Essert-Pittet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Essert-Pittet
Blazono de Essert-Pittet
Blazono de Essert-Pittet
Blazono de Essert-Pittet
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 43′ 39″ N 6° 35′ 1″ O / 46.72750 °N, 6.58361 °O / 46.72750; 6.58361 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 39″ N 6° 35′ 1″ O / 46.72750 °N, 6.58361 °O / 46.72750; 6.58361 (mapo)
Areo 2,76 km²
Alteco 450 m super marnivelo
Poŝtkodo 1435
Komunumkodo 5915
Mapo de Essert-Pittet
Mapo de Essert-Pittet
Situa mapo de Essert-Pittet
vdr

Essert-Pittet estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Essert-Pittet situas en la Vaŭda Mezlando ĉe la suda flanko de la flotebenaĵo de la rivero Orbe porksimume 7 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Essert-Pittet kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,76 km², de kiuj 4,7% estas kovritaj de arbaro, 82,6% servas por agrikulturo kaj 11,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Essert-Pittet limas en nordo al Orbe, en nordoriento al Ependes, en sudoriento al Suchy, en sudo al Corcelles-sur-Chavornay, kaj en okcidento al Chavornay.

Trafiko

Tra Essert-Pittet pasas la vojo n-ro 134 de Yverdon-les-Bains al Laŭzano. En nordokcidento de la komunumo situas sura la komunuma teritorio la vojnodo de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A9. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Yverdon-les-Bains al Laŭzano.

Historio

La unua dokumenta mencio de Essert-Pittet datiĝas el la jaro 1100 kiel Exertus. Dum mezepoko la Monaĥejo Romainmôtier posedis bienojn en Essert-Pittet. En la 13-a jarcento Essert-Pittet apartenis al la Senjorujo Belmont kaj ek de la 15-a jarcento ĝi estis memstara senjorujo. Jam antaŭ la jaro 1448 Essert-Pittet ekzistis kiel komunumo. Sub la berna regado la familio Henzel posedis la senjorujon. Tiu familio en la jaro 1609 konstruis kastelon, kiu bruliĝis en la 19-a jarcento. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Essert

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Philippe Heubi: Essert-Pittet en Historia Leksikono de Svislando (2004-11-04)

Eksteraj Ligiloj