Estado Oriental del Uruguay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estado Oriental del Uruguay (Orienta Ŝtato Urugvajo) estis la unua nomo de la aktuala Orienta Respubliko Urugvajo. Tiu nomo estis donita al la lando de la unua konstitucio aprobita la 28an de junio de 1830 kaj ĵurita de la popolo la 18an de julio de la sama jaro. La Asembleo instaliĝis en San José je la 22a de novembro de 1828. La Komisio de Konstitucio kaj Leĝaro estis prezidita de Jaime Zudáñez kaj integrita, krome de José Longinos Ellauri, Luis B. Cavia, Cristóbal Echevarriarza kaj Solano García. Aliaj membroj de la Asembleio kiuj ludis gravan rolon en la prilaborado de la Konstitucio, estis Miguel Barreiro, Juan Benito Blanco, Alejandro Chucarro, Lázaro Gadea, Ramón Massini, Juan María Pérez kaj Lorenzo Justiniano Pérez. La laboro de la Komisio estis prezentita al la Asembleo la 6an de majo de 1829 kaj aprobita de tiu la 3an de septembro de 1829.

La decido pri la nomo de la nova ŝtato estis prenita de la Asembleo en la sesio de 7a de majo de 1829. La Komisio de Konstitucio kaj Leĝaro estis proponinta la nomon de "Estado de Montevideo" (Ŝtato Montevideo). Lázaro Gadea ne ŝatis tiun nomon ĉar ĝi ne enhavas la tuton sed nur parton de la ŝtato kaj tia distingo povus ne plaĉi al la aliaj departementoj. Oni proponis la alternativajn nomojn de "Estado Nord Argentino" (Nordargentina Ŝtato) kaj "Estado Oriental del Uruguay" (Orienta Ŝtato Urugvajo), kaj oni elektis tiun lastan.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Discusión de la Constitución del Estado Oriental del Uruguay Imprenta Oriental, 1870. Konsultita la 12an de oktobro de 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]