Esprimo de sentoj en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esprimo de sentoj en Esperanto
Esprimo de sentoj en Esperanto
Esprimo de sentoj en Esperanto
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1931
Urbo Ĝenevo
Eldoninto UEA
Paĝoj 67 (56)
ISBN 90 805651 1 3
vdr

Esprimo de sentoj en Esperanto [1] estas libreto verkita de Edmond Privat pri la stilistiko de Esperanto. Ĝi resumas kurson faritan ĉe la Universitato de Ĝenevo dum la jaroj 1929 kaj 1930. Ĝi aperis libroforme en 1931, eldonita de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo. Sekvis eldonoj en 1935, 1957 kaj 1980. La kvina eldono aperis en la jaro 2000 ĉe Internacia Esperanto-Instituto en Hago.

Privat mem estis majstro de flua, facile komprenebla stilo, do Esprimo de sentoj fariĝis klasika kaj populara verko pri la temo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La ĉarmaspekta libreto enhavas la materialon de la kurso kiun Privat faris ĉe la Universitato de Ĝenevo. La temo estas unika kaj ekstreme interesa. La enkonduka parto pritraktas la gramatikan skeleton de Esperanto kompare al la naturaj lingvoj, diferencigas ĝiajn dudirektajn evolu-eblaĵojn : la siateman internan konstruiĝon kaj la reageman asimilan forton al la fremdaj elementoj; frape ĝi demonstras ke la regulo de nia lingvo kompare al la pli formriĉaj gepatraj lingvoj ne kunportas ian malriĉigan ligitecon ĉar kion ni perdis ĉe la formoj, ni abunde regajnas per nia elasta esprimpovo.
La ĉefan parton de l' libro okupas sprita analizo de nia lingvo uzata en la vivo, precipe serĉante la esprimmanierojn de l' sentoj. Tion oni devas legi# La problemoj svarmas antaŭ ni, la afiksoj manifestas sian propran mistikan vivon, jen mortintaj, jen aliforme reenkarniĝintaj. Estas nur bedaŭre ke la libro estas tro rapida skizo, ke la problemoj estas nur rapide tuŝataj sed klarigas ke anstataŭ pli detala studo la libro enhavas nur la materialon de kelkaj kursaj prelegoj.
Tiu libro apartenas al la malmultaj pensigaj libroj de nia lingva literaturo. 
— 1931, Totsche Lajos, Literatura Mondo, paĝo 159; Historio de Esperanto, II, paĝo 729
Citaĵo
 Esperanto estas jam sufiĉe longe uzita, kaj ludas jam tiel perfekte la rolon de vivanta lingvo, ke studo « a posteriori » iĝis necesaĵo.

D-ro Privat en brila stilo prezentas al la Esperantista popolo, siajn observojn rilate al Esperanto konsiderita en si mem kaj en komparo kun ia aliaj kulturlingvoj. Pri tre interesaj detaloj ĝi atentigas, kaj entute ĝi malfermas kaj indikas vojon sekvotan de ĉiu Esperantisto por observi pli streĉe la fenomenojn

de lingva evoluo, kiuj sin prezentas en nia lingvo. Leginda, releginda, studinda, pripensinda verketo, kiu honoras la aŭtoron. Ni gratulas lin kaj deziras al la libreto rapidan elĉerp:ĝon kaj reeldonon. 
— Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931)


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. literumita kiel "Esprimo de Sentoj en Esperanto" ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 644, ISBN 978 1 59569 090 6 ; kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 720

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]