Essener Hof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Essener Hof
hotelo
Estiĝo 1883
Lando Germanio vd
Situo Essen
Situo
Geografia situo 51° 27′ 10″ N, 7° 0′ 51″ O (mapo)51.45287.0143Koordinatoj: 51° 27′ 10″ N, 7° 0′ 51″ O (mapo)
Essener Hof (Germanio)
Essener Hof (Germanio)
DEC
Essener Hof
Essener Hof
Situo de Essener Hof
Map
Essener Hof
Retejo https://www.essener-hof.com/
vdr

Essener Hof (eo: korto aŭ kortego je Essen) estas ekde 1975 la nomo de la plej malnova ankoraŭ ekzista hotelo en la urbo Essen. Ĝi nomiĝis ĝis tiam unue Herberge zur Heimat (Gastejo al la Hejmo) kaj poste Hotel Vereinshaus (Hotelo Asocio-Domo). Ĝis meze de la 1970-aj jaroj la privata hotelo ĉe Limbecker Platz de familio Krupp nomiĝis Essener Hof. Ĝi estas intertempe malkonstruita.

Nuna hotelo Essener Hof[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La domo troviĝas rekte en la urbocentro de Essen, norde de la ĉefa stacidomo kaj de Haus der Technik. Okcidente de la Essener Hof troviĝas la Hotelo Handelshof.

Historio[redakti | redakti fonton]

Restadejo je la Hejmo proks. 1892 ĝis 1902
Hotelo Vereinshaus proks. 1902 ĝis 1912
Malgranda kazino en 1912

La fondaĵo-fondado[redakti | redakti fonton]

La 27-an de setembro 1883 pastro Lenssen postulis de la protestanta paroĥo de Essen la fondadon de gastejo. Post tio la 10-an kaj 11-an de novembro de la jaro fondiĝis la fondaĵo okaze de la solenayjoj pro la 400-a naskiĝdatreveno de Martin Luther. Post aĉeto de terpeco oni decidis la 15-an de februaro 1887 la konstruadon, kiu komcenciĝis la 7-an de junio 1887.

Jam aŭtunon de 1887 en la ĵus finkonstruita kunvenohalo okazis kunsido de protestantaj paroĥanoj, jaron poste ĉefurbestro Erich Zweigert inaŭguris je la 10-a de novembro 1888 la domon kun la nomo Gastejo kaj Restadejo je la Hejmo per solena parolado. Sed jam julion de 1889 la domo montriĝis kiel malprofita, kaj oni dungis la 13-an de oktobro 1891 August Bosse, kies idoj ankoraŭ nun tenas la entreprenon. Tiutempo la domo havis escepte kelkajn malmultajn salonojn kun dupersonaj litoj kaj lavejo plurlitajn dormĉambregojn kaj komunajn banejojn sur la koridoroj [1]. Iom post iom la negoco pliboniĝis, kaj tio ebligis al la fondaĵo kromaĉeti la najbaran terpecon ĉe Teichstraße en la jaro 1893. Kvin jarojn pli malfrue komenciĝis alkonstruo kaj alikonstruo de la ekzistanta domo, kaj finfine la 11-an de januaro 1904 okazis la inaŭgurado de Hotels Vereinshaus (Hotelo Asociodomo). En 1912 oni malkonstruis la antaŭdomon kaj konstruis novan. La valoro de la gastejo-hotelo tiam estis taksata je 1,5 markoj.

Inter la Mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Post la malvenkinta Unua Mondmilito verpflichtete la Traktato de Versajlo el 1919 devigis la Vajmaran Respublikon al kontribucioj. En 1922 tiu devis esti ŝanĝataj pro ekonomiaj problemoj je malfinancaj pagoj per ekzemple karbo kaj ŝtalo. Sed ankaŭ januaron de 1923 ankaŭ tiuj pagoj restis ankoraŭ ŝuldataj, pro kio 60.000 francaj kaj belgaj soldatoj enmarŝis en la Ruhr-Regionon. Je la okupado de la regiono la 11-an de januaro 1923 kaj 22-an de aŭgusto la francoj plene okupis ankaŭ Hotelon Vereinshaus escepte la asociodomon. Je tio ili uzis la akceptejon kiel ĉevalejon.[1] La okupantoj forlasis la hotelon la 1-an de septembro 1924. Post forigo de la difektoj ekestintaj pro la okupadoj la hotelo remalfermiĝis la 3-an de januaro 1925.

Vereinshaus loĝigis nun la ligon de ĉiuj protestantaj paroĥoj de Essen. La 1-an de oktobro 1928 la hotelo povis disponigi du novajn etaĝojn de la hotelo kun dudek aldonaj ĉambroj. Tio okazis laŭ petego de la urba administrado. La restadejo, kiu ekde la komenco servis al multaj vagantaj metiistoj, devis fermiĝi la 1-an de oktobro 1935 pro financaj kaŭzoj, je kio partoj de ĝi estis ligataj al la hotelo.

Dua Mondmilito kaj la sekvoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj elaeraj bombaj kaj brulatakoj detruis Hotelon Vereinshaus je proksimume tri kvaronoj. La granda kazino elbrulis en 1944. La Wehrmacht konfiskis la domon. Post la militfino Ruĝa Kruco instalis en la teretaĝo zorgejon por revenintaj militkaptitoj. La hotelo estis provizore iom post iom riparata kaj re-enfunkciigata. En 1946 la gastoj denove povis disponi pri kranakvo. Nur en 1948, kaŭzata de la enkonduko de la germana marko kaj de la sekva ekonomia florepoko, la rekonstruado akceliĝis, tiel ke la 1-an de aŭgusto 1952 ankaŭ la nova restoracio estis malfermata.

Postmilita epoko ĝis nun[redakti | redakti fonton]

Flanka alo kun kinejo Astra

En la iama granda kazino ĉe Teichstraße la 18-an de aprilo 1958 ekloĝis la kinejo Astra-Filmtheater. Komence de la 1960-aj jaroj ĉiuj ekleziaj institucioj forloĝiĝis el la domo. En 1964 la hotelo estis modernigata, pligrandiĝe je nun130 komfortaj ĉambroj, kaj la fasado novfasonata.

En 1975 la hotelo ricevis sian nunan nomon Essener Hof. Tiu ĉi nomo estis disponebla, post kiam la samnoma privata hotelo de Krupp estis malkonstruita. Kompleta riparado de la hotela alo komenciĝis en 1985 kaj finiĝis nur dek jarojn pli malfrue.

Essener Hof, privata hotelo de Krupp[redakti | redakti fonton]

Essener Hof, privata hotelo de Krupp ĉe Limbecker Platz

Ĝis meze de la 1970-aj jaroj la privata hotelo de Krupp malfermita en 1898 ĉe la nuna placo Limbecker Platz tenis la nomon Essener Hof. Konstruiganto estis Friedrich Alfred Krupp. Ĝi ekestis pro ekonomiaj kaŭzoj, ĉar okcidente lokis la granda Krupp Gussstahlfabrik en Essen. Arĥitekto Robert Schmohl, estro de la konstru-administrejo de Krupp, planis la hotelon aparte por gastoj de la industriistoj kaj starigis ĝin en la jaroj 1896 ĝis 1898. Tamen ĝi kun siaj proksimume 40 ĉambroj, socia kaj manĝa ĉambroj estis alirebla sen limigoj por la publiko. [2] Jam en 1890 Krupp deklaris la konstruadon de asociejon por la ses jarojn antaŭe fondita für den sechs Jahre gimnastiko- kaj skermo-asocio en Essener Hof. Meze de la 1970-aj jaroj la domo estis malkonstruata.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Artikolo de la 7-a de novembro 2008 en la reta eldono de la gazeto WAZ[rompita ligilo]
  2. Maria Wenzel: Palasthotels in Deutschland. Untersuchungen zu einer Bauaufgabe im 19. und frühen 20. Jahrhundert. Georg Olms Verlag, 1991, ISBN 3-487-09534-3, S. 182f.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]