur iu ajn dokumento, pri Jesuo kaj ties morto”»[25]. La sama aŭtoro rimarkigas, tamen, kiel la fontoj pri Jesuo estas pli fidindaj ol tiuj montreblaj, ekzemple, rilate al Aleksandro la Granda, pri kiu la originaj biografioj perdiĝis kaj estas konataj nur per la uzo kiun je ili faris aŭtoroj de la postaj epokoj. [26]. Konklude, laŭ Sanders: "Pri Jesuo ni scias multe, multe pli ol pri Johano la baptanto, Teŭdo, Judaso la Galilea, aŭ iu ajn persono de la sama regiono al li pli malpli samtempa"[27]

Ne estis trovitaj arĥivaj aŭ arkeologiaj dokumentoj rekte aludantaj al Jesuo, la precipaj historiaj informoj pri Jesuo disvastigitaj de kristanoj (voĉe ekde la jaroj 30-aj, kaj per la Evangelioj ekde la jaroj 50-aj) estis evidente konsideritaj fidindaj ĉe la samtempuloj, aparte ĉe multaj hebreoj konvertiĝintaj al kristanismo. La origina nukleo de la kristanoj inkluzivis nombrajn samtempulojn de Jesuo vivintaj en Judeo kaj, inter ili, ankaŭ multaj kiuj poste elmigris al diversaj landoj de la romia imperio post la 1-a juda milito de la jaro 70-a, (evento okazinta 40 jarojn post la krucumo de Jesuo. Spite de la rivaleco de la tradicionalistaj hebreoj rilate la hebreojn konvertiĝintajn (en ambaŭ grupoj ĉeestis vidaj atestantoj kaj samtempuloj de Jesuo) troviĝas el neniu antikva fonto akuzo kontraŭ kristanoj pri elpenso pri la eventoj rakontitaj en la Evangelioj, nome oni konas neniun aŭtoron aŭ historiistojn aŭ literaturiston samtempulon de Jesuo, aŭ ĉiukaze vivinta en tujposta jarcento, kiu asertu ke Jesuo estus mita “fantaziaĵo” de kristanoj. Male, en iuj hebreaj fontoj kontraŭaj al kristanismo estas proponata la suspekto ke la sekvantoj de Jesuo estus forstelintaj lian kadavron post “lia morto per krucumo” (Vidu Babilonan Talmudon). Tiu malfido de hebreoj nekristanaj estas menciita ankaŭ en la Evangelioj.

La manko de mencio ĉe verkistoj kiel Filo de Aleksandrio, Seneko kaj Plutarko povas signifi ke Jesuo ne vekis ilian intereson. Kaj ne povis okazi alimaniere ĉar la krucumado de “krimulo” akuzita pri kaŝinstigi la popolon kontraŭ Cezaron estis evento neinda de konsidero. Jesuo nek verkis traktadojn, nek havis politikajn ŝarĝojn, nek predikis en granda centra urboj (escepte en Jerusalemo), kaj pro tio, kurtavorte, rezultis esti, laŭ la difino de Meyer, “marĝena hebreo” laŭ liaj samtempuloj [28]

Ankaŭ se konata atestanto de la palestinaj eventoj de la periodo de la 65-aj/70-aj jaroj p.K., kiel Plinio la Maljuna, tute ignoras la ekziston de Jesuo, la verkoj de la kvar inter la plej gravaj nekristanaj historiistoj (Plinio la pli juna, Jozefo Flavio, Suetonio kaj Tacito gastigas pasaĵojn koncernatanjn kristanojn, iuj ĝuste koncernantajn Jesuon. Plinio la pli juna, en letero adresita al la imperiestro Trajano, laŭ sia vidpunkto konsideras kristanojn sakrilegiuloj pro ties rifuzo religie kulti la romiajn diaĵojn, sed rekonas iliajn moralan integrecon rilate la obeon al la ŝtataj leĝoj.

Suetonio, koncerne la enplacaj kunfrapiĝoj okazintaj en Romo komence de la jaroj 50-aj, citas kiel kauzon de la malordoj iun "Crestus". La identigo kun Jesuo de Nazareto estas tamen necerta ĉar la grekaj vortoj Krestòs - "bona, perfekta" - kaj Kristòs - "unkta, Mesio"- estis tiam eldiritaj samsone kaj, tial, ili povis esti facile konfuzitaj. Ne maleblas ke "Krestus" estus la nomo de persono malsama ol Jesuo.

Tacito, en siaj Analoj, raportas precizajn informojn, el fonto por ni nekonata: “La fondisto de tiu sekto, Kristo, estis ekzekutita dum la regado de Tiberio, ordone de la prokuroro Pontio Pilato. Pormomente subpremita, la damaĝa superstiĉo denove senkateniĝis ne nur en Judujo, origina fonto de la malbono, sed en la sama Romo (Annales XV, 44).

La verkoj de Jozefo Flavio pli interesekscitas, aparte la Testimonium flavianum (= Flavia Atestaĵo), mallonga pasaĵo en la Judaj antikvecoj (Ĉirkaŭ tiu epoko Jesuo, homo saĝa, SE LI MERITAS ESTI NOMATA NUR HOMO, estis fakte farinto de eksterodinaraĵoj, majstro por la homoj kiuj kun simpatio akceptas la veron, kaj altiris al si multajn hebreojn kaj ankaŭ grekojn. Tiu estis la Kristo) spite de la suspekto ke estus interpolaĵo de kristanaj kopiistoj. Nur ĵuse, kontribue de la juda filologo Shlomo Pines, profesoro ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, estis trovinta la originan formon de la Testimonium Flavianum, eble de la “universalema” Agapio el Hierapolis, arablingva historiisto vivinta en la 9-a jarcento. Tiu citaĵo de la “testimojum = atestaĵo”, nek pliigita nek interpolata, evidentigas kiel Jozefo Flavio, sen eniri la problemon de la dieco de Jesuo, pri tiu parolas kiel historia persono reale ekzistinta[29].

La unuaj kristanaj verkistoj neniam referencas al tiuj tekstoj, kies referencoj al Jesuo estis malkovritaj en postaj epokaj (ekzemple, la unua citanto de Tacito estis Sulpicio Severo vivinta proksimume inter la jaroj 360 ĉirkaŭ - 420 ĉirkaŭ.

Kelkaj nekristanaj atestoj ege malinklinas ĝuste al kristanismo kaj alkristanoj. Tio klare emerĝas el la vektoj de kristana verkisto Origeno kiu, en sia eseo Contra Celsum (Kontraŭ Kelso), pridiskutas la tezojn de la pagana Kelso. La verko de Origeno estas la unuka fonto de la eseo de Kelso “Privera parolado”, al kiu la aŭtoro referencas por ĝin refuti. La klera pagana Kelso asertas ke, se ekzistis historia Kristo, temus nur pri bandito kaj mistifikanto.

Plua atestaĵo nekristana kaj tute malamika al la kristanaro estas entenata en origina hebrea Babilona Talmudo. La Babilona Talmudo estis kaj estas konsiderita sankta Skribo ĉe la hebrearo. Ĝi kolektas, skribforme, la voĉan Toraon (Leĝon) neskribforme transdonitan de Moseo kaj konservitaj eĉ posto la ke la Torao estis fiksita en skribaj tekstoj. La Babilona Talmudo estas konstituata ankaŭ de diskutoj okazintaj inter saĝuloj (hakhamim) kaj la majstroj (rabbi) koncernantaj ekzercadon kaj praktikajn problemojn de la skribita Torao. Nu, en traktado apartenanta al la Babilona Talmudo, la Sanhedrin, oni aludas al persono nomata Jesuo. Sanhedrin estas la vorto kiu aludas al Sinedrio, la plej alta institucio rilate religian juron ekzistanta dum la 1-a jarcento. Tiel la Talmudo proklamas:
“Dume la antaŭtago de la [hebrea] Pasko, Yeshu estis pendigita. Laŭlonge de 40 tagoj antaŭ la ekzekuto, heroldo kriadis: “Li estas ekŝtonigota pro tio ke li praktikis sorĉarton kaj enkondukis Izraelon en la direkton de la apostateco. Kiu ajn scias ion lin senkulpigan venu kaj defendu lian agadon. Ĉar neniu atestaĵo estis ian ajn prezentita liafavore, li estis pendigita. (Soncino Babylonian Talmud, editor I. Epstein, Tractate Sanhedrin, folio 43a, London, Soncino Press, 1935-1948)”.

La eldono de la Babilona Talmudo ĉi-tie citita estas zorgata rekte de la rabeno Isidore Epstein kiu rimarkigas, interalie, ke tiu pasaĵo aludanta al Jesuo estis forlasata en la cenzuritaj eldonoj de Sanhedrin pro la fakto ke kutime oni pensis ke la referenco celis Jesuon Kriston. Plue, ĉiam el la komentoj de rabeno I. Epstein, ni scias ke en manuskripto (siglata kiel "M") klare estas registrata “Jesuo Nazareta” anstataŭ la simpla “Jesuo”, dum krome en alia manuskripto, anstataŭe de la frazo “li estis pendigita la antaŭtagon de la Pasko” en la konkluda parto de la supra citaĵo oni legas: “li estis pendigita la antaŭtagon de la sabato de la Pasko”, akordigante tiel kun la Evangelio de Johano [30].

Ke la persono aludata de Talmudo estas Jesuo dedukteblas ankaŭ el la fakto ke por malŝatigi lian personon oni pentras prostituitino lian patrinon kaj abominendaj kaj indaj je ĉiu malŝato kaj persekuto liajn sekvantojn. [5], [6]

La Esenoj kaj Kristanismo[redakti | redakti fonton]

La Esenoj estis hebreara ero de necerta origino, eble dateblaj ekde la duono de la 2-a jarcento a.K., organizita en izolitaj komunumoj laŭtipe ordeno monaĥa kaj cenobita. Albordiĝe de la 1-a jarcento ili estis pli ol 4000 kaj vivis disaj tra la tuta lando; la plej fama esena komunumoj estis tiu de Qunram, kiu nombris ĉirkaŭ 150 homojn. Tiu situo plonĝis en la perfortan malekzistiĝon en 68 p.K. iniciate de la romia armeo; iuj forsaviĝintoj, laŭŝajne, unuiĝis al la Zelotoj de Masada kun kiuj ili kunpartigis la sorton.

Esenismo interesas nian studon pro la nombregaj paralelismoj inter la doktrino de esenoj kaj tiu de kristanoj. Parteto de historiistoj inklinas al la tezo laŭ kiu Jesuo mem estus eseno kaj la kristanaj moralaj principoj rekte devenus el esenismo. Se tiu estus pruvita, jen nova pruvo pri la historia ekzisto de Jesuo, ankaŭ se kun aliaj konsekvencoj.

Aparte inter la du troviĝus indicoj de naturo:

  • filologia: kiuj interesas ekskluzive analogiojn inter la qunrama literaturo kaj la Nova Testamento (dum la komparo kun la apokrifaj verkoj estas ankoraŭ kampo neesplorata).
  • historia: koncernanta kutimojn (ritajn kaj ne) de ambaŭ movadoj, krom iuj lastatempaj hipotezoj, akceptitaj de diversaj serĉantoj, kiel la amaskonvertiĝo de esenoj al kristanismo.[31].
  • arkeologia: aparte la raporto de Riesner koncerne la fakton ke la unua konsidoloko de la unua kristana kominumoj en Jerusalemo, krom la loko en kiu konsumiĝis la lasta vespermanĝo, troviĝis tutapude de la kvartalo de la esenoj en Jerusalemo: tio igas ege probabla la hipotezo pri kontaktoj senperaj kaj oftaj inter esenoj kaj kristanoj. [32].

Arkeologiaj trovitaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej antikva arkeologia manfaritaĵo (vidu ĉe Prakristana arkeologio), kiu povus esti kunrilatigita kun Jesuo, estas la tieldirita Skribaĵo de Nazareto. Ekzistas, krome, arkeologiaj evidentoj pri la ekzisto de Skribaĵo de Pilato kaj aliaj personoj cititaj en la Evangelioj: Kajafas, Simono el Cireno. Prifosaĵoj plenumitaj en la du lastaj jarcentoj konfirmas la fidindecon de la priskriboj liveritaj de la Evangelioj rilate al la Lageto Siloa kaj la Lageto Betesda, same kiel la praktiko de la krucumado en Jerusalemo en la 1-a jarcento p.K.

Helpas ankaŭ arkeologiaj evidentoj de la antikvaj vilaĝoj Nazareto kaj Kafarnao, kaj atestaĵoj pri la ĉeesto de kristanoj en la unuaj jarcentoj.

La moderna historia esploro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esploro pri la historia Jesuo.

Kvankam la vivo de Jesuo estis studobjekto kaj analizobjekto ekde antikvaj epokoj (interaliaj, Origeno de Aleksandrio kaj Eŭsebio de Cezareo), okazas nur kun la fino d la 18-a jarcento ke justas paroli pri moderna historiografio pri Jesuo. Faktenur ĉevale de la jaroj 1774-1778-aj, aperis la publikigo de la verko de Reimarus kiu, se spuri la opinion de Albert Schweitzer, estas konsiderita la pioniro de tiu nova periodo de esploroj [33].

La unuaj studoj estis karakterizitaj per granda konfido povi rekonstrui, per modernaj metodologioj, detalajn biografiojn de la vivo de Jesuo (inter la multaj, Ernest Renan).[34]. La rezultoj atingitaj estis, tamen, fragmentaj, kaj ofte ili reflektas la personecon de la aŭtoroj. Laŭ Schweitzer, la esploro de la 19-a jarcento emis, fakte, multe dependi de la kapablo de la unuopaj esploristoj bildigantaj la figuron de Jesuo “laŭ sia personeco”. Komence de 20-a jarcento kaj, aparte, kun la apero de la scienca iniciato de Rudolf Bultmann, tia konfido ekkriziĝas: laŭ la germana teologo, la novtestamentaj skriboj reflektas, fakte, la kredon de la unuaj kristanoj kaj permesas nur aliron al la “Kristo de la kredo”, allasante preskaŭ nealirebla la ”Jesuo de la historio” [35]. En la jaroj inter la du militoj okazis preskaŭa ŝtopo en la esploro pri la historia Jesuo. Sed ĝi restartis en la jaroj 50-aj kaj trafas rimarkindan evoluon, ankaŭ pro la interkonfesia plilarĝiĝo de la serĉo, kiu ligiĝas ĉiam malpli al teologiaj vidpunktoj.

Hodiaŭ renaskiĝas konfido en la ebleco historie atingi la esencajn elementojn de la vivo kaj mesaĝo de Jesuo, kiun oni bildigas ofte – ekzemple – kiel karisman majstron kaj Taŭmaturgon. [36]. La jesua figuro altrudas, ankaŭ hodiaŭ, apartajn defiojn al la modernaj serĉantoj, ankaŭ konsciigante pri la limoj de la esploro mem (laŭ Chester G. Starr, Ekzemple, "La problemo de la Resurekto de Jesuo en la tria tago ne koncernas historian juĝon”. [37]).

Por atingi la historiecon de la agoj kaj diroj atribuataj al Jesuo, la modernaj historiistoj pretigis kaj testis diversajn metodojn, foje uzitajn laŭ kunigita maniero kaj ĉiukaze ankoraŭ objekto de revizio kaj de diskutoj. Inter tiuj eblas rememorigi, kiel ekzemplo, la metodo de la “nekontinueco”, laŭ kiu la fidindeco de iuj aventoj estus tiom pli alta kiom pli ili estas mishomogenaj rilate al hebreismo antikva kaj al praa kristanismo; tiu de la “datado”, nome prefero por la tekstaj fontoj pli antikvaj inter la antikvaj; tiu de la “plura atestado” (konfido en la informoj devenantaj el pluaj fontoj sendenpendaj unu de la alia); tiu de la “embaraso” (pli da fidinteco al la eventoj kiuj kaŭzis embarazon al prakristnoj) ref>Por enprofundiĝi kaj scii pri listoj de tiuj metodoj, vidu: John Dickson, ver. cit. kaj Barbaglio-Bodrato, ver. cit.</ref>
Ekzemplo de aplikado de similaj kriterioj estas konsituata de la ĵusa Jesus Seminar kiu, spite de la pridiskutaj rezultoj, provis akordigi la rigoron de la esploro kaj pordisvastiga celo, proponante liston de diroj kaj agoj “historiaj” atribueblas al Jesuo.

Se hodiaŭ la historieco pri modesta nombro de eventoj (la origino “galilea”, la bapto verke de Johano la Baptisto, la predika agado, la establo de la dekduopa grupo, la estiĝo de la pridiskuto pri la Templo de Jerusalemo, la Krucumo de Jesuo... konstituas nukleo kunakceptata ĉe la serĉistoj; pludaŭras esti ncereta kaj malfacila – sed historie stimula – la analizo de ceteraj eventoj registritaj de la fontoj.

Ĝenerale, pri la tezo de la historia analizo pri la jesua sperto hodiaŭ, laŭ kelkaj fakuloj, oni rimarkigas tamen gravan deiĝon inter la publika opinio (koncentrata sur konfesiaj pozicioj aŭ, male, emociekscitaj] kaj la rezultoj – pli modestaj, sed metodologie pravigitaj – atingitaj en la esploraj medioj. [38].

La historiografiaj tezoj[redakti | redakti fonton]

Anataŭmetendu ke estas POVa ([7]) la divido, kiel premiso por juĝi la validecon de la esploro pri la historia Jesuo, inter historiistoj “kristanaj” kaj historiistoj “gnostikaj aŭ nekredantaj) aŭ alireligiaj ĉar ĝi mankas je scienca seriozeco: la historiaj tezoj estas historiaj kaj nenio plu, kaj estas tiaj kiam ili devenas el literaturo fidinda sendepende de la kredo de la aŭtoro. Plue, la supozita historiografiaj “kristana” tezo uzas la samajn fontojn de ĉiuj historiistoj.

Tamen, pro la diversaj konkludoj de historiistoj serĉantaj pri la evento Jesuo, utilas ilin grupigis, kun nemalgranda aproksimiĝo, en du precipaj kategorioj:

  • Historiistoj kristanaj, kiuj akceptas la ekziston de la historia Jesuo dotita per la diaj atributoj rekonataj en kristanismo, en la pli vastaj konfesioj. En tiu kadro la pozicioj estas ege malsamaj, ankaŭ je lumo de la diversaj niveloj de historieco atribuata ĉe la unuopaj aŭtoroj al la precipaj fontoj, nome al kanonaj Evangelioj, apokrifaj evangelioj kaj Fontoj nekristanaj pri Jesuo
  • Historiistoj nekristanaj, agnostikismaj aŭ alireligianaj, kutime esprimas nenian opinion pri la problemo aŭ akceptas nur la historian personon nomatan Jesuon, nekoincidantan tute aŭ parte kun la persono rakontita en la Skriboj, kaj ĉiukaze lin ne taksas provizita je diaj atributoj. Rekundukeblas al tiu kategorioj ankaŭ la tezo minimaliasta kaj tiu mita.

La kristana tezo[redakti | redakti fonton]

3 Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj; 5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; 6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; 7 poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj; 8 kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita. 9 Ĉar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio. 10 Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi. 11 Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis. 12 Nu, se Kristo estas predikata, ke li releviĝis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas releviĝo de mortintoj? 13 Sed se ne ekzistas releviĝo de mortintoj, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 14 kaj se Kristo ne releviĝis, vana ja estas nia predikado, vana ankaŭ estas via fido. 15 Jes, kaj ni montriĝis kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne releviĝas. 16 Ĉar se la mortintoj ne releviĝas, ankaŭ Kristo ne releviĝis; 17 kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj. 18 Tiuokaze ankaŭ pereis la ekdormintoj en Kristo. 19 Se nur en ĉi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el ĉiuj homoj la plej mizeraj. 20 Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj.|1Kor 15,3-20}}

En tiuj asertoj, skribitaj de Paŭlo el Tarsio ĉirkaŭ la duono de la jaroj 50-aj de la 1-a jarcento, la kristana kredo estas konsiderata kaj enhistoriigita en historieco de la vivo, morto kaj resurekto de Jesuo. Tiam ekzistis centoj da vidatestantoj pretaj atesti la fakton kaj valoris pli ol skriba fonto. Tion necesigis la plivastiĝo de kristanismo kaj la morto de la vidatestantoj: naskiĝis tial la Evangelioj por reaserti ke Jesuo estis efektive realtaĵo de la historio.

La Evangelioj kaj ceteraj libroj de la Nova Testamento fidele priskribas la vivon de Jesuo kaj tiun de liaj unuaj sekvuloj kaj estis skribitaj, nemulte post la morto de Jesuo, de vidatestantoj aŭ de surbaze de fontoj kunligitaj kun ili. Tio ne ekskludas la eniriĝon de tradukaj eraroj aŭ malzorgeco en la rakontado, justigitaj tamen el la fakto ke temas – se konsideri la Evangeliojn – pri kvar malsamaj raportoj, dum tio estas pruvo de aŭtentikeco de la verkitaj rakontoj.

La mirakloj de Jesuo kaj la resurekto, laŭ tiuj tekstoj, estas ĝenerale konsiderataj kiel vere okazintaj, kvankam pri ili ne povas ekzisti spertaj pruvoj. [39]

La sekulara tezo[redakti | redakti fonton]

Diversaj esploristoj interpretas la bibliajn rakontojn pri la vivo de Jesuo kiel raportojn historiajn aŭ mitajn pri la vivo de historia figuro, utiligitajn pli por akiri prozelitojn (adeptigitojn) ol por neŭtralmaniere informi pri historia evento.

La malfacilaĵoj en la provo distingi la rakonterojn kiuj povas esti historie validaj el tiuj kiuj ne estas tiaj, estas unu el la plej gravaj obstakloj por la historiistoj interesitaj pri la Biblio.

Ankaŭ ke la akurataj prezentoj de la eventoj de la vivo de Jesuo estintus ŝanĝitaj pro la voĉa tradicio kaj ke eroj povis esti volonte troigitaj, kaj kromaj eĉ elpensitaj, eble celante interpreti rakontojn pli antikvajn... ĝena historiiston

Jesuo ĉiukaze estintus efektive hebreo vivinta en la 1-a jarcento en Palestino

Dum la periodo de la voĉa tradicio pri la eventoj de Jesuo inokuliĝintus “mitaj” detaloj, inter kiuj la mirakloj kaj ankaŭ iuj paraboloj kaj eventoj mem. La mirakloj, do, laŭ iuj, ne povas esti taksataj veraj ĉar ne dokumentitaj, laŭ aliaj, adherantaj al tezoj naturalismaj ili ne estus eblaj kaj do ili estas frukto de elpensemo aŭ mitemo.

Plue, estas vidata nekongruaĵo en la fakto ke, spite de sia hebreeco, observanta la preceptojn strikte hebreajn kaj loĝanta en hebrea teritorio, ne ĉiuj liaj samtempuloj rekonis ene li la figuron de profeto, antaŭanoncita en la Sanktaj Skriboj. Sur tiu pozicio argumentas, ekzemple, la filozofo Hegelo kaj opiniisto Renan, kiuj kune kun multaj asertas la historiecon de la persono Jesuo nur rilate lian estiĝon de Rabbi, Rabbuni, Majstro

Al tiu “nekongruaĵo” kristanaj apologiitoj kaj historiistoj montras ke eĉ tio estis antaŭvidigite en antikvaj bibliaj pasaĵoj juĝataj “mesiaj” ĉe la religiaj kaj intelektulaj regantoj de la Jesua epoko.

La tezo minimalista kaj la tezo kritika[redakti | redakti fonton]

Por minimalista )minimumiga) tezo oni intencas ligon kun la tezo antaŭa: Jesuo, ja jes, ekzistintus, sed ne ekzistus historiaj fontoj sur kiuj eblus apogi iun ajn priskribon pri lia vivo aŭ pri lia agado ĉar la aŭtoroj de la kristanaj fontoj havus elpense reskribita lian vivon.

Laŭ la kritika tezo, Jesuo probable ekzistintus, sed la Evangelioj ne temas pri la sama persono. Laŭ iuj interpretoj, li estus revoluciulo, judo apokalipsa, zeloto, aŭ ankaŭ eseno: li ne mortus krucumite kaj, fine, ne resurektus!

La mita tezo[redakti | redakti fonton]

La "Mita skolo" vidas en Jesuo miksaĵon-sinkretaĵon de antikvaj Misteraj religioj koncernantaj mortintojn kaj resurektintojn kiel en tiu de Oziriso-Dionizo aŭ de Mitraismo.

Aliaj teorioj fokusiĝas sur la ŝajna rilato inter gnostikismo kaj kristanismo ĉar bazitaj sur hebrea historia figuro kiu rolas kiel nuklea pivoto en kunligo de hebreaj religiaj tradicioj kaj politika hebrea historio kun kelkaj “misteraj religioj”, nome “mistera” sinkretismo tiuepoke pli disvastiĝinta inter la gentojj ol inter la hebreoj kiuj poste kristaniĝus.

Ĝuste proponante tiun tezon aperis verko de Raoul Vaneigem La résistance au christianisme - Les hérésies des origines au XVIII-ème siècle, Fayard, 1993, pag. 104. Al tiu skolo adheras Michel Onfray. En ĝi oni parolas pri “katolika mensogo instruanta pri la historia Jesuo".[40]

Ta tezoj mita kaj kritika havas multajn punktojn komunajn: ekzemple, ambaŭ subtenas ke, la ‘operacio’ “diigo” de Jesuo kreiĝis danke ‘operacioj’ de iuj krupoj de kristanoj, kaj en epoko posta al la rakontitaj eventoj – eble dum la 2-a jarcento kiam jam forpasis la vidatestanta generacio. Aliaj fortaj punktoj sur kiuj baziĝas la du doktrinoj estas la veraj aŭ supozitaj kontraŭdiroj inter la kvar evangelioj, kaj la manko de historiaj pruvoj kaj/aŭ arkeologiaj rilate iujn lokojn, eventojn kaj personojn cititajn en la Nova Testamento. [41]

En sia libro de la jaro 2012 "Falsaj atestantoj" - ISBN 978-3-86569-070-8 - la protestanta pastoro Hermann Detering argumentas siajn tezojn "La novaj duboj pri la historieco de Jesuo" Jen intervjuo http://hpd.de/node/12044 (nur germanlingve)

ISBN 978-3-86569-070-8

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Cambridge companion to Jesus by Markus N. A. Bockmuehl 2001 Cambridge Univ Press ISBN 978-0-521-79678-1 pages 123-124. p. 124. Estas asertate: "farfetched theories that Jesus' existence was a Christian invention are highly implausible.
  2. Vidu la citita En bibliografio)The historical Jesus in the twentieth century.
  3. La unua uzanto de la esprimo “Mito de Jesuo” Albert Schweitzeren:Schweitzer,Albert, Geschichte der Leben Jesu-Forschung, Tübingen, 1913, p. 445. Laŭ Mauro Pesce tiu hipotezo, konsiderinte la rezultoj de la modernaj esploroj, estas tamen jam seniĝinta je fundamento (vidu: Augias-Pesce, "Inchiesta su Gesù", Mondadori, 2006, paĝ. 235); kaj Joseseph Ratzinger, Gesù di Nazaret, Rizzoli,
  4. La historieco de la miraklaj eventoj estas objekto de debato, ankaŭ metodologia, inter la fakaj esploristoj. Laŭ C.G. Starr, ekzemple, tiuj eventoj sin lokigas trans la juĝon de la historiistoj (vidu: C.G. Starr, "Storia del mondo antico", 1977), dum laŭ Mauro Pesce "estas certa tendenco tipe racionalista kiu laŭprincipe celas nei la eblon de “neeksplikeblaj fenomenoj” je la lumo de la racio", sed hodiaŭ "tiu ekstrema konfido en la racieco estas iomete estingiĝanta" (Vidu: Pesce, en Augias-Pesce, "Inchiesta su Gesù", 2006).
  5. Rilate la nunan staton de la esploro vidu: “Giancarlo Gaeta. "Il Gesù moderno", Einaudi, 2009
  6. David Flusser, "Jesus", 1968
  7. John Paul Meier, "A Marginal Jew: Rethinking the Historical Jesus", 1991-2009.
  8. Flusser D., op. cit.
  9. Tia manko de nekristanaj fontoj estis tiel eksplikita de racionalista historiisto Charles Guignebert: "Lia naskiĝo en apartigita vilaĝo de la Galilea regiono, inter hebreoj eble malriĉaj kaj certe malŝatataj kaj tiranitaj, lia mallonga kaj sensignifa kariero, tranĉita pro banala interveno de aŭtoritatuloj, instruo kiu nek la formo nek la enhavo rekomendis al grekoj kaj romianoj, nenio de ĉio tio posedis ion kio povus veki la atenton de tiuarcenta historiisto kiu, hazarde lin renkontante, laŭmomente interesiĝus pri li” Charles Guignebert, Le problème de Jésus, Ernest Flammarion, 1914
  10. Pri datado de la kanonaj evangelioj vidu: Piero Stefani, "La Bibbia", Il Mulino, 2004.
  11. Giancarlo Gaeta, "Il Gesù moderno", Einaudi, 2009
  12. Vangelo: quasi una cronaca (Evangelio kvaxaŭ kroniko
  13. Laŭ iuj historiistoj, inter kiuj José O'Callaghan kaj Carsten Peter Thiede, unu el fragmentoj de la rulaĵoj de Qumran datebla inter la jaroj 40-aĵ - 50-aj (fragmento konata per la siglo 7Q5, estus ĝuste ero de la Evangelio laŭ Marko (José O'Callaghan, Los papiros griegos de la cueva 7 de Qumran, Madrid 1974)
  14. ”Qumran ms. 7Q5 ... is captioned as if it contains a fragment of Mark: it was of course O’Callaghan who made that controversial — and now virtually universally rejected - identication of this Dead Sea text as a piece of the New Testament ..." Elliot (2004), JK, Book Notes, Novum Testamentum, Volume 45, Number 2, 2003 , pp. 203.
  15. Gundry (1999), p. 698; Graham Stanton, Jesus and Gospel, Cambridge University Press, 2004, ISBN 0-521-00802-6, p. 203; Joseph A. Fitzmyer, The Dead Sea scrolls and Christian origins, Wm. B. Eerdmans Publishing, 2000, ISBN 0-8028-4650-5, p. 25.)
  16. Vidu, ekzemple: G. Barbaglio, laŭ kiu "La kristanaj verkoj de la origino estas dokumentoj porkreaj, dokumentoj de la pieco, devoteco, katekizo, pastoralo (...)”. Vidu ankaŭ Giuseppe Barbaglio, Quale storia a partire da Gesù?, Servitium editrice,2008, pag. 19.
  17. Bart Ehrman, La verità sul Codice da Vinci, Mondadori, ISBN 88-04-54792-8
  18. Vidu, interalie: J. Dickson, op. cit.
  19. Vidu kion raportitan en la Agoj de la Apostoloj kaj en la Epistoloj de Paŭlo
  20. Epistolo al la Galatoj 1,18-19 kaj 2,11
  21. Vidu Romano Penna, Prefazione a "Le lettere di Paolo",EDB, Bolonjo, 2009.
  22. Por pli kompleta listo de la biografioj de Jesuo deveneblaj el la epistoloj de Paŭlo, vidu: J. Dickson, "Alla ricerca di Gesù", Edizioni San Paolo, Milano, 2011; kaj – malpli ĵse, sed integrita kun aliaj kanonaj tekstoj - Giuseppe Ricciotti, "Vita di Gesù Cristo", Mondadori, 1962.
  23. ekzistas alia evangelio laŭ Tomaso, nome [Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso], tute ne gnostika. ĉiukaze nek la unua nek la due vere de Tomaso apostolo.
  24. "Por sufoki la onidirojn, Nerono disvendis kiel kulpulojn kaj submetis al rafinitegaj turtutoj kiujn la popolo nomis kristanoj, malamataj pro iliaj abomenaĵoj. Tiu nomo originis el Kristo kiu, dum la imperiado de Tiberio, estis ekzekutita ordone de prokuroro Poncio Pilato [...]"., Tacito, Annales
  25. Kaj Parish Sanders, Jesuo, la historia vero, Mondadori, Milano, 1995, pp. 52-53
  26. E.P. Sanders, op. cit.
  27. E.P. Sanders, op.cit.
  28. Cfr J.P. MEYER, "A MARGINAL JEW : RETHINKING THE HISTORICAL JESUS", BAKER ED. 1994.
  29. Cfr. SHLOMO PINES - AN ARABIC VERSION OF THE TESTIMONIUM FLAVIANUM AND ITS IMPLICATIONS - THE ISRAEL ACADEMY OF SCIENCES AND HUMANITIES - JERUSALEM 1971
  30. Por la origina hebrea teksto, tradukita al la angla, oni vidu la retejan ligon [1]
  31. Otto Betz, Rainer Riesner, Gesù, Qumran e il Vaticano, LEV, 1995; Rainer Riesner, Esseni e prima comunità cristiana a Gerusalemme, Nuove scoperte e fonti, LEV, 2001
  32. Rainer Riesner, Esseni e prima comunità cristiana a Gerusalemme, nuove scoperte e fonti, LEV, 2001
  33. Pri antikvaj esploroj pri la Jesuo historia kaj pli kompletaj listoj de la kontribuaĵoj, oni vidu: John Dickson, ver. cit. Pri enprofundiĝo rilate la unuajn fazojn de la moderna esploro, oni vidu:Barbaglio - Bodrato, ver. cit.
  34. Geza Vermès, ver. cit.
  35. Por enprofundiĝo pri Bultmann, vidu: Giancarlo Gaeta, ver. cit.
  36. Cfr. Geza Vermès, ver. cit.
  37. Chester G. Starr, "Storia del mondo antico", Editori Riuniti, 1977
  38. Cfr. Pesce in Augias-Pesce, "Inchiesta su Gesù", Mondadori, 2006.
  39. Rilate tion, iuj opinias, kiel Vittrio Messor en sia eseo Ipotesi su Gesù ke la mirakloj estas nur kredendaj ĉar se ili estus pruvitaj la fido ĉesus esti fido; sed aliaj ne tiel opinias. Oni vidu: La fundamentoj de la Kristanismo de Piero Ottaviano, esperantigita de Armando Zecchin (ĉe la katalogo UEA ([2])
  40. Vidu: La fundamentoj de la Kristanismo, kataloko de Universala Esperanta Asocio ([3])
  41. Ĉi-rilate rememorigendas, tamen, ke la eksisto de ero de tiuj elementoj estis pruvata ĝuste per la arkeologio kaj per la historia esploro en la dua duono de la 20-a jarcento]].

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • [8] Cathopedia

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adam, Karl (1933). Jesus Christus. Augsburg: Haas.
  • Adam, Karl (1934). The Son of God (English ed.). London: Sheed and Ward.
  • Augias, Corrado; Pesce, Mauro. Inchiesta su Gesù. Chi era l'uomo che ha cambiato il mondo. Milano, Arnoldo Mondadori, 2006. ISBN 978-88-04-56001-2
  • Barbaglio - Bodrato, "Quale storia a partire da Gesù?", Servitium, 2008.
  • Bazec, Dario (2001). La Cronologia dei Vangeli secondo il calendario ebraico , Eldonoj Italo Svevo. Triesto.
  • Castelli, Giovanni e Maurizio Lana (con un saggio di Mario Pomilio), La pietra scartata. Antologia di testi da Tacito ad Agostino sulla figura di Gesù Cristo a cura di. Civiltà letteraria di Grecia e di Roma. Testi per la scuola italiana. Ed. PARAVIA
  • Ciavarella, Pietro, Risposta a Inchiesta su Gesù, Edizioni GBU, 2006, Contenuto
  • Daniel Boyarin (2004). Border Lines. The Partition of Judaeo-Christianity. University of Pennsylvania Press.
  • Dickson, J. (2011), Alla ricerca di Gesù, Elonoj San Paolo, Milano.
  • Doherty, Earl (1999). The Jesus Puzzle. Did Christianity Begin with a Mythical Christ? : Challenging the Existence of an Historical Jesus. ISBN 0-9686014-0-5
  • Donnini David. Cristo. Una vicenda storica da riscoprire, Massari
  • Donnini David. Nuove ipotesi su Gesù, Macro Edizioni
  • Drews, Arthur & Burns, C. Deslisle (1998). The Christ Myth (Westminster College-Oxford Classics in the Study of Religion). ISBN 1-57392-190-4
  • Durant, Will (1944). Caesar and Christ, Simon & Schuster, ISBN 0-671-11500-6
  • Ellegård, Alvar Jesus – One Hundred Years Before Christ: A Study In Creative Mythology, (London 1999).
  • Enrico Mancuso,Gesù. Il mistero della dottrina segreta e della morte, Armando, (Roma 2006).
  • Evans, Craig A., Fabricating Jesus: How Modern Scholars Distort the Gospels, IVP (Leicester/ Downers Grove, 2006)
  • Flusser, D. (1968), "Jesus".
  • France, R.T. (2001). The Evidence for Jesus. Hodder & Stoughton.
  • Freke, Timothy & Gandy, Peter. The Jesus Mysteries - was the original Jesus a pagan god? ISBN 0-7225-3677-1
  • Gaeta, G. (2009), Il Gesù moderno, Einaudi.
  • George, Augustin & Grelot, Pierre (zorge de) (1992). Introducción Crítica al Nuevo Testamento. Herder. ISBN 84-254-1277-3
  • Grandmaison, Léonce de. La personne de Jésus et ses témoins. Beauchesne. Paris, 1957
  • Habermas, Gary R. (1996). The Historical Jesus: Ancient Evidence for the Life of Christ ISBN 0-89900-732-5
  • Leidner, Harold (2000). The Fabrication of the Christ Myth. ISBN 0-9677901-0-7
  • Magli, Ida (1987). Gesù di Nazareth BUR
  • Meier, John P. (1991). A Marginal Jew. Anchor Bible.
  • Mendenhall, George E. (2001). Ancient Israel's Faith and History: An Introduction to the Bible in Context. ISBN 0-664-22313-3
  • Messori, Vittorio. Ipotesi su Gesù, SEI, Torino, 1976 (represo 2001), ISBN 88-05-05867-X, pp. XIII-273, € 15.49 ([http://www.et-et.it/ipotesi/ipotes4.htm iuj recenzipoj koleotitaj de la aŭtoro)
  • New Oxford Annotated Bible with the Apocrypha, New Revised Standard Version. (1991) New York, Oxford University Press. ISBN 0-19-528356-2
  • Pagliarino, Guido (2003) Gesù, nato nel 6 a.C., crocifisso nel 30: un approccio storico al cristianesimo. Prospettiva editrice. ISBN 88-7418-072-1
  • Price, Robert M. (2000). Deconstructing Jesus. Prometheus Books. ISBN 1-57392-758-9
  • Ricciotti, G., (1962), Vita di Gesù Cristo, Mondadori.
  • Savagnone, Giuseppe, "Processo a Gesù", Elledici, Palermo, 2007. ISBN 978-88-01-03889-7.
  • Schick, Alexander (1998) Il fascino di Qumran DLC ISBN 3-85666-541-2 -titolo orig. Faszination Qumran Schwengeler-Verlag.CH-9442
  • Strobel, Lee (2009). Il Caso Gesù. ECB
  • Vermès, Geza, La religione di Gesù l'ebreo. Una grande sfida al cristianesimo, Cittadella, 2002.
  • Voorst, Robert Van (2000). Jesus Outside of the New Testament. Wm. B. Eerdmans Publishing Co.
  • Wells, George A. (1988). The Historical Evidence for Jesus. Prometheus Books. ISBN 0-87975-429-X
  • Wells, George A. (1998). The Jesus Myth. ISBN 0-8126-9392-2
  • Wells, George A. (2004). Can We Trust the New Testament?: Thoughts on the Reliability of Early Christian Testimony. ISBN 0-8126-9567-4
  • Wilson, Ian (2000). Jesus: The Evidence (1st ed.). Regnery Publishing.
  • Wright, N.T., Gesù di Nazareth. Sfide e provocazioni, Claudiana, Torino 2005.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Dokumentado[redakti | redakti fonton]

Kristanaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Retejoj kontraŭkristanaj[redakti | redakti fonton]

Retejoj subtenantaj la tradiciajn tezojn[redakti | redakti fonton]

Retejoj subtenantaj la minimalistajn tezojn aŭ kritikajn[redakti | redakti fonton]

Retejoj subtenantaj la mitan tezon[redakti | redakti fonton]