Estero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ester

Estero estas kombinaĵo de alkoholo kaj acido. La plej gravaj organikaj esteroj estas la grandmolekulaj grasoj kaj oleoj (ili estas ĉefe la estero de glicerino kaj stearinacido, palmitinacido aŭ oleoacido) .

La esteroj kombinitaj kun karbonacidoj havas tri grupojn:

  • fruktoesteroj. Ili estas malgrandpezaj molekuloj, likvaĵoj bonodoraj, aromaĵoj de la frukto.
  • vaksoj (kiel abelvakso, lanolino, spermaceto) estas la esteroj de la grandmolekula (entenas multajn karbonatomojn) grasacido kaj grandmolekula unuvalora (ĝi havas nur unu hidroksilgrupon) alkoholo. Ili estas senodoraj, solidaj materialoj.
  • gliceridoj

La plej grava neorganika estero estas la estero de la nitrata acido de la glicerino, la t.n. nitroglicerino.