Essener Jazztage

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Grugahalle, eventejo de la Essener Jazztage

Essener Jazztage estis serio de tri ĵazfestivaloj, kiuj okazis en 1959, 1960 kaj 1961 en la Grugahalle en Essen. Je la festivaloj koncertis multaj famaj ĵazmuzikistoj, kies prezentaĵojn oni sonregistris kaj kiuj estas altrangaj inter la multaj ĵazaj sonregistraĵoj.

Historio

Jam du tagojn post la malfermado de la nova Grugahalle, la 28-an de oktobro 1958, tie okazis koncerto de Bill Haley kaj lia bando. La koncerton komencis la ĵazbandego de Kurt Edelhagen el Herne. La taŭgeco de la eventejo por grandaj festivaloj pretigis la vojon por la Essener Jazztage.

La unua festivalo okazis la 18-an de aprilo 1959, je kiu inter alie koncertis Ella Fitzgerald, Oscar Peterson kaj Bud Powell. Je la dua festivalo en 1960 gastis triopo de Bud Powell, Oscar Pettiford kaj Kenny Clarke la unuan kaj lastan fojon, foje ankaŭ kun Coleman Hawkins Krome koncertis la kvaropo el Dave Brubeck, Paul Desmond, Gene Wright kaj Joe Morello. Ili prezentis inter alie siajn furoraĵojn "Rondo A La Turk", "I'm In A Dancing Mood" kaj dekminutan version de "St. Louis Blues". La prezentadojn spektis proksimume 12.000 homoj. Plua elstara ero de la Essener Jazztage en 1960 estis la prezentadoj de la Orkestro Quincy Jones. En 1960 entute

Trian fojon Essener Jazztage okazis la 17-an de aprilo 1961, kulmino de la festivalo estis la prezentadoj de pianisto Thelonious Monk, frapinstrumentisto Kenny Clarke kaj saksofonisto Roland Kirk.

Aliaj elstaraj ĵazmuzikistoj, kiuj koncertis dum la Essener Jazztage estis Ray Brown, Buck Clayton, Lucky Thompson, Martial Solal, Humphrey Lyttleton, Roy Eldridge, Champion Jack Duprée, Gerry Mulligan, Muggsy Spanier, Nat King Cole, Ray Charles, Count Basie, Louis Armstrong kaj Mahalia Jackson.

La 17-a de aprilo 1961 ankaŭ estis la lasta fojo, ke okazis la Essener Jazztage: la festivalo formigris al Berlino, ĵazkoncertoj en la Grugahalle maloftiĝis, la ĵazgranduloj preterpasis plejparte la Ruhr-urbegon.

Ligoj eksteren kaj fontoj