Essex

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Britio > Anglio > Angla regiono > Angla provinco > Essex


Essex

Essex estas provinco en sud-orienta Anglio.

Ĝi situas en la regiono East of England.

La ĉefurbo estas Chelmsford.

Loĝantaro - 1 600 000 (j. 2000).

Areo - 3672 km²

Industrio - agrikulturo, elektroniko, aŭtomobiloj, turismo.

Esperanto en Essex

Tie Mary L. Blake gvidis Esperanto-kurson en komenco de 20-a jarcento.

Anglosaksa regno

Dum la frua anglosaksa epoko Essex estis sendependa regno. Ĝiaj reĝoj estis:

  • Aescwine (m. ĉ.587)
  • Sledd (m. antaŭ 604)
  • Saebert kaj Sexred (m. ĉ. 616) - mortigataj dum batalo kontraŭ Wessex
  • Sigeberht la malgranda (617 - antaŭ 653)
  • Sigeberht la bona (ĉ.653 - 660)
  • Swithelm (660 - 664)
  • Sighere (664 - 683)
  • Sebbi (664 - ĉ. 694)
  • Sigeheard kaj Swaefred (ĉ. 694 - ĉ. 709)
  • Offa (709)
  • Saelred (ĉ. 709 - 746)
  • Swæfberht (kunreĝo ĉ. 715 - 738)
  • Swithred (746 - 758)
  • Sigeric (758 - 798)
  • Sigered (798 - 825) kiu dum siaj lastaj jaroj regis sub la reĝo de Mercia

Pri la plejparto de la reĝoj oni scias malmulte krom la nomoj.

Ĉ. 825 Egbert, reĝo de Wessex, venkis Mercia kaj Essex iĝis parto de lia regno.