Estetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Estetika)
Kovrilpaĝo de Aesthetica (1750) de Alexander Gottlieb Baumgarten.

La estetiko (greke ασεισσις, aisthesis, signifas sensaĵoperceptaĵo) estas la parto de la filozofio, kiu prizorgas la esencon kaj la percepton de la belo. Ĝi studas la pritaksadon kaj la estetikajn emociojn, plie la diversajn formojn de la arto.

La estetiko estas do teorio pri belo; du ĉefaj aspektoj povas esti aparte rimarkataj:

  • la estetiko estas teorio, kiu volas esti normiga scienco, apud logiko kaj moralo (depende de la ĉefaj homaj valoroj: la vero, la bono, la belo). Ĝi estas do teorio de distinga tipo de valorjuĝadoj, kiu eldiras la ĝeneralajn normojn de la belo;
  • la estetiko estas ankaŭ metafiziko de la belo, kiu strebas malkaŝi la originan fonton de tutaj senseblaj belaĵoj: speguligo de la inteligenteblo en la materio (Platono), manifestado de la ideo (Hegelo), natura belo kaj arbitra belo, ktp.

Laŭ Francisko Azorín estetiko estas Scienco pri la belo en la arto, en la vivo.[1] Kaj li indikas etimologion el greka aisthetikos siavice el aesthetos (veraĵo), kaj de tie la latina aesthetice.[2]

Filozofio de arto[redakti | redakti fonton]

Unu el la esencaj funkcioj de arto estas ligi nin al ni mem, al kiu ni estas en praktiko, kaj al kiu ni povas esti. Ĝi trompas, versatila kaj escepta por esprimi la komunan kaj universalan. Arto memorigas nin pri ni mem, tiklas jukas kaj elvokas subpremitajn aŭ neaktivajn partojn, puŝas kaj inspiras por esti.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bidaro[redakti | redakti fonton]

Ĉielarkoj ofte havas estetikan allogon.
La Mandelbrot-aro kun kontinue kolora medio
La skulptaĵo prezentita kiel imita simio, pentraĵo de Anthony Watteau de 1710
Infero (1480–1495), desegnaĵo de Botticelli sekvanta Danton
Dioniza masko el la greka teatro, Turkio, 1-a jarcento a.K.
La rakontoj de la Malnova Testamento prezentis en ŝablono de konverĝaj cirkloj, freskon de la Baziliko de San Marco
"La Vitruva Viro" (1490), desegnaĵo de Leonardo da Vinci
"La artisto miras pri praaj ruinoj" (1778-1779) de Henry Fuseli
"Portreto de Madame Récamier " pentraĵo (1800) de Jacques-Louis David, Luvra Muzeo, Parizo
"Promenu super la Nebula Maro", Caspar David Friedrich
"Paro de Ŝuoj" de Van Gogh - verko, en kiu Heidegger diskutas la fonton de la artaĵo
Nietzsche, pentraĵo de Edward Monk, 1906
"Fugo" de Vasilij Kandinskij
"La Dancanta Domo" projektita de Frank Gerry
"La Portanto de la Lanco" de Poliklito. Esprimo de ideala proporcio kiel instrumento de harmonio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 68.
  2. Azorín, samloke.